July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

November 2009 (24)
October 2009 (20)
September 2009 (18)
August 2009 (12)
July 2009 (17)
June 2009 (25)
May 2009 (34)
April 2009 (30)
March 2009 (12)
February 2009 (14)
January 2009 (8)
December 2008 (9)
November 2008 (6)
October 2008 (10)
September 2008 (7)
August 2008 (9)
July 2008 (8)
June 2008 (2)
May 2008 (4)
April 2008 (6)
March 2008 (10)
February 2008 (18)
January 2008 (13)
December 2007 (4)
November 2007 (1)
October 2007 (1)

July 12, 2008

Kio estas vivi sane?

Ofte, kiam homoj ekkonas min kaj mi klarigas mian dokumentitan aĝon ili miras per nekredemaj okuloj. Foje kelkaj eĉ petas al mi mian oficialan identigilon. Mi aspektas ĉ. 10 jarojn pli juna. Mi informas pri tio, ne pro vanteco, ĉar mia aspekto kunportas ankaŭ kelkajn sociajn malfacilaĵojn kiujn mi pritraktos en aparta blogtempo. Mi raportas mian sperton kvazaŭ enkonduko al debato pri la kliŝa aserto laŭ kiu, por esti juna oni devas praktiki "sanan vivon".

Sed kio diable estas "sana vivo"? Ĉu manĝi vegetaĵojn? ĉu praktiki sporton? ĉu multe ekskursi? Eble estas kombino de tiuj kaj aliaj faktoroj sed en kiu proporcio? sub kiuj kondiĉoj? Plej verŝajne ne ekzistas recepto universale aplikebla.

Miaopinie "sana vivo" estas lernado pri si mem kaj aplikado de la plej saĝajn konkludojn. Por kelkaj, trinkado de biero estas malkonvena al sano pro la entoksigo de la biologiaj funkcioj. Por aliaj, kuntrinkado de biero kun amikoj estas gajiga aranĝo kaj, sekve, pozitiva por korpo kaj menso.

Laŭ mia disponebla tempo, mi planas rakonti pri mia sperto ĉi-kampe. Mi rakontos kion kaj kial mi provis diversajn kondutojn kaj adaptiĝojn en la vojo al mia celata sano. En kelkaj kazoj la informoj estos preskaŭ nerefuteblaj, ekzemple ke fumado sekigas kaj sulkigas la homhaŭton, krom multaj aliaj konstatoj ne tuj videblaj. Sed en aliaj kazoj eble vi iom surpriziĝos kaj eĉ emos kontraŭstari, ekzemple pri la maniero feki. Feki sur "seĝo" malfaciligas la naturan digestoproceson kompare kun la malnova (konata ankaŭ kiel "turka") sistemo en kiu oni pli faldas sin por feki ĉe planka truo.

En venonta blogero mi daŭrigos la temon, sekvante improvizitan liston de meditaĵoj kaj provproponoj.

 

Published at 11:51 / 5 comments / 524 visits
This post is public

July 15, 2008

Vivi sane 2

Mi klopodos, malgraŭ la improvizo, ne tre kapturnigi miajn legantojn per troa mislokigo de argumentoj. Mi plu deziras paroli pri toksaĵoj. En tiu sako ni metu leĝajn kaj ne leĝajn, mi ne diskriminacios inter haŝiŝo, alkoholo, tabako, kafo aŭ multspecaj medikamentoj. Sana homo, en ideala bildo, tute ne bezonas ilin ĉar oni celas per ili atingi fizik-kaj animsataton kiu fakte potenciale jam ekzistas en si mem. Se oni sufiĉe dormis, kial uzi kafeinon? Se oni ne posedas blokigan hontemon, kial maltimidiĝi per alkoholo? se oni bonhumuras kial engluti pastelojn?

Sed mia intenco ne estas komdamni tiujn rimedojn. Ili ja posedas ensociajn valorojn. Se mi estus sola, mi neniam drinkus sed en amikaj rondoj mi permesas al mi kundividi la kutimon kaj ritojn. En tio estas ankaŭ menciindaj nuancoj: mi elektas laŭokaze mallatgradajn drinkaĵojn kaj preferinde tiujn kiuj posedas pli da nutrovaloro (ekzemple: +biero-viskio).

Ĉiuokaze mi sekvas regulon de Carme,mia forpasinta avino kaj de Gaŭtama Budho: ĉio modere, en la ĝusta mezuro.

Published at 09:45 / 1 comment / 378 visits
This post is public

July 17, 2008

Vivi sane 3

Alia temo pri (mal)juniĝo rilatas al vizaĝo. En mia kazo mi travivis ian kontraŭdiran paradokson. Unu el la malplej montrindaj partoj de mia korpo estas mia dentaro, t.e. mi havas kariemajn dentojn, mi jam devis foroferi 4 el ili kaj la ceteraj estas en malregula ordo kun malbela aspekto. Antaŭ multaj jaroj mi komencis honti pri tio kaj mi, duonkonscie duonsubkonscie, rezignis pri plenaj rideksplodoj kaj malfermaj ridoj ĝenerale. Tio, principe, estas malrekomendinda el psika vidpunkto, tamen mi ricevis etan kompenson al tiu bremso pri feliĉo, mi prokrastigis kaj mildigis la aperon de sulkoj rande de buŝo kaj okuloj. Tiu estis mia sperto, kiun mi klopodas nun ne plu sekvi, fakte lastatempe mi partoprenis tri intensivajn kursojn pri klaŭnarto <:O)

Published at 10:35 / 0 comments / 165 visits
This post is public

July 18, 2008

Vivi sane 4

Diras taoismo ke fleksemo estas atributo de juneco kaj rigideco estas atributo de maljuneco. Ni naskiĝas meze de malsekeco, kiam ne plu estas spaco en la panja baseno. Tiam nia korpo estas milda, tenera, glata al tuŝo,modlebla. Ni mortas malgracie, kun malfacila elasto, seka haŭto, severa korpo.

Infanoj povas vivi la unuajn monatojn per simpla likva dieto, nur poste, iom post iom oni enkondukas pli solidajn manĝojn, pli sekajn. Estas facile asociigi nutraĵojn, almenaŭ idee, la juno/maljuno. Vegetarana menuo pli plenas el akvo (juno) ol karnovora elekto (seko, maljuno). Onidire la plej efika kosmetika fajnilo por la haŭto estas akvotrinkado. En kontraŭa flanko, ruiniganta la haŭton, troviĝas la troa sunbaniĝo (sekiĝo). Venas al mia kapo ankaŭ la bildo de tipa ĝisosta kamparano kies epidermo similas al orografia mapo kvazaŭ oni povus legi lian aĝon kalkulante la nombron de sulkoj sur frunto kaj manoj.

Mi ĉiam amis montarojn, en sama mezuro ol mi malŝatis sabloplaĝojn. Ankaŭ povas esti ke en montaro sipreblas pli da oksigeno pro la proksimo al arbaroj. Iam mi aŭdis ke la lando nomata Reĝlando de Mustang (ĉe Himalajo) posedas la rekordon de centjaruloj. Mi aŭdis ankaŭ ke popoloj kies ĉefnutrado baziĝas en fiŝoj (likvo/juno) pli facile atingas longan aĝon. Sed mi ne legis sciencan argumenton pri tio. Ĉiu mem decidu kredi aŭ ne.

 

Published at 19:21 / 0 comments / 228 visits
This post is public

July 21, 2008

Mia lasta kreaĵo (en la kataluna)

Mi ekkreis blogon en la kataluna (ĉefe) por ligi mian regionon al Esperanto: www.anoia-esperanto.blogspot.com

Mi esperas ke per ĝi mi povos altiri homojn interesiĝantaj pri la afero. Mi scias almenaŭ pri tri geesperantistoj krom eventuale aliaj scivolemuloj, ni vidos.

Published at 20:15 / 1 comment / 202 visits
This post is public

Published at 10:38 / 2 comments / 268 visits
This post is public

July 23, 2008

Eraro en publikigo

Mia blogero "vivi sane 3" restis kiel malneto pro eraro. Nun mi ordigis la publikigon por la kazo ke iu deziros ĝin legi.

Mi alŝutis aparte videon de Doktoro Deepak Ĉopra kiu tute rilatas al nuna temo. Bedaŭrinde ne ekzistas (aŭ mi ne trovis) ion ajn pri li en esperanto.

Published at 19:12 / 2 comments / 251 visits
This post is public

July 28, 2008

La memo

Iam en Barcelono, mi partoprenis enkondukon al meditado pri la memo. La instruanto proponis al la homoj fermi la okulojn kaj serĉi kie estas la kerno de ni, la punkto au kio ajn estu identigebla kiel ni. Ĉu viaj kruroj? ne, tio ne estas mi. Ĉu via brusto? ne, tio ne estas mi? Ĉu via kapo? mmm..ankorau konkretu...Ĉu via vizaĝo, mentono, frunto,ktp.? ne, tio ne estas mi. Ĉu via cerbo? mmm...mi ne certas. Ĉu viaj neuronoj estas vi? mi ne scias.Ĉu vi ne scias? Ĉu vi ne scias kio vi estas? Neuronoj mortas sed vi ne mortas, eble vi ne estas la neuronoj. Eble vi estas la tuto kaj samtempe nenio. Ĉu vi estas la energio kiu kunligas ĉion? eble sed...energio ne pensas kaj mi pensas. El kie ekzakte fontas via ideo "mi estas mi"? Rigardu al spegulo kaj fingromontru la punkton. Mi ne povas...mi ne havas klaran ideon. Kiam oni vokas min surstrate mi turnas la vizaĝon al la alvokinto sed ja mi komprenas ke tio estas nura mekaniko ĉar mi estas fabrikita por tiaspecaj reagoj same kiel ŝaltilo eklumigas ĉambron je tuŝo. Aliaj reagoj estas pli malsimplaj, plurmekanismaj same kiel tiu ĉi komputilo...do, ĉu mi respondis al alvoko au ĉu simple la alvokinto ekŝaltis min?. Se tiel, mi estas nur parto de la alvokinto, same kiel lia buŝo, kiu siatempe devas esti enŝaltita. Mi estas li. Sed li ne havas propran memon, pro la sama argumento lau kiu mi ne havas.

(daurigota)

Published at 11:16 / 0 comments / 232 visits
This post is public

( 8 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...