january 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

july 2008 (7)
june 2008 (2)
may 2008 (4)
april 2008 (6)
march 2008 (10)
february 2008 (18)
january 2008 (13)
december 2007 (4)
november 2007 (1)
october 2007 (1)

January 14, 08

Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo

La 14an, 15an kaj 16an de marto

okazos la 4a Iberia Renkontiĝo. Ĝi estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. Ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.La programo ĉefe baziĝos sur plurkultureco kaj diverseco, la ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. La magistrato de la urbo proponas la ĉefan teatron, ekspozici-salono kaj la junulara centro por okazigi la programerojn. Krom tio, oni ankaŭ esperantumos, kulturiĝos kaj diboĉos surstrate.Por gastigi la partoprenantojn, ni proponas tranokti senpage amasloĝeje en urba mezlernejo, tial, nepre portu vian dormosakon, matraceton kaj prizorgu viajn manĝojn. Se vi deziras pli da komforto, en la urbo abundas ĉiuspecaj hoteloj, restoracioj, trinkejoj, vendejoj, ktp.Mi petas vian helpon diskonigi la aranĝon. En la retejero

http://www.esperanto.cat/ir2008/grafikajhoj_eo.htm

vi trovos grafikaĵojn por publikigi en viaj retejoj.La retejo de la renkontiĝo estas:

http://www.esperanto.cat/ir2008/

.

alŝutis Karles je la 7:18 PM 0 komentarioj

© Published at 18:49 / 2 comments / 291 visits
This post is public

( 1 post )