january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

july 2008 (7)
june 2008 (2)
may 2008 (4)
april 2008 (6)
march 2008 (10)
february 2008 (18)
january 2008 (13)
december 2007 (4)
november 2007 (1)
october 2007 (1)

January 25, 08

Pri nuancoj

En mia lasta artikolo mi renkontis malgrandan dilemon, kiel traduki la hispanan "güiri"? Temas pri tute slanga esprimo por aludi al la tipaj turistoj kiuj pasigas sian tempon de monumento al monumento, kodakante centojn da fotoj. Turistoj kun mallongaj pantalonoj, ŝtrumpetoj en sandaloj kaj t-ĉemizo de la loka futbalklubo. Ili manĝas paeljon (bunta rizo-plado), trinkas sangrion (frukteca nigra vino) kaj aĉetas andaluziajn flamenko-dancistinojn en pupet-formato.

Laŭdire (fidire) ili posedas inteligento-nivelon tre simila al tiu de George Bush kaj tion kaŝas surportante grandan meksikan ĉapelon. Ili kredas ke la scipovo de kvar vortoj en la hispana, pli ol sufiĉas por integriĝi en la katalunlingva socio. Ĉirkaŭ katedraloj ili ĉiam promenas grege sub la gvido de ĉiĉerona paŝtisto kaj mi ĉiam demandas min, kie diable troviĝas la paŝtista hundo kiu malpermesu la perdiĝon de kelkaj el tiuj gapantaj turistoj?

Do, karaj, kiel vi nomus tiajn turistojn?

© Published at 12:32 / 5 comments / 356 visits
This post is public

( 1 post )