Ho ja, kiom bone se mi sukcesus envortigi

mian senton tiel, ke ĉiuj komprenus...

mi vivas en agonio de rompitaj sentimentoj,

mi volus laŭte elkrii por ke ĉi mondo min aŭdu,

amon mi bezonas, amon realan, estimon, komprenon,

helpamikon.

Mi soifas pri karesoj, kiso kaj brakumo,

mi volas ĉe mi senti korpon, ĉeesti ies penson,

ies animon.

Min doloras l'agonio, la timo min detruas,

mi timas vian manon peti, viajn lipojn serĉi,

vian rigardon tuŝi.

Jes, foje mi feliĉis,

estis mi el tiuj homoj por kiuj mateno

iĝas lulilo de ĉielark', kaj nokto stelĝardeno.

Fluge liberis mia koro,

sentimentoj disfloris tra mia haŭto,

mi amadis kaj sentis min amata,

je etendo de mia mano tuŝeblis ies mano,

dum kuŝado de mia korpo senteblis ies korpovarmo,

je leviĝo de rigardo, okuloj min karesis kun tenero.

Kial foje homo feliĉas? tion mi ne scias...

Kial feliĉo subite malaperas? tion mi malkomprenas.

Mi ne scias ĉu ĝojo revenos,

ĉu al korpecoj eblas korbati?

Kial postama agonio tiom doloras?

Mi volas elkrii kaj ke ĉiuj klare aŭdu,

al vi mi volas komprenigi,

al mi ne eblas ami vin laŭ via dezir',

mia koro malsamas je la via, eĉ se tio iam estis male.

Ĉio en mi ŝanĝiĝis, miaj vortoj fuŝas,

mia rigardo timas, miaj manoj tremas.

Mi maljunulas prizone en junula korpo,

tial mi volas krii, mi volas laŭtvoĉi,

ke oni min kondamnis post feliĉo.

Jes, mi amis per amo malprudenta,

eble multaj min ne komprenos kaj, riproĉmiene aldiros:

ĉesu krii frenezul'! vi mem konstruis vian kaĝon!

Mi krias ĉar mi timas morti sola,

sen ies manvarmo, sen ies liphumido.