| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
| January 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Mi ĵus esperantigis ŝercon el la kataluna televidserio Polònia (elfaldu la lingvomenuon):
De tempo al tempo mi renkontas blogerojn kaj komentojn en kiuj troveblas kelkaj lingvaj malĝustaĵoj aŭ eraroj. Ĝenerale etiko rekomendas ne rimarkigi tion, aŭ almenaŭ ne publike, sed samtempe ekzistas esperanto-parolantoj kujn tute ne ĝenas ke alia pli kompetenta aŭ veterana esperantisto faru korektojn kaj donu konsilojn, eĉ publike.
Publikaj rimarkoj havas la avantaĝon ke ili povas esti instruaj por aliaj homoj aŭ klarigaj por hezitantoj. Mi cerbumis kiel eblus identigi facile la homojn kiuj bonvenigas tiajn rimarkojn.
La unua ideo kiu venis al mia kapo estis aldoni asteriskon ĉe la fino de la nomo aŭ pseŭdonomo, ekzemple: Karulo *
En la kazo de homo kiu akceptemas korektojn sed en privata letero, oni povus enfermi la asteriskon jene: Karulo (*)
Nu, tiu estas nur ideo kiu ĵus ŝpruciĝis en mia neŭronejo :)
Ne, ne temas pri kampanjo de nia sanitara ŝtatdepartemento. Ĝi estas un el la proverboj de Ludofiko Semenov ;) Ĝi taŭgas al mi por esplori la eblecon ke aliaj homoj helpu min en privata kolekto. Mi klarigos:
Kelkaj el vi jam scias ke mi estas retkomercisto kaj laboras i. a. pere de la retejo de Ebay. Hieraŭ mi fotis kaj redaktis reklamon por vendi stokon de sukersaketoj (mi tion jam faris antaŭe kun sukceso). Unu el miaj aktivokampoj estas do, varoj por diverstipaj kolektantoj.
Ĉar kolektado estas submetita al neniu leĝo, mi decidis mem kolekti aferojn pri kiuj aliaj ankoraŭ ne elpensis kaj, jen, kio plej similas al saketo de sukero? saketo de kondomo!
Post la apero de ajdoso kiel epidemia malsano, la kondomindustrio komencis ekflori, almenaŭ en okcidento. Tio faciligis la amasan distribuojn de kondomoj kun buntaj variantoj. Kolektado de kondomsaketoj krome, povas kontribui al ekologio ĉar saketo en albumo malpli kontaminas ol saketo en rubmontoj aŭ flukanaloj.
Ĉu iu pretas helpi min? al tiu kiu sendos al mi saketon, mi reciprokos per sama aŭ simila varo ( mi povas sendi sukersaketojn, trajnbiletojn, cigarringojn, poŝkalendarojn, poŝtkartojn, loteribiletojn, kaj diversajn aliajn aĵojn.
Jen rapida vojo plibonigi vian vivon. Edziĝu al milionulo! :
:DDD sed ne forgesu ludi golfon kaj vesti riĉe-kiĉe :)
Noto: se vi sendos profilan foton, ĝi ne estu tiu en kiu vi ŝipumas per pedalboato en la ĉeparka baseno!
Intertempe mi serĉadas en la reto la retejon billionairematch.com (mi havas ja multajn ŝuldojn akumulitajn ;)
Uf!, kiel taksi tion? Dio mia, protektu min el miaj amikoj ĉar pri miaj malamikoj mi mem okupiĝas.