Ni jam de duonhoro dancadis la bambon, varmo sentiĝis en la salono kaj ŝvito miksiĝadis kun la alkoholaj vaporoj. La muziko, lerte konektita entuziasmigis la homojn ree kaj ree, korpoj skuiĝis, koksoj balancis, kelkaj eltiris veŝtojn kaj surĉemizojn. Mi aliĝis al la brakumrondo por plubambi, mi ĉirkaŭkolis mian dekstran kundancistinon, mi kunkantis, fajfis kaj eĉ kriis sub la ritmo de kanzono. Mi denove rigardis mian dekstran kunulinon, unue ŝiajn okulojn sed ankaŭ ŝian vizaĝon, ŝi estis okulfrape bela kaj sin plibeligis per dolĉaj ridetoj, ŝi rigardis min komplice, mia rigardo pluinspektis, ŝi surportis leĝeran bluzon, la butonaro nur parte kroĉita, ŝiaj movoj trenis la movojn de ŝia bluzo, kiu fermis-malfermis sin je la ritmo de la dancado. Altiris min la sinuanta fendo kiu permesis rigardojn al ŝia intima haŭto, mi kaŝokulis al tiu bela monteto kiu briletis pro la muzika ŝvito. Unu plia butono hazarde malkroĉiĝis kaj mi sentis skuiĝon de la koro, mi rigardis rozkoloran cirkleton montopintan...mi hontis al mi mem kaj mi hontrigardis supren al ŝiaj okuloj, mi atendis geston de riproĉo, certe ŝi vidis mian ruĝiĝon kaj vino ne taŭgis por ekskuzo. Sed mi renkontis neatendite rideton, mi hezitis, eble mi memtrompis sed ĝi aspektis kiel invito. Bambo finiĝis kaj homoj elbrakumis kaj ekdisis kaj eksidis diversloke. Mi planis same fari sed, ŝi subite prenis mian manon kaj tiris min ĝis duonombra angulo de la salono. Ŝi dorsis al muro por ripozi, prenis mian liberan manon kaj denove tiris kaj invitis al proksimiĝo de korpoj, ŝi portis sian buŝon ĉe la randon de mia orelo kaj flustris...

-...kion vi rigardadis dum la bambado, kara?

Mi tremis, mi ne sciis trovi taŭgan respondon, mi devis trovi decan diraĵon, mi hezitis sed finfine...

-...vi surportas belan bluzon, ĝi memorigis min pri iu kiun mi vidis en Ejbizo, en hipia bazaro.

- ĉu vi kredas min hipiulino?

- nu, mi ne scias, ĉu vi estas?

- mmm...eble

Ŝi ne plu parolis, ŝi ĉesis susuri kaj kondukis siajn lipojn sur la miajn, niaj manoj ĉirkaŭis unu la alian kaj ni varme kaj daŭre kisadis...

Ni ne konsciis pri la tempopaso, homoj iom post iom retiriĝis al siaj dormejoj, kelnero kolektis kelkajn vitroglasojn, la diskludisto deprenis la lastan diskon, kaj komencis ĉion malŝalti, ni eĉ ne reagis kiam oni estingis la lastan lumon de la dancejo. Estis ŝi kiu fine ekkonsciis, ŝi flustris...

- ...ni restis solaj...ankaŭ ni devas iri al la dormoĉambro.

- jes, vi pravas, sed...

La mallumo estis kompleta, ni eĉ ne memoris en kiu direkto estis la elirejo, ni komencis ekpaŝi, man-ĉe-mane, ŝtelpaŝe, kvazaŭ ĵusblinduloj kiuj ĉion devas palpi por ne akcidenti, mi vidis malgrandetan lumradion venanta el ie sub fermita pordo, mi provis kun ŝi akceli la paŝadon tiudirekten, neatendite ni frapiĝis kontraŭ obstaklon kaj ekfalis sur ĝin, bonŝance temis pri sofo, la granda sofo kie antaŭ kelkaj minutoj sidkuŝis drinkantaj geamikoj. Mi falis laŭlonge de ĝi, sur la molaj kusenoj, ŝi ankaŭ falis...sur mi, en la mallumo mi volis tuŝi ŝin por kompreni kiel ŝi falis kaj helpi al restariĝo, miaj manoj serĉis ŝin, ili renkontis nudan haŭton, mi komprenis, pro la eta akcidento ĉiuj bluzbutonoj malkroĉiĝis kaj hipiulinoj ne portas mamzonojn...

Tiam mi sentis ke ankaŭ mi bonvenigus iun liberiĝon, pli sube de mia korpo, tamen, mi komencis senti ke mia pantalono tro prizonas, mi sentis du premojn, ŝia korpo sur mi kaj mia barila pantalono...