August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

November 2009 (24)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

August 3rd, 2009

Kiom fidindaj estas scienco kaj sciencistoj?

Kutime oni valorigas sciencon laŭ la propagando kiun sciencistoj ellaboras pri si mem. Oni malkovris ke la ebena formo de la planedo estis grandega superstiĉo, oni sukcesis elimini eĉ elradikigi pestojn, epidemioj kiuj pasintepoke estis teruregaj, oni atingis multe ĉe la kosmo, ni vidis homon tretantan la lunon,...

Sed granda parto de tiu "progreso" funkcias sur la bazo de kredo, per iu psika mekanismo de la homoj simila, se ne la sama, ol tiu kiu iam devigis nin kredi ke la tero ebenas. Ĉirkaŭ 99% de la homaro ne havas rimedojn, kaj fakte ne multe interesiĝas, pruvi la sciencistajn asertojn.

Bv. ne miskompreni, mia propono ne celas nei la sciencajn atingojn sed travidi kiel socio akceptas ilin. Mi akceptas ke la terglobo estas ĝuste tio, globo, ĉar mia menso opinias tiun klarigon pli taŭga ol tero kun tabula formo kaj nekonataj limoj. Same okazas pri Darvinismo, ĝi havas logikon pli akcepteblan ol dikreado sed mi pigras esplori ĉu ekzistas kontraŭdiroj aŭ mankoj en ĝi. Mi akceptas ke gravito tenas nin kroĉitaj al la tero kvankam intime mi ne komprenas* la mekanismon de tio. En mezepoko estis grandaj amasmortigaj pestoj kaj nun ne plu, do, ni progresis pri sano, sed neniu odinara homo volas perdi tempon kalkulante kiom da diversaj malfeliĉaĵoj, malsanoj kaj mortoj okazas nuntempe kaj poste kompari por demonstri ke nun estas pli bone (cetere... kiel konfirmi statistikojn pri mezepoko?).

Mi vidis televidprogramon en kiu homo spuras sur la luno kaj mi kredas ke tio ja okazis. Mi kredas ĉar mi ne estis en la luno por tion rekte konstati. Mi kredas ĉar oni informis min ke homa tekniko tion kapablas. Mi kredas ĉar ĉiuj kredas. Ni paŝon post paŝo transiras de dikredado al scienckredado sed indas fari tion kun kritika sinteno kaj gardi ĉiam kelkajn dubojn en la poŝo ĉar kaj sciencoj kaj sciencistoj ne estas imunaj al eraro kaj manipulado.**

*(kompreni ne en la senco koni matematikajn formulojn sed tutkapti, senti la logikon)

**(lastatempe kelkaj sciencistoj korektadas darvinismon laŭ tio ke la medio de patro influas en la naskota filo, farmacia industrio serĉas monprofiton pli ol socian sanon, kvantuma fiziko ŝajnas konfirmi la valoron kaj taŭgecon de kelkaj spiritualaj praktikoj,...)



Published at 07:16 / 9 comments / 182 visits
This post is public

August 3rd, 2009

«FERIOJ KUN DIO» NE OKAZOS

Kurioza informo iam publikigita en Espero Katolika:

«FERIOJ KUN DIO» NE OKAZOS



Pro neantaŭviditaj malglataĵoj, la anoncitaj «Ferioj kun Dio» en Pollando ne okazos. La organizantoj pardonpetas.



http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1979_034.htm#13

Ĉu iu konas la turismagentejon kiu okupiĝas pri tiu aranĝo? Mi volonte pasigus parton de miaj someraj ferioj kun Dio, ne gravas ĉu en Pollando aŭ ĉu aliloke. Cetere...kial Dio ne avertis la agentejon pri la "neantaŭviditaj malglataĵoj"?



Published at 13:06 / 5 comments / 182 visits
This post is public

August 5, 2009

Prezento de la grupo Ipernitaj Gastigantoj

"Ipernito permesas tujan virtualan kontakton kun pluraj homoj loĝantaj dise tra la mondo. El tio fontas sento de amikeco kiu povas esti pli fortika kaj riĉiga pere de malvirtualaj renkontiĝoj. La fondinto de ĉi grupo proponas krei liston de gastigemaj esperanto-parolantoj. Aliĝontaj membroj mem decidos sub kiuj kondiĉoj ili pretas gastigi homojn (restadtempo, jarperiodo, loĝkondiĉoj, profilaj preferoj, ktp.). Ankaŭ povas sinproponi ene de la listo tiuj homoj kiuj ne povas gastigi sed ja ĉiĉeroni aŭ doni helpajn informojn al vojaĝantoj. Unua sugesto por novaliĝintoj estas krei mem slipon, ekzemple: Mi estas Peter (Petro) Taylor el Leeds, Britio. Mi havas liberan liton por unu gasto dum somero. Gastigado dependos de laboraj bezonoj kaj familiaj vizitoj. Sendu vian gastigpeton tra mia iperadreso. La grupo povas ankaŭ konsideri inversan proceduron, t.e., oni povus publikigi mesaĝon pri planita vojaĝo kaj aliaj grupanoj povas laŭdezire proponi helpojn."

http://www.ipernity.com/group/gastigantoj

Ni inaŭguris ĝin la pasintan 30an de julio. Ĝis la momento aliĝis 51 homoj el 20 landoj. Ni bonvenigas novajn aliĝojn kaj sinproponojn por administrado. Nia grupo ankaŭ celas faciligi la vojaĝemon de la membroj per proponoj de kunveturado.

En tiu ĉi blogo ni klopodos publikigi priajn novaĵojn kiuj povos interesi ipernitanojn ĝenerale.

Published at 06:11 / 2 comments / 160 visits
This post is public

August 7, 2009

La Cavall Bernat (Ĉevalo Bernat) de Montserrat

Cavall Bernat / Carall Venerat
Cavall Bernat / Carall Venerat
Ne gravas el kiu angulo vi ĝin rigardos, Cavall Bernat ne havas ĉevalan formon. Kelkaj aŭtoroj parolis pri tiu formo sed envere oni bezonas grandan imagpovon por tia konfirmo. Male multaj estas konvinkitaj ke tiu imagita formo nur kaŝas la realon: la nomo, laŭ la etimologio, venas el "carall" (kaco).

La popola kulturo donis gravecon al la "malsupraj" partoj de la korpo, la sekso kaj la "malpuraĵoj". Diverstipaj puoj kaj voluptemoj estis parto de la festoj, kune kun manĝado, drinkado kaj kuŝado. En tiu kunteksto oni povas kompreni ke, en la 10a jarcento, iu skribis pri la "kaco" de Selva de Mar nomante ĝin "mons qui habet inhonestum nomen". Same oni povas kompreni ke tiu "carall" estis nomŝanĝita al "cavall". Laŭ Enric Moreu-rey (1999), la komenco de la mezepoko estis pli tolerema kaj malpli hipokrita, tiel ke "carall" estis ofta nomo por aludi rokojn kun virorgana formo.

Fragmento elkatalunigita el:

http://www.francescroma.net/petjades/node/96

Published at 09:07 / 3 comments / 122 visits
This post is public

August 7, 2009

Con el esperanto en la mochila


Joaquim y Manel hacía tiempo que querían armar una de gorda y, al final, lo han conseguido. Para demostrar que hay tanta gente en el mundo que habla esperanto como sea menester, planearon circunvalar el globo terrestre en ochenta días, y lo hicieron en 79, tres horas y doce minutos. Emulando a Phileas Fogg, partieron del Club Reformista de Londres y, siguiendo siempre el rumbo este, llegaron al mismo sitio 79 días después. Por el camino, entraron en contacto con muchísimos ciudadanos del mundo que fueron contándoles sus vivencias y les ayudaron. Para hacer más atractivo el viaje se impusieron la condición de no coger ningún avión. Seguir la Ruta de la Seda constituyó también una experiencia muy interesante. En este libro narran de una manera muy fresca, llana y divertida sus aventuras cotidianas y sus reflexiones sobre la forma de vida de cada lugar que visitaron. Al leerlo, se podrá disfrutar con sus descripciones, conocer otras formas de viajar y pasar un rato divertido que es lo que, en definitiva, cabe esperar de una buena lectura.

Font:

http://tinyurl.com/mkpxl5

Published at 19:16 / 0 comments / 85 visits
This post is public

August 7, 2009

Por la ley de lenguas de Aragón / Per la llei de llengües de l'Aragó

Mapa lingüístic de l'Aragó
Mapa lingüístic de l'Aragó
Campanya per la defensa de les llengües minoritàries de l'Aragó / Campaña por la defensa de las lenguas minoritarias de Aragón:

http://www.leydelenguas.com

"Aragón es un territorio donde además del castellano, conviven históricamente el aragonés y el catalán como lenguas propias. Para proteger y asegurar la supervivencia de estas lenguas en todas sus variedades dialectales con sus comunidades lingüísticas es necesaria la creación, aprobación y aplicación urgente de una Ley de Lenguas adecuada a las necesidades básicas de cada lengua y territorio..."

Published at 20:58 / 4 comments / 123 visits
This post is public

August 10, 2009

Ĝisdatigo por ipergastigantoj (cirk-ula cirkulero)

Por tiuj kiu frue vizitis la grupon kaj ne trafis la novaĵojn:

- Legindas la mesaĝo de Ĵorgos (vidu ĉe komentoj) pri kunveturado.

- Ni alŝutis kelkajn bildojn kaj retligojn por plivastigi la ŝancojn malmultekoste kaj familietose gasti. Ekkonu la servojn Couchsurfing, Hospitality club, Servas kaj Pasporta Servo.

- La rubriko rekomendoj kaj sugestoj estas je via dispono, riĉigu ĝin per viaj ideoj.

- Reklamo pri nia grupo estis publikigita en Klaku

- La membraro kreskis ĝis 65 kaj la nombro de landoj iĝis 24

-Legu ankaŭ la temon: Gastigantoj sen gastoĉambro

Published at 13:20 / 0 comments / 128 visits
This post is public

August 10, 2009

Operació Pandemia (español)

Què s'amaga darrera la present psicosi mundial de la grip? Aquest documental dona una explicació que pot inquietar i indignar a més d'un:

http://dotsub.com/view/df4e4329-a42d-4cf7-88ae-49f3349f44a7

És tracta de conspiranoia o continua la politica de la por de molts per a l'enriquiment de pocs?

Published at 16:59 / 1 comment / 155 visits
This post is public

Published at 06:21 / 1 comment / 69 visits
This post is public

Published at 08:40 / 4 comments / 106 visits
This post is public

August 18, 2009

Venis, vidis, skribis

Kelkaj karaj amikoj en Ipernitio iom malĝojas pro la manko da skriba aktivado flanke de e-ipernitanoj. Multaj esperantistoj malfermis konton kiu poste estis apenaŭ uzata, aliaj uzas Ipernition ĉefe kiel foto-organizilo aŭ por spekti fotogaleriojn, kelkaj ŝatas legi blogerojn sed ne kuraĝas mem skribi pro diversaj motivoj.

Al tiuj ĉi lastaj mi ŝatus iel helpi.

Memoru ke via iperpaĝo estas privata teritorio kaj ,do, nenio devigas vin havi difinitan "nivelon" pri verkado. Tre malmultaj esperantistoj havas senmakulan regon de la lingvo.

Verkaĵoj pri ĉiutagaj anekdotoj povas esti same plezure legataj kiel fakaj kaj klerigaj eksplikoj.

Spontaneco kaj sincereco estas kutime tre aprezataj. Dividi sentojn kun amikoj estas agrabla ambaŭflanke.

Se iu foto aŭ blogero provokas en vi penson, skribu tion tuj. Post la skribado vi ankoraŭ disponas tempon por publikigi la reagon aŭ ne. Eĉ post la publikado la programo permesas repreni la tekston por modifo aŭ nuligo.

Esploru la funkciojn de Ipernito. Ekzemple vi povas lasi notojn sur la fotojn de aliaj homoj.

Se vi deziras publikigi kun supervizio de pli veterana esperantisto, vi povas sendi al li la tekston per privata retpoŝto. Ankaŭ ekzistas ipergrupo kiu helpas pri duboj:

http://www.ipernity.com/group/38154

Inspiro ofte venas dum la skribado. Komencu skribi aŭ priskribi elektitan temon, malstreĉiĝu, lasu ke la vortoj elvoku en vi ideojn, ĉiu vorto kaŝas mondon kaj historion.

Traduku el via lingvo. Vi povas preni por tio proverbon, ŝercon, legendon aŭ fabelon, i.a.



Published at 18:59 / 3 comments / 154 visits
This post is public

August 19, 2009

Ĝisdatigo por ipergastigantoj (cirkulero)

- Aliĝis la membro 80. La nombro de landoj estas 26.

- Publikiĝis 13 dokumentoj

- Legeblas raporto de Roland pri vojaĝo en Skotlando

- Vi rajtas aldoni vian vidpunkton en la temo Gastigantoj sen gastoĉambro

- Ligo al Libera Folio: Ĉu disfalo minacas Pasportan Servon? (en kiu ni informis pri nia ipergrupo)

- Inaŭgurita la rubriko Humuraĵoj

Published at 07:17 / 0 comments / 168 visits
This post is public

( 12 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...