06:30 a.m.
Li enŝaltas la ĉeflumon de sia ĉambro. Mi kunvekiĝas kaj iras apud lian liton dum li oscedas kaj pripensas. Kuŝanta en la lito li etendas sian brakon kaj mi tiras manpreninte ĝis li sukcesas sidi por ekvesto. Mi nenion diras, li preskaŭ surdas kaj matena krio maltaŭgus al najbaroj. Mi malplenigas en pispoton lian urinsakon, kiu pleniĝis dum la nokto. Urinujon mi siavice malplenigas en necesejo kaj revenas liaĉambren. Helpas lin stari kaj tenas lian urinsakon dum li celiras tualetejon. Iom li fekas dum mi, ekstere, pretigas medicinaĵojn kaj revenas necesejen. Mi helpas lin transiri de fekejo al lavejo. Mi atendas lian memlavadon. Ĉe la fino mi aplikas la hidratan haŭtkremon sur lian iritaĵon, malantaŭe, ĉe la pugkomenco kaj inter liaj sidvangoj. Reveninte al ĉambro, ni kune ordigas liton laŭ lia stilo, glatigante lante. Li sinvestas por la tago kaj mi malantaŭas lin, la urinsakon daŭre tenante.
07:30 a. m.
Ni ambaŭ eniras la kuirejon kaj li ekvidas la pretaĵon: kvin piloloj kaj pikmaŝino por kontroli la sukernivelon. Li sidas kaj rezignas al ĉiutaga ceremonio. Nur poste li preparas sian matenmanĝon, kun apenaŭ vortoj, kelfoje onomatopeoj, mallaŭtaj kantetoj kiam li plej bonfartas. intertempe kaj ĉe lia dorso, mi varmigas mian lakton kaj surtabligas kelkajn biskvitojn. Mi atentas ĉu li ĉion kapablas aŭ ĉu li ion bezonas por sia rito. Mi pendigas la urinsakon ĉe lia pantalona poŝo kaj iras al salono por malfermi klapojn de fenestro, ordigi tablon kaj ŝalti televidilon. Poste mi revenas al kuirejo kaj akompanas lin al tualetejo por la dentopurigado kaj kombado. Ĉe lia dorso mi kontrolas la urinsakon kaj prenas tukon kaj haŭtkremon. Je la fino ni promenas malrapide ĝis la salono.
08:30 a.m.
Li sidas sur sofo kaj elŝuigas unu piedon sur tableto. Mi sidas antaŭ li, prenas la haŭtkremon kaj ekfrotas, hidratas kaj masaĝas. Saman riton ĉe la alia piedo. Li pli feliĉas kaj eligas iun frazon:
Bona vetero hodiaŭ, ĉu ne? Mi krias 'jes' en lian maldekstran orelon. Mallongajn esprimojn li kutime komprenas aŭ ŝajnigas kompreni, li ne estas ambicia pri aŭdado. Li estas 87-jara kaj li ne plu memoras kiam komenciĝis lia surdiĝo. Iam li kroĉis al si orelan aŭdaparaton sed post la lasta perdo de la instrumento, li ne plu aĉetis novan. Familianoj ankaŭ ne rimarkis diferencon, li havis sian rutinon, lian silentan rutinon, kaj tio sufiĉis.
09:00 a.m.
Li sidas sur sia preferata seĝo, mi sur la sofo. Li prenas libron kaj mi komputilon, apudas unu la alian, mi kontrolas lin kaj li min, senĝene, bonetose. Ni ambaŭ atendas ĝis konvena horo.
11:30 a.m.
Venis la loteria tempo. Li lanĉas krion kiun mi subtradukas: venis la horo, ni iru al loterivendejo por demandi pri eventuala premio kaj aĉeti novajn loteribiletojn. Mi prenas lian urinsakon kaj li prenas sian helpo-bastonon. Ni kune eliras hejmon por la matena tristrata promenado. Sur trotuare li kuraĝas sole paŝi sed sur pavimo li preferas ke mi estu sia dua helpo-bastono. Kelkfoje lia paŝado ŝanceliĝas kaj li eligas ej-sonon, duontime kaj duonŝerce.
12: 00 a.m.
Jam hejme lia frato venas por fariĝi prizorganto anstataŭ mi. Mi ferias horon kaj duono, en kafejo, biblioteko aŭ vendejaro.
13:30 a.m.
Jam en mia posteno denove, mi pretigas lian tablon por tagmanĝo inkluzive de la koncernaj medikamentoj. Frato kaj bofratino surtabligas al li kuiritan plenmanĝon, kiun li ne plene manĝos. Mankas al li apetito sed englutas laŭeble. Nemanĝitajn aŭ nemanĝotajn partojn li afable donacas al mi. Mi manĝas en kuirejo kaj de tempo al tempo reiras al la salono por forpreni telerojn, glason aŭ kion ajn li ne plu uzos. Ĉe lasta vizito trans la koridoro, mi purigas kaj retiras lian tablotukon.
14:00 a.m.
Mi prenas lian urinsakon kaj li sian bastonon. Ni iras al necesejo. Mi atendas dum lia necesado. Li purigas sian pugon, staras, revestas sin kaj, post ioma rekombado, ni kune iras al dormoĉambro. De antaŭnelonge li decidis siesti ĉiutage. Saĝa decido ĉar antaŭe li ofte dormiĝis sur la salona seĝo kaj lia pugo emis iritiĝi. Mi profitas por ankaŭ dormi aŭ almenaŭ ripozi surlite.
16:00 a.m.
Laŭ interkonsento li vekiĝu tiam. Mi iras kaj sidas apud lia lito. Li vekiĝas sed deziras tempeton kuŝi kaj pripensi. Ĉe la fino, li, mi kaj la urinsako iras al necesejo por feki kaj tualeti. Poste ni revenas al la salono. Li sidas sur sia seĝo kaj mi sur nemia sofo. Li spektas televidon kaj mi legas ĵurnalon aŭ libron.
18:00 a.m.
Nova surstrata promenado. Li portas la bastonon, mi la urinsakon. Survoje li salutas kelkajn homojn kaj kelkaj homoj salutas lin. Li ne ĉiam scias kiuj estas la salutantoj sed tio ne gravas, li havas sian preparitan frazon: mi duonbone fartas. Ni revenas hejmen.
18:30 a.m.
Lia frato atendas nin sur la sofo. Mi denove eskapas por unu horo, por kafumi aŭ aĉeti.
19:30 a.m.
Jam hejme, mi pretigas lian tablon, liajn medikamentojn. Li ne facile toleras ŝanĝojn en la rutino sed li volonte malpliigus la nombron de piloloj. Lia kuracisto severe malpermesas tion kaj li rezignas. Frato kaj bofratino portas supon kaj frukton. Supon li ĉiam forglutas sed frukton li preferas dividi kun mi, malgraŭ ke mi ne estas aparte fruktema kaj mi havas miajn proprajn fruktojn.
20:00 a.m.
Ni vizitas la fekejon. Ĉe la fino de fekado mi ĉiam profitas por malplenigi la urinsakon. Ŝerpo malbalastigas pezon. Poste ni revenas al la salono, al la televido kaj al la komputilo. Per speciala kapaŭskultilo li povas aŭdsekvi la programojn. De tempo al tempo li rigardas min por demandi ion pri televidinformo. Absurde, kiam li havas la aŭskultilon mi preskaŭ ne povas aŭdi la televidon kaj ĉiukaze, mi estas nur atenta al la ekrano de mia komputilo. Mi levas lian maldekstran kapaŭskultilon kaj respondas: mi ne scias, mi ne aŭdis. En tiaj okazoj la surdulo estas mi.
22:00 a.m.
Nova krio. Nokta krio signifas ke jam alvenis tempo malŝalti televidon kaj ĉambrolumon. Mi akompanas lin al necesejo por lastaj necesaĵoj kaj lasta kontrolo de la iritita pugo. Poste al la lito.
Li stokas la malpurajn vestaĵojn. Morgaŭ ni (mi) plenigos kaj ekŝaltos la lavmaŝinon. Mi helpas lin kuŝi sur la lito kaj ruligas al li la littukon. Bonan nokton, mi dormos en la apuda ĉambro, se vi bezonos ion, voku min. Mi estas lia ombro sur interna pejzaĝo.