february 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29    

Archives

august 2008 (1)
july 2008 (8)
june 2008 (2)
may 2008 (4)
april 2008 (6)
march 2008 (10)
february 2008 (18)
january 2008 (13)
december 2007 (4)
november 2007 (1)
october 2007 (1)

February 5, 08

Toc, toc

Toc, toc

Paret esquerra,

Toc, toc,

Paret dreta,

Toc, toc,

Davantera,

Toc,toc,

Endarrera.

La mirada topa al sostre
I la mirada topa al terra
No topa a cap finestra
I no topa cap portal.

Llenço la veu i ressona,
Em sento a mi mateix,
Em dic on sóc,
Em dic on ets.

Decideixo,
Camino,
Retorno,
Giro,
Penso,
Avanço,
Dubto,
Hi vaig

Planto l’orella,
L’enganxo,
Paro atenció,
Sento la totxana,
El fred del guix,

eix el meu silenci,
Quasi no respir,
Sí, ja hi sent,
M’arriba un so,
De l’altra banda,
Silenci,
Escolteu...

Toc,toc,
Paret esquerra,
Toc,toc,
Paret dreta
Toc, toc
Davantera
Toc, toc,
Endarrera...

Ep! hi ha una escletxa a la paret, no m'hi havia fixat. Sempre hi ha una escletxa, un punt feble, un lloc més prim, mal construit, un defecte a Matrix.

Dins l'escletxa em sembla veure un missatge, un pergamí d'aquells que feien els pirates per assenyalar la ruta d'un tresor.

Hi fico la mà, dins la paret semiesquerdada per un inapreciable terratèmol o les vibracions d'un convoi subterrani ple de passatgers.

Ja el tinc, l'he agafat quan estava a punt de caure'm per l'altra banda de la paret, ep, què passa? l'escletxa és massa petita i només deixa moure la ma plana, però si obro la mà, perdré el pergamí.

Necessito ajuda, algú o alguna cosa que em serveixi per sortir del mal pas.

Miro al meu voltant, al meu darrera. Què veig? a la paret oposada, a dos metres d'on la meva escletxa m'ha posat un parany, veig una cosa que sobresurt...una cosa que sembla haver-se filtrat per una altra esquerda, em poso bé les ulleres sobre el nas...ep! no m'ho puc creure, a l'altra paret es veu una mà que agafa amb força un pergamí.

Ja sé, contaré fins a tres i obriré la mà...1, 2, 3, ja està. A l'altra banda de l'habitació , al terra, hi ha el paper rebregat per una mà que ja no hi és.

Obro el pergamí, vull llegir, però no hi ha gaire per llegir, és un plànol de l'habitació, però espera...

sí, unes ratlletes dibuixen un sinuós sender cap a una de les parets i al final una X com la dels tresors dels pirates.

Abaix del plànol hi ha una petita nota:

Guia il·lustrada per trobar el pergamí de l'habitació

© Published at 01:15 / 0 comments / 96 visits
This post is public

February 5, 08

Rúbies, la nekonata sovaĝejo

Rúbies
Antaŭ nelonge mi publikigis foton pri Rúbies, vilaĝo en perdita loko de la antaŭ-Pireneoj. Mi notis ke mi pasigis tie ses monatojn de mia vivo. Nun mi provas pluparoli pri ĝi kaj rakonti kialojn kaj kielojn, laŭ propono de amikino.

Fine de la naŭdekaj jaroj -fu! antaŭa jarcento!- mi iomete engaĝiĝis en grupoj kiuj celis la kreadon de ekovilaĝoj (ecoaldees, katalune). En Barcelono ni okazigis plurajn laborgrupojn kiuj estigis viglajn diskutojn, jen kun bonaj jen kun malbonaj rezultoj, ĉar finfine temis pri idealismo kaj tio kunportas troan disŝprucigon de ideoj, ne ĉiam akordigeblaj inter si. Bedaŭrinde tre malmultaj homoj transiris de teoriaj proponoj al praktika agado.

Iun paskon tamen, ni sukcesis organizi kelktagan ekskurson al Pireneoj kaj ĉirkaŭaĵoj, ni vizitis plurajn vilaĝojn surbaze de itinero kiu inkluzivis jam ekzistantajn ekosetlejojn. La aventuro estis ege interesa ĉar ni lernis el la sperto kaj ideoj de diversaj pioniroj kaj ankaŭ el la rakontado de lokaj vilaĝanoj.

Ĉe la reveno la grupo dissplitiĝis sed mi scias ke, almenaŭ du paroj ĉiu siaflanke, finiĝis en montaro.

Poste neniu kuraĝis daŭrigi la surlokan esploradon. Tiam mi decidis ke mi travojaĝos montojn eĉ se sola. Kaj mi elektis la montaron Montsec, kiu dividiĝas laŭ tri nomoj: Montsec de l'Estall, Montsec d'Ares kaj Montsec de Rúbies. La nomo de tiu lasta devenas el la vilaĝo en kiu mi iom da tempo loĝis.

Mapo de Rúbies
Do, Rúbies estis malgranda sed grava el geohistoria vidpunkto.

Iom da esperanta informado pri Montsec vi povas ricevi ĉe La Pterodaktilo: http://www.pterodactil.cat/index.html

Kaj ankaŭ vizitindas Llimiana:

http://www.llimiana.com/index2.php

(daŭrigota)

© Published at 12:33 / 2 comments / 296 visits
This post is public

February 6, 08

Rúbies 2

Lleida / ilerdo
Post kelkaj ekskursoj kaj vizitoj en la regiono de Montsec, iun tagon amiko mia veturigis min ĝis la tiam ankoraŭ nekonata Rúbies. La enamiĝo estis tuja. Rúbies havas privilegian situon mez-alta, ĝi estas ŝirmata de la ventoj unuflanke, dank' al apuda montmuro kaj samtempe, en alia flanko ĝi balkonas al proksimaj valoj kaj montaroj.

Ĝi posedas naturan fonton kiu siatempe provizis la vilaĝon. Mi devas klarigi ke Rúbies senhomiĝis ĉirkaŭ 1960, pro migrado al aliaj vilaĝoj kaj urboj kie vivo ne tiom hardis. Kiam mi alvenis tie, ankoraŭ eblis vidi la konturojn de la forlasitaj kultivejoj kaj la konstruaĵoj iam uzataj kiel besto-gardejoj. Ne tro for de la fonto, la akvo cirkulis tra diversaj deklivoj formante, tie kaj tie, naturajn bankuvojn. En somera tempo ni tre ŝatis praktiki tie nudismon, submergante nin en tiujn malgrandajn "jakuzzi"-ojn.

La preĝejo de Rúbies
La domoj estis en diversgrada ruino-stato, la unuajn noktojn ni elektis dormi en la malgranda preĝejo, kiel faris kutime ĉiuj hazardaj ekskursantoj. Sed, kiam mi decidis serioze komenci tie mian loĝprovon, mi serĉis oportunan lokon por starigi tendon (tiam estis printempo). Akompanis min tiutempe Joaquín, mia plej bona amiko. Li havis kaj stiris propran aŭton kaj multege helpis min en tiu unua periodo, kiam mi bezonis alporti la necesaĵojn: tendo, matraco, manĝoj, akvujoj, iloj, ktp.

Li estis foje, eĉ pli entuziasma ol mi pri la aventuro kaj konstante havis ideojn kaj proponojn. Ekzemple, en argileca montetflanko li ekfosis improvizitan manĝo-ŝrankon por teni la nutraĵojn en freŝaj kondiĉoj kaj ekster la atingo de avidaj bestoj, ĉefe vulpoj kaj ronĝuloj.

© Published at 19:00 / 1 comment / 250 visits
This post is public

February 7, 08

Rúbies 3

Unuamomente ni instalis mian tendon apud la rojo, mezvoje inter la fonto kaj la plej bonaj bankuvetoj, sed tio montriĝis poste ne tre taŭga pro du kialoj: la proksimeco al akvo signifis loĝi en teritorio regata de plej diversaj fluginsektoj, kelkaj el ili inside pikemaj. Krom tio, la distanco al la vilaĝo kaj al akvo-provizejo estis tro longa.

Tiel do, ni serĉis kaj trovis oportunan lokon apud la vilaĝo, je apenaŭ tri minutoj de la fonto. La loko estis diskrete kaŝita, tiel ke hazardaj vizitantoj eĉ ne suspektis ke ie proksime staras tendo. Tio estis grava por eviti nedeziratajn vizitojn (dum mia restado tie, mi konstatis la alvenon de plej diverstipaj homoj kaj ne ĉiam fidindaj kaj agrablaj, kiel ekzemple ĉasistoj, ebriemaj festantoj kaj skinuloj).

Joaquim, pro sia laboro, nur restis kun mi semajnfine, la ceterajn tagojn mi devis,kiel planite, aranĝi sola miajn aferojn. Pro mia nova situo, la natura manĝoŝranko ne taŭgis, tial mi kunportis metalan valizon por anstataŭo. La tendo estis ĉe la ekstera korteto de iu domruino kiu ankoraŭ konservis sufiĉe altajn murojn, kiuj montriĝis tre oportunaj kontraŭ la ventoj. Fakte, la interno de la duonfalinta, jam sentegmenta domo, estis uzebla kiel sekura kameno. Kompreneble la ebleco havi fajron, des pli en vintra sezono, estis trezoro pri kiu mi ne pretis rezigni. Ĉe la flanko de alia muro mi konstruis modestan kuirejon kie mi disponis pri malgranda fornelo kaj la necesa manĝilaro.

Kutime mi profitis anoncitajn vizitojn por ricevi manĝprovizojn sed ankaŭ ofte mi iris semajnfine al vilaĝo aŭ al urbo por aĉeti, kvankam la plej proksima vendejo troviĝis je preskaŭ duhora piedirado. Ĉiukaze mi havis tempon por kio ajn mi bezonis, la limo estis nur la sunlumo, mi ne volis uzi poŝlampojn pli ol strikte necese.

© Published at 19:18 / 0 comments / 275 visits
This post is public

© Published at 21:14 / 0 comments / 188 visits
This post is public

February 10, 08

Divenaĵo

En la sekvanta desegnaĵo la verkinto kaŝis du esperantajn ĉapeletojn. Bv.trovi ilin en mapli ol 10 sekundoj:

klaku ĉi tie

Se vi ne sukcesas, vidu la solvon ĉi tie

Ankoraŭ pli malfacile :) trovu tri ĉapeletojn ĉi tie:

www.caricaturas.es/Famosos1/images/zapatero_g_gif.jpg

 

© Published at 19:03 / 5 comments / 281 visits
This post is public

February 11, 08

Rideton al fotilo

Mi scivolas kiel homoj el diversaj landoj kaj regionoj ridetigas la homojn antaŭ tuja fotado. Mi scias ke oni povas improvizi kiun ajn ŝercon, dependante de la spriteco de la fotanto sed ja ekzistas popularaj ŝlosilvortoj kiuj fariĝis moro. En Katalunio, unu el la plej disvastigataj estas "Lluiiiiis"( analoge-esperante: Ludoviiiiik' ). Aliajn kiujn mi foje aŭdis estas "paataata"(teerpoomo) kaj "clítoris" (klitoro).

Nun mi ekpensas ke la vortoj verŝajne estas elektitaj laŭ du kriterioj, t.e., ĉar ĝi devigas al lipoj formi rideton kaj, due, la vorto tiel spicas ke ĝi vekas neeviteblan bonhumoron, sekve rideton aŭ eĉ ridon (kompreneble eblas trafi la du celon samtempe).

Se vi simpatias al la listigo, vi povas aldoni la plej konatan ĉe vi kaj eventuale aliajn laŭvice popularajn aŭ proksimajn al via loĝloko.

© Published at 11:02 / 14 comments / 498 visits
This post is public

© Published at 20:40 / 4 comments / 120 visits
This post is public

February 15, 08

Rúbies 4

La vivo en Rúbies ĝenerale estis soleca krom semajnfine, kiam videblis diverstipaj ekskursantoj: skoltoj, biciklantoj, padmarŝantoj, ktp. tamen mi baldaŭ trovis "indiĝenan" amikon por temp' al tempa babilado. Li estis Joan, la bovpaŝtisto de la proksima vilaĝo, Santa Maria de Meià. Li venis ofte por kontroli sian bovaron migrantan tra la tieaj ebenaĵoj kaj deklivoj. Joan sufiĉe adaptiĝis al la bildo kiun mi antaŭhavis pri paŝtisto: homo aparta, kun profunda rigardo, iom ĉifvestita, afabla, rekta parolmaniero, scivolema, bazkulturita kaj kun mem-ellaborita vivfilozofio.

Kun li mi dividis miajn pensojn kaj mian noktan fajron. Li ne estis tre parolema sed per liaj okuloj mi sciis ke li bonvenigas min en sian mondon. Unu el la domoj de la vilaĝo, jam ruinigita, apartenis al lia familio kaj mi certas ke se ĝi estintus loĝebla, li estus invitinta min al ĝia uzo. Fakte li sugestis al mi konstrui tegmenton sur la domo en kiu mi apudtendumis, sed mi malfidis pri la fortiko de norda muro en kiu videblis longa fendo. Provizore la tendo estis pli sekura dormejo.

La prakabano
Pro tio aŭ alio, mi entreprenis praktiki domkonstruadon. Rúbies estis plenplena de brikŝtonoj, el ĉiuj formoj kaj mezuroj do, materialo certe ne mankus. Mi pensis pri la plej simpla rifuĝejo kiu venis al mia kapo: kelta kabano. Mi desegnis cirklon en iu ebena herbejo kaj situigis estontan pordon ĉe la flanko malpli punita de la ventoj. Mi tre malmulte planis. Mi simple komencis levi rondan muron kunigante ŝtonojn tute libere, sen glumaterialo. Tre baldaŭ mi konstatis kiom malsimpla estis la tasko. La unua tavolo rezultis laciga sed facila sed sekvanta tavolo, jam fariĝis kaprompilo ĉar ne temis nur pri envicigo sed pri ĝusta elektado de ŝtono kaj ĝusta formo, loko kaj pozicio. La afero pli kaj pli similis al ia praavo de la "tetris"-ludo. Kelkfoje mi pasigis duonhoron por trovi kaj meti la ĝustan ŝtonon ĉar mi devis provi kaj reprovi per diversaj kaj mi devis trapromeni la vilaĝon.

Venontfoje eble mi stokigos selektitajn ŝtonojn antaŭ komenci la konstruadon kaj ne rezignos pri cemento aŭ almenaŭ loka glumaterialo.

© Published at 17:56 / 1 comment / 218 visits
This post is public

February 16, 08

Alia nekredeblaĵo

En Zimbavo/Zambio estas la mirinda akvofalo Victoria, vidu kion faras homoj en ĝia supro (108 metrojn alte):

www.malgusto.com/2008/02/15/en-las-cataratas-victoria

© Published at 20:47 / 8 comments / 220 visits
This post is public

February 17, 08

Flugo sen ĉes'

Ja flugi mi volus sen ĉes'

senti aeron kontraŭ vizaĝ'

vibri ĝislime sub rajto de junaĝ'

sed plurestas memoroj pri nest'.

 

De supre rigardo allogas plej

kuŝante sur nuba matrac'

aŭdante birdojn kanti pri pac'

sed kanto nin ligas al tero, nia ej'

 

Kunestas en ĉielo ŝveba homar'

kunflugas kaj ŝajnas birdgrego

estas komuna la spaca grandego

sed disigas la homojn densa nubar'.

 

Pro konstanta flugado

laciĝas birdo plej forta

pri terpeco ĝi soifas

ekkomprenas kion signifas

ami la teron kaj esti bonsorta.

 

 

© Published at 17:32 / 0 comments / 106 visits
This post is public

February 18, 08

La malindaj proverboj kaj u-diroj de Ludofiko

-Bonas ino bela sed pli bonas ingo hela

-Prefere subaj lipoj ol kosmaj ŝipoj

-Se peniso ne eningas, mano svingas

-Ravas-gravas-gravedas, amatina evoluo

-Al viro manpremo, al virino mampreno

-Dekseksa regulo ĉion permesas

-Printempo estas tempo pri in' , vintro estas tro vi in'

-Kuŝu kune sed ne akuŝu pune

-Preventu ajdoson sed partoprenu ISon

-En via domo ĉiam pretu kondomo

-Amu senhonte, voluptu volonte

 

© Published at 16:54 / 2 comments / 184 visits
This post is public

February 18, 08

Rúbies 5

Kvankam mi ne devis alfronti vere danĝerajn bestojn kaj indianojn kiel Kevin Costner en la filmo Dancante kun lupoj, ne mankis en Montsec bestoj el pluraj specioj, kelkaj el ili el konsiderinda mezuro kiel aproj kaj vulpoj. Ĝuste unu el la tieaj vulpoj respondecas pri anekdoto kiun Joaquin kaj mi ĉiam memoris kun rido:

Estis dum unu el la semajnfinoj en kiuj ni ambaŭ tranoktis tende. Iun sabatan nokton, jam vespere ni metis ĉiujn niajn aferojn en la tendon kaj nin mem en la dormosakojn kaj pace endormiĝis. Dimanĉe frumetene, Joaquin zipe malfermis la tendon kaj eligis sian kapon eksteren. Mi estis ankoraŭ dormanta kiam mi aŭdis de li laŭtan ho, ve! Je lia krio mi vekiĝis kaj demandis pri la kialo de lia eksklamado. Li plu malfermis la pordon kaj invitis min mem vidi la motivon: sternitaj dise ĉirkaŭ nia tendo troviĝis forŝiritaj rubosakoj enhavintaj la forĵetitaĵojn de unu semajno, plastoj, paperoj, ŝtofoj, skatoloj kaj kelkaj manĝorestaĵoj. Pro la spuroj trovitaj sur la grundo ni konjektis ke temis pri vizito de vulpo.

Dum la rekolektado de la rubaĵoj, ne sciante ĉu insulti la beston aŭ rekoni nian stultan forgeson pri la sekurigo de la sakoj, io frapis nin...ni trovis unu maplenan plastbotelon kiu fakte devintus esti plena ĉar ni planis ĝin malfermi dimanĉe aŭ poste. La botelo estis dentŝirita kaj la enhavo malaperinta sen spuroj, eĉ guto. Eble kelkaj el vi diros: ho ja, la besto verŝajne soifis kaj simple profitis la donacon. Mi konsentus se ne estus pro unu eta detalo, ne temis pri akvobotelo, ankaŭ ne pri limonado, eĉ ne pri drinkaĵo, temis pri...lesivbotelo! Vi ne povas imagi kiel nia grumblemo fulmorapide metamorfozis al ridkrevo. Tiun tagon ni faris nian unuan nehoman amikon, kiun ni baptis per la nomo Lleixiu (Lesivo).

Kompreneble ni lernis bonan lecionon pri zorgado de rubaĵo. Dum mia posta restado en Rúbies mi ofte aŭdadis vespere aŭ nokte la scivolemajn promenadojn de Llexiu ĉirkaŭ mia tendo kaj en du okazoj mi povis eĉ vidi lin (aŭ ŝin) forkuranta kaj sin kaŝanta en la arbustaro.

© Published at 22:39 / 1 comment / 276 visits
This post is public

February 19, 08

Redirektigo al PEPE

Kelkaj homoj venas el klaku.net serĉante la artikolon PEPE (Plena Enllustrita Paraŭlaro d'Espercatalà), sed ĝi jam kuŝas malproksime en la vico de miaj ipernitartikoloj. Tial mi skribas nun la ligilon por ŝpari la vojon:

www.ipernity.com/blog/berga/38774

Kompreneble mi rekomendas viziti ankaŭ ĉiujn aliajn blogerojn ;-)

© Published at 12:25 / 1 comment / 169 visits
This post is public

February 20, 08

Amuze el Pollando

El pollando mi amas ĉefe du aferojn: miajn polajn geamikojn kaj la polan punkmuzikon akompanata de videoj :)

labekbotelo.blogspot.com/2008/02/amuza-el-pollando.html

© Published at 11:27 / 3 comments / 221 visits
This post is public

February 25, 08

Eŭropo kaj ĝiaj minoritatoj

Mi ĵus malkovris retejon kiu rigardas per aparta lupeo la popolan kaj lingvan konsiston de Eŭropo. Mi invitas vin al vizito:

www.eurominority.eu/version/epo/index.asp

© Published at 16:55 / 3 comments / 191 visits
This post is public

February 27, 08

Rúbies 6

Estis tempo en kiu Rúbies ne estis forgesita paradizeto. En la epoko de la hispana intercivitana milito, Montsec estis rifuĝejo kaj trairejo de soldatoj kaj milicanoj. Rúbies estis strategie situita kaj estis ĉirkaŭata de pluraj naturaj kaŝejoj kaj konvenaj lokoj por sin defendi kaj rezisti al la malamikoj. Dise troveblis tranĉeoj kaj aranĝitaj kuŝkavoj en kiuj ŝirmiĝis, tre verŝajne, la respublikanaj rezistantoj, kaj povus esti ke, pli poste, ankaŭ makisoj profitis la avantaĝojn de la tiea orografio.

Tion mi kutimis spekuli ĉiufoje kiam mi trovadis, tie kaj tie, militajn restaĵojn, kuglojn, rustiĝintajn bombpecojn, difektitajn ladbotelojn kaj diversajn aliajn feraĵojn ne facile rekoneblajn. Mi eĉ aranĝis kaŝitan lokon, tre proksime de la tendo, por teni mian kolektatan milittrezoron tiel ke mi povus montri al vizitantoj. Kelkajn specimenojn de mia "muzeo" mi ankoraŭ konservas en mia librovendejo.

Memorante pri tio, mi ĉiam ridetas kiam kelkaj amikoj iom gapmiene demandas min: ĉu vi ne enuiĝis sola en la montaro? Tutcerte ne, mi povintus fariĝi amatora historiisto kaj kombini tion kun la konstruado de ŝtondomoj, lernado pri faŭno kaj flaŭro kaj plenpaca legado de libroj. Ankaŭ, kiel vi povas facile imagi, mi planis havi mian legomĝardenon. Tiun planon mi iom komencis sed ne sufiĉe efektivigis ĉar mi donis prioritaton al konstruado kaj plibonigado de miaj loĝkondiĉoj.

Tamen mi memoras la vere plaĉan kaj entuziasmigan kolektadon de lokaj fungoj per kiuj mi preparis bonegajn supojn kaj omeletojn. Mi estis pli feliĉa ol infano kun bombonskatolo. Ankaŭ en la konvena tempo, la tiea naturo regalis min per rubusberoj, pomoj, vinberoj, kulinaraj herboj, piroj, figoj kaj aliaj frandaĵoj. Mi estis vera Adamo en la dia ĝardeno. Bedaŭrinde mankis Eva, mi saŭdadis pri ŝi. Sed en tiu "geneza" etoso ne mankis la serpento. De tempo al tempo mi vidis forfuĝantajn kolubrojn kaj eĉ vipurojn, ili estis tre belaj sed kelkfoje danĝeraj. Se iu el vi konas Eva-n, bv. memorigi al ŝi ke ni devas renkontiĝi por paroli pri la temo.

© Published at 20:31 / 3 comments / 293 visits
This post is public

February 28, 08

El mia (iama) adoleska Neŭronio

Se iu trairas vian vivon, ne forgesu kiu li/ŝi estas kaj ankaŭ ne kiu li/ŝi povis esti.

Se vi deziras esti tiu, kiu vi estas, faru tion kion vi deziras anstataŭ sopiri tion kion vi volas fari.

Se al vi malplaĉas tio, kion vi vidas, ŝanĝu ĝin! deziro estas espero, agado estas realo.

Serĉu en vi tion kion vi ne trovas en la aliuloj kaj, kiam vi ĝin trovos, ĝin kundividu.

La materio naskiĝas kaj mortas kun via korpo, la spirito...estas vi.

Ne ni mortas sed nia ĉirkaŭo.

Feliĉo kuŝas en la loko el kie vi ĝin ĉerpas, ne en la loko el kie ĉerpas aliuloj.

Amo estas energio, ne akumulu ĝin en unu sola punkto, tio egoismas kaj danĝeras.

 

© Published at 13:25 / 4 comments / 438 visits
This post is public

( 18 posts )