August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

November 2009 (24)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

August 7, 2008

Vivi sane 5

Unu el la neeviteblaj temoj kiam oni aludas al sano kaj (mal)juniĝo estas streĉiĝo. Ekzistas esotera diraĵo kiu asertas pli malpli jene: kiam oni puŝtrudas en iu direkto, la rezulto emas al mala direkto. Kiam oni konstante timas pri malsaniĝo  au akcidentoj des pli facile iĝas fali en tiajn maldezirindajn situaciojn. Tre verŝajne ne indas obsediĝi pri la persona aspekto en rilato al juno kaj fiero. Surbaze de tiu empiria supozo, plej konvenas praktikado kaj lernado el pacigaj filozofioj kaj gimnastikoj: jogo, tajĉio, diverstipaj meditadoj, ktp.

Esence gravas repensi la propran vivon, la proprajn valorojn en la senco demandi ĉu vere estas necese vivi kun sento de graveco kaj dramo. Vivo ĉiam estas ŝanĝo (ŝanĝo estas la sola tutdaura afero en la vivo), kiam oni sukcesas tiun penson automatigi kaj bone digesti, paco envenas al oni tra granda fenestro.

En la praktiko oni povas komenci per plibonigo en la spirado. Koncentriĝo en spirado estas la aboco de sano en ĝia plej granda senco. Ĝi helpas mense kaj korpe en plena samtempo. Tion verŝajne oni povas ekscii el pluraj saĝuloj kaj pensoskoloj. Oni trovu la propran sojlon por tiu universala vojo.

Published at 17:48 / 4 comments / 328 visits
This post is public

August 10, 2008

Ebayante

De antaŭ du monatoj mi estas vendisto en www.ebay.es, la vend/aŭkcia retportalo ŝajne plej konata. Kiam mi forlasis Barcelonon, mi kunportis la restantan nevenditan stokon de mia vendejo al mia nova loĝejo en Igualada, kie ankau atendis min eta kaj plena varmagazeno de mia patro, emerita komercisto. Entute mi havas materialon por vendi dumlonge. Nun estas tre interesa periodo pri ebay, mi devas esplori la procedurojn kaj la konvenojn por bona kaj profitdona liverado de mia vendotaĵoj. Inter la varoj kiujn mi ekspozicios en la portalo, troviĝos ankau esperantaj specimenoj.

En la unuaj momentoj mi ne certis ĉu eksterlandanoj estos inter la aĉetontoj sed tuj ĉe la unua vendo montriĝis ke jes, nome anglo kiuj aĉetis andoran prapasporton. Kaj mi pridivenas ke ankau esperantistoj troviĝas inter la ebay-foliumantoj.

Se iu scivolas pri mia spaco en la portalo, oni povas aliri per http://search-completed.ebay.es/_W0QQfrppZ50QQfsooZ1QQfsopZ1QQrdZ0QQsassZkaruloQ2d2008 aŭ serĉi skribante karulo-2008 en la skatolo "serĉi vendistojn".

Published at 08:29 / 5 comments / 417 visits
This post is public

Published at 07:43 / 9 comments / 504 visits
This post is public

August 15, 2008

Por kinamantoj

Mi trovis la jenan kuriozaĵon en jutubo:

Temas pri la apero de la esperantlingva filmo Incubus ene de la filmo Blade Trinity.
Published at 10:07 / 3 comments / 289 visits
This post is public

August 19, 2008

Pri Desmond Morris

Pasintsemajne mi aĉetis brokantan DVDon pri la verko de Desmond Morris, la Nuda Simio. Estas interesaj iliaj konkludoj kaj rimarkoj pri la homo el antropologia (zoologia?) vidpunkto. Kurioza lia aserto ke viroj ŝatas inajn mamojn ĉar ili subkonscie pensigas nin pri la gluteoj, reklamilo por amoro. La video sugestas eĉ, ke ankaŭ la kunigitaj inaj genuoj same pensigas sed tio ja estas pli dubinda teorio, ĉiukaze temus pri la rondema kaj fajna haŭto de virino kio allogus la virojn.

Ankaŭ interese ke virinoj reliefigas la rolon de siaj buŝlipoj, speciale per ruĝa koloro, kio imitas la varmecon de la vaginlipoj. Laŭ Desmond, ŝminkado celas potencigi la mesaĝon ke virino pretas por amo/ro (nu, verŝajne tio ne plu estas mirinda pensaĵo sed la libro estis publikigita en la sesdekaj jaroj, se mi bone memoras)

Li asertas ke la erektiĝo (homo erectus-iĝo) de la homo definitive ŝanĝis la seksan vivon de la homa specio. Staranta homo (nuda) ĉiam montras la seksorganojn kaj tio verŝajne influis por ke la seksa vivo pli longe kaj varie ekspluatiĝu ĉe la homoj.

Vidu inĝenian reklamon kiu ligas kun nia temo:

www.tonterias.com/tonteria.php?id_tonteria=6458&f=1

Published at 18:07 / 2 comments / 347 visits
This post is public

August 22, 2008

Malegoismo kaj egocentrismo

Ĉu tiuj du trajtoj kongrueblas? Ŝajne jes laŭ mia sperto. Mi konas homon kiu tre facile invitas aliajn homojn al kunmanĝo, babilado, amuziĝo,...li estas tre gaja kaj malferma, altruisma ĉar li proponas fizikan helpon kaj, kiam oportune, monan aŭ alispecan, ne gravas la kielon.

Sed, sed tiu homo malmulte aŭskultas, li aŭdas sed ne aŭskultas (onidire tio estas natura trajto de viroj). Tiu homo havas siajn ŝatatajn babiltemojn kaj li klopodas ne ŝanĝi al la temoj de la kunbabilantoj. Li estas bonhumura sed superŝutas aliajn ĉeestantojn per siaj ŝatataj humurtemoj. Li neniam ĉesas babili kaj ne provas iam mediti pri la diraĵoj de la aliaj. Li eĉ ne registras alies informojn, kiuj necesas por harmoniigi la kunvivadon.

Li estas aktiva kaj bonkora sed malvolonte akceptas la gustojn kaj vivmanieron de la aliaj. Li atentas preskaŭ nur al sia propra ritmo kaj bezonaĵoj. Facile li iĝas trudema ĉar li kredas ke lia vivĝoja sinteno ne povas esti rifuzata de la aliaj.

Published at 10:50 / 4 comments / 390 visits
This post is public

August 22, 2008

Vivi sane 6

Gravas, laŭ mi, por vivi sane kaj junece la elekto de la laborokupo(j). Mi klopodis eviti tiujn taskojn kiuj devigas la homon resti longegajn horojn sub la sunradioj, ankaŭ tiujn forte streĉigajn aŭ ŝvitigajn aŭ tiujn kiuj disvolviĝas en toksa medio, ĉu pro fumo ĉu pro ofta kontakto kun kemiaĵoj. Mia lasta ĉefokupo estis librovendisto. Mi supozas ke plej multaj laboroj en la kampo de komerco estas respektemaj al la sano, kondiĉe ke ni bone kaj ne malame sintenu al ili. Ankaŭ la diversaj branĉoj de arto estas bona grundo por sana laborado. La socisanitara kampo ankaŭ aspektas inda je okupiĝo, helpado al maljunuloj, malsanuloj, infanoj, ktp. Do, ne malabundas labortereno sur kiu vivteni sin. Kaj kaze ke oni provizore devas labori en malkonvenaj kondiĉoj, certe oni povas trovi rimedojn por mildigi la aĉ-efikojn: sunprotektiloj, helpaparatoj, porokazaj gantoj aŭ vestaĵoj, alternativaj produktoj malpli toksaj,...

Published at 17:19 / 2 comments / 344 visits
This post is public

August 26, 2008

De iam ĝis nun, pli malpli

Estis dimanĉo, unu el la dimanĉoj de printempo 1976, kelkaj monatoj post la agonia morto de la diktatoro. Mi estis tipa 16-jara adoleskanto de la ĉefurbo kataluna, mi ĵus komencis demandi min pri kio temis la tiamaj politikaj skuiĝoj, sed ankoraŭ ne multe komprenis.

Tiun dimanĉon mi iris al matena kinsesio. Ĉe la fino mi surstratiĝis kun paro da miaj amikoj kiam, subite, ni vidis homojn kurantaj kaj kriantaj: la grizuloj! la grizuloj!

La grizuloj estis la ŝtatpolicanoj, tiel nomataj pro la koloro de ilia uniformo. En kelkaj sekundoj ni devis decidi, ĉu resti ĉu kuri. Vidante la alproksimiĝantajn furiozajn armitojn ni decidis aliĝi al la persekutata grupo. Iom poste ni kaŝis nin en pluretaĝa domo, esperante ke policanoj preterpasos...sed tio en okazis, ankaŭ ili eniris kaj trabatis nin sen iu ajn demando kaj mi kaj miaj amikoj revenis hejmen kun dolorita kaj vipomarkita dorso. Tamen ni estis bonŝancaj, en tiu epoko oni facile povintus fini en policejo, kie torturoj estis ĉiutagaĵo. Mia unua leciono pri politiko estis malfacile forgesebla.

De tiam mi ĉiam restis sentema, unue pri homaj rajtoj kaj poste kaj aldone, pri popolaj rajtoj. Mi simpatiis unue al socialistoj (en tiu epoko ili estis sinceraj revoluciuloj) kaj poste al anarkiistoj. Ankaŭ la defendo de la rajto al memdecido, rilate al Katalunio kaj sekve al aliaj popoloj, estis konstanto en mia politika agado. Mi neniam anis en partio kaj nur en miaj plej junaj jaroj mi voĉdonis al tiuspecaj kolektivoj, ne estis facile trovi fidindan elekton, kaj malfacilo fariĝis utopio kiam mi serĉis ideologion samtempe anarkieman kaj katalunisman. Post la tempo, la kerno de mia aktivado transiris al tri kampoj: esperanto, ekologio kaj budhismo. Mi konkludis ke tradicia politiko estas sakstrato. Registaroj estas ĉiam je la servo de oligopoloj, kiuj posedas ĉiujn necesajn rimedojn por manipuli la homajn opiniojn cele al renovigo de pulĉinelaj registoj.

Per esperanto mi ĝuas tutmondan reton de amikoj. Ekologio donas al mi pacon kaj senton de fratiĝo al la naturo. Budhismo plej helpas por kompreni la sencon de la vivo kaj profiti el la gravaj principoj kiuj regas la universon ĝenerale kaj nian mondon konkrete.

Nun mi vivas en malgranda urbo, proksime al mia emerita patro, kies maljuniĝon mi volas akompani. Kun mi loĝas mia tigreca kaj karesema kato, Gupi, kiun mi heredis el mia forpasinta patrino, al kiu mi promesis ke mi bone prizorgos sian amatan dorlotbeston. En alia urbo loĝas mia naŭjara filo, Mikel, kun sia patrino, kiu intertempe formis novan familion, tio inkluzivigas du aliajn geknabojn. Kun ili kaj kun miaj bofamilianoj mi daŭre tenas belan rilaton kaj mi feliĉas ke mia filo bone komprenis kaj adaptiĝis. En pli norda urbo, Salt, loĝas mia sola frato David, manaĝero de aktoroj kaj klaŭnoj kaj li mem klaŭnartisto. De li mi multe lernis pri sociaj kaj psikologiaj aspektoj de la homrilatoj kaj kundividis grandparte filozofion kaj ideologion. David estas sperta internacia vojaĝanto, kaj pro laboro kaj pro hobio. El tio rezultis ke li estas bona scipovanto de diversaj lingvoj. Ankaŭ mi devas al li danki mian iaman submergiĝon en la klaŭna mondo, kies spirito fluas paralele al la spirito de budhismo. Bona klaŭno estas kiel bodisatvo, li dediĉas sian vivon al la feliĉo de la aliaj.

Du estas miaj nuntempaj celoj, postsekvi la vivon de miaj plej proksimaj familianoj, almenaŭ ĝis kiam ili ne plu bezonos min, kaj organizi mian vivon tiel ke mi iam povu loĝi en montaro, najbare al Pirineoj, kie mi daŭrigos miajn ŝatokupojn en paca kaj freŝaera etoso.

Published at 09:44 / 4 comments / 438 visits
This post is public

August 27, 2008

Sangodonado, ĉu sen postefikoj?

Mi ofte legas kaj aŭdas pri sangodonado. Multaj akcidentitoj kaj malsanuloj bezonas sangon por pretervivi krizajn statojn. Sindonemaj homoj donas parton de sia sango al ili kaj socio laŭdas kaj dankas tian geston, sed...mi hezitas antau la kampanjoj de hospitaloj kaj kuracinstitucioj kiuj asertas ke sangodonado tute ne damaĝas la sanon de la donacintoj, mi klarigos sekve:

Se oni konstruas fabrikon laŭ inĝeniera planado por produkti, ekzemple 100 aŭtojn tage sed poste, pro merkata premo, oni decidas produkti (en la samaj kondiĉoj) 120...ĉu tio ne rezultos en pli oftaj paneoj kaj malpliigo de la tempo en kiu la fabriko estos utila?.

Sangelfluo streĉigas la homan korpon kaj malfortigas i. a. la imunsistemon. Sango estas esenca elemento de la homa korpo, multaj malsanoj dependas de ĝia pura kaj flua cirkulado. Kaj estas dubinde ke la korpo produktas pli ol la necesa kvanto krom eventuale ĉe fekundaj virinoj en ne graveda situacio.

Mi ne pretendas malinstigi al sangodonado, ĝi estas resume bona kaj bezonata ago, sed mi timas ke eble la informado pri ĝi povas misi kaj senvole malhonesti.

Kompreneble mi nur surtabligis empirian supozon kaj mi tre volonte legos aliajn argumentojn kiuj plilumigos, ĉu favore, ĉu male.

Published at 10:27 / 13 comments / 670 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...