Malgrau ke la ideo pri kreanta(j) Dio(j) akompanis la tutan homan historion inkluzive la periodon en kiu scienco paŝon poŝt paŝo, refutis ĉiujn supozatajn pruvojn de ĝia/ilia ekzisto...la kredo je ĝi/ili persistas en milionoj da homoj.
Ekzistanta au ne, Dio(j) estas pli potenca(j) ol iu ajn reĝo au ŝtatestro iam vivanta en nia ekstravaganca planedo. Ili montris sian povon, ekzemple en la lasta milito iniciatita de Usono kontrau Irako, kie nenombreblaj miloj da homoj pretis oferi sian vivon je ĝia nomo (ambauflanke).La kapablon de Dio(j) mobilizi homojn, superas ĉiujn registarojn.
Ankau de nememorebla tempo ekzistas ateismo kaj ignoro de diekzisto. Do, eblas vivi sen Dio(j) kaj tamen tiun alternativon plej multaj homoj ne uzas. Kio kondukas homojn al dikredo? Dum jarmiloj neniu dio lasis sur la teron nerefuteblan spuron pri si. Kial? Tio faciligus al homoj la rektan vojon kaj ne damaĝus lian liberecon.
Religioj baziĝas sur antaujuĝoj: se io eskapas al mia rezonado, iu supera estaĵo respondecas pri la fenomeno. La problemo ne estas la estaĵo en si mem sed la atribuoj al ĝi. Eĉ sciencisto eventuale povus akcepti ke ekzistas inteligento(j) supera(j) al homo, el kiuj ni ĉiuj iel dependas. Sed moralo, etiko, reguloj,...estas ĉiam homa produkto au...ĉu ni povas imagi Dion kontrolanta iun moralon en Venuso, Marso au en galaksio ZRP1999056? Kiucele?
Mia teorio estas ke nur timo povas doni potencon al Dio(j). Timo al nescio, al la morto, al la nenieco, al la sensignifo de la vivo, al manko de celo, timo respondeci pri la propra vivo, respondeci pri la planedo, timo al la demandoj de niaj idoj, timo kontraustari nian homgrupon, nian societon, timo eniri la riskan aventuron ŝanĝi nian menson, timo ke io vere malbona povas okazi al ni se ni ne havas protektanton, timo ne elteni suferon sen helpo,...
Registaroj konas tiun disekreton. Kristale klara ekzemplo estas la strategio uzita de usonaj (kaj aliaj) registaroj por inciti militon: timo al internacia terorismo.Kiam oni sukcesas timigi homon, tiu homo pretas por kio ajn je onia simpla sugesto. Nenio nova sub la suno.
Tion majstre rakontis Umberto Eco en sia verko La Nomo de la Rozo, kie bigota monako klopodas per ĉiuj rimedoj kaŝi librojn humurajn kaj ridigajn ĉar... rido perdigas la timon al Dio!
Send a message
Search for members
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
ŝajnas al mi, ke laŭ Sigmund Freud, "Dio" estas simbolo de la patra potenco.
Do, iel, la homoj, kiuj blinde kredas je iu "Dio" estas ofte homoj, kiuj neniam sukcesis fariĝi memstaraj.. Ili daŭre bezonas la maltimegan ideon, ke iu konsolos ilin, rekompencos ilin, aŭ eĉ venĝos ilin...
Viktoro says:
Andreo Peetermans says:
Mi ŝatas ĝin, dankon :-)
Stelo says:
Mi tute konsentas pri lia klarigo konante multajn da homojn kreduloj kaj nekreduloj.
amike Stelo
rughulo replies:
Jam aperis recenzo en la blogo de R. Schneller el vidpunkto de teologo. Mi provos aperigi artikolon el vidpunkto de marksisto.
lau mia scio Freud ne estis marksisto, kaj tutcerte la potenco surtera ne estas ia patra simbolo, sed io reala. " la vero" ne estas tiom facile klarigebla.
Andy Անդի says:
Karulo (Karles) * says:
Ĉiukaze dankon pro via afabla partopreno en la komentoj.
Fernando Maia Jr. says:
Unue kiujn supozatajn pruvojn vi celas en la unua paragrafo kaj kiel Scienco refutis ilin? Laŭ miaj humilanimaj studoj ne estas pruvo pri la ekzisto de Dio; estas, jes, filozofiaj sistemoj, multfoje influitaj de folkloro, konstruitaj ĉirkaŭ la ideo pri Dio. Por refuti tiujn sistemojn ne necesas scienco, sed nure alia filozofia sistemo. Scienco mem pruvis nenion pri Dio, nee aŭ jese, aŭ almenaŭ mi ne konas scienciston faman pro tio, ke lia-ŝia eksperimento pruvis: Dio ne ekzistas!
Pri la nuntempa islama afero, ne temas rekte pri religio, sed pri politika fia uzo de religio kaj fia ago sur la homa mens-funkciado. Vi certe komprenas tion, ĉar tion montras la konkludo de la blogero. Sed vi konsideras la ideon pri Dio nure tia, kia ilo, kiu estas uzata de fi-homoj, fi-regantoj. Tio fakte okazas, sed la afero ne estas nure tia. Ni povas same diri pri politiko, vaste fi-uzata de regantoj por trompi la popolon, tute sen religia rilato.
Vi ankaŭ demandis, kio kondukas homon al di-kredo. Nu, ŝajnas al mi, ke la di-kredo estas natura instinkto homa, ĉar ĝi ekzistas en la plej diversaj kaj senrilataj kulturoj, sed kial tiu instinkto ekzistas mi ne povas science paroli, ĉar mankas al ni la necesaj iloj, kaj ni fatale restos en filozofado.
Mi ne pensas, ke religio baziĝas sur antaŭjuĝo. La ideo "religio" mem estas uzata tre ĝenerale kaj malspecife ĉi tie, kio ne taŭgas. Ni povas diri, ke multaj aferoj diverse eksplikataj de religioj naskiĝas, ĉar oni ne komprenas ilin, sed ne ke la tuta religio kaj ĉiuj religioj baziĝas sur tiaj antaŭjuĝoj.
Pri la moralo, ĉu ĝi estas kreitaĵo de homo? Tiel, kiel vi traktas, mi dubas. Moralo laŭ mi estas ankaŭ rezulto de iu homa instinkto. Kompreneble multaj trajtoj de la ideo moralo povas varii kaj esti neata, ĉar homo estas kulturhava besto kaj transformas naturajn aferojn en kultura sistemo. Sed restas en ĉiu morala sistemo io natura kaj komuna al la besto homo, sendepende de ties kulturo, de ties epoko. Provu ne ami, provu fari malbonon, provu ne havi amikojn, provu bati, ne karesi. Provu mortigi bestojn, provu bruligi domojn, vidu familion plori. Kio okazos al vi?... Ne, povanta dio ne subeniros el la ĉielo, sed eble vi vundos sin mem, konscience aŭ pli poezie - anime, spirite.
Kiel mi diris, la ideo moralo povas varii, sed ĉiam restos iu komuna sento. Ĉiuj ĝojas senti bonan, sekuran atmosferon ene de siaj grupoj, estu "urbano", estu "vikingo". Kaj pri tiu zorgas moralon. Homo ne estas natura maŝino, sed ankaŭ emocia. Ĝuste tio ebligas fi-homojn fiuzi aliulojn, ĝuste tio ebligas naskiĝon de religioj, ĉar emociojn ne sekure (sed nur plurteorie) eksplikas eĉ nia povega Scienco. La homa interligiĝo estas unu el la aferoj ene de la emocia kampo; ne eblas ekz-e "ŝanĝi nian menson" por rompi la dependiĝon de nia karularo.
Timo ja donas potencon al homoj, kiuj uzas la ideon pri Dio. Sed la ideo pri Dio ne estas nepre timodona, precipe la ideo pri kreinta Dio (kiun vi celis en la unua paragrafo). Dio kreinta ne ĉiam ligas al Dio reganta laŭ kelkaj religioj, do ne taŭgas miksi aŭ simpligi la aferon.
Sed sendepende de ĉio supre mi scivolegas, jes, pri la nerefutebla spuro petita de vi. Kia spuro vi taksus nerefutebla? Kian spuron la supozebla aliula Dio devus doni al vi, por ke vi kredu ĝin? :-)
Karulo (Karles) * says:
une mi diru ke vi pravas en tio ke mi iom rapide skribas kaj ne multe prilaboras la argumentojn. Mi skribas iom lauimpulse kaj mi profitas ke temas pri persona blogo do, simpla tagkajero, kvankam malferma al amikoj.
1)Iam dilkredantoj (eĉ kelkaj nuntempe) asertis kiel pruvoj ke nur Dio povas respondeci pri la mekanismoj de la universo, ke nur Dio povis inspiri la Sanktajn Skribojn, ke nur Dio troviĝas malantau la "senklarigaj" mirakloj, ke nur Dio povas esti en la origino de la vivo, eĉ eventuale ke la universala spirituala tendenco de la homoj pravigas, spite al la psikologiaj klarigoj...
2)Kun alia politiko eble la mondo funkcios pli bone, sekve, kun alia spiritualeco...
3) la dikredo ne estas (lau mi) natura instinkto sed mekanismo por sindefendo. Oni bezonas sekurecon por travivi en mondo kiu superas nin.
4) Religio, en la senco ke oni sekvu Dion, ĉar ĝi havas respondon por ĉio, mi konsideras bazita sur antaujuĝo. En budhismo ekzemple, la homoj respondecas pri ĉiuj respondoj.
5) Pri moralo, mi ne vidas kontraudiron inter via argumento kaj mia (?)
6) mi uzas "timon" en la senco angoro, maltrankvilon au eĉ malkontenton, ne nepre en la senco teruro.
7) nerefutebla spuro estus tiu fenomeno kiu konvinkus ĉiun homon pri la ekzisto, inkluzive de ateistoj ;)