Estis dimanĉo, unu el la dimanĉoj de printempo 1976, kelkaj monatoj post la agonia morto de la diktatoro. Mi estis tipa 16-jara adoleskanto de la ĉefurbo kataluna, mi ĵus komencis demandi min pri kio temis la tiamaj politikaj skuiĝoj, sed ankoraŭ ne multe komprenis.

Tiun dimanĉon mi iris al matena kinsesio. Ĉe la fino mi surstratiĝis kun paro da miaj amikoj kiam, subite, ni vidis homojn kurantaj kaj kriantaj: la grizuloj! la grizuloj!

La grizuloj estis la ŝtatpolicanoj, tiel nomataj pro la koloro de ilia uniformo. En kelkaj sekundoj ni devis decidi, ĉu resti ĉu kuri. Vidante la alproksimiĝantajn furiozajn armitojn ni decidis aliĝi al la persekutata grupo. Iom poste ni kaŝis nin en pluretaĝa domo, esperante ke policanoj preterpasos...sed tio en okazis, ankaŭ ili eniris kaj trabatis nin sen iu ajn demando kaj mi kaj miaj amikoj revenis hejmen kun dolorita kaj vipomarkita dorso. Tamen ni estis bonŝancaj, en tiu epoko oni facile povintus fini en policejo, kie torturoj estis ĉiutagaĵo. Mia unua leciono pri politiko estis malfacile forgesebla.

De tiam mi ĉiam restis sentema, unue pri homaj rajtoj kaj poste kaj aldone, pri popolaj rajtoj. Mi simpatiis unue al socialistoj (en tiu epoko ili estis sinceraj revoluciuloj) kaj poste al anarkiistoj. Ankaŭ la defendo de la rajto al memdecido, rilate al Katalunio kaj sekve al aliaj popoloj, estis konstanto en mia politika agado. Mi neniam anis en partio kaj nur en miaj plej junaj jaroj mi voĉdonis al tiuspecaj kolektivoj, ne estis facile trovi fidindan elekton, kaj malfacilo fariĝis utopio kiam mi serĉis ideologion samtempe anarkieman kaj katalunisman. Post la tempo, la kerno de mia aktivado transiris al tri kampoj: esperanto, ekologio kaj budhismo. Mi konkludis ke tradicia politiko estas sakstrato. Registaroj estas ĉiam je la servo de oligopoloj, kiuj posedas ĉiujn necesajn rimedojn por manipuli la homajn opiniojn cele al renovigo de pulĉinelaj registoj.

Per esperanto mi ĝuas tutmondan reton de amikoj. Ekologio donas al mi pacon kaj senton de fratiĝo al la naturo. Budhismo plej helpas por kompreni la sencon de la vivo kaj profiti el la gravaj principoj kiuj regas la universon ĝenerale kaj nian mondon konkrete.

Nun mi vivas en malgranda urbo, proksime al mia emerita patro, kies maljuniĝon mi volas akompani. Kun mi loĝas mia tigreca kaj karesema kato, Gupi, kiun mi heredis el mia forpasinta patrino, al kiu mi promesis ke mi bone prizorgos sian amatan dorlotbeston. En alia urbo loĝas mia naŭjara filo, Mikel, kun sia patrino, kiu intertempe formis novan familion, tio inkluzivigas du aliajn geknabojn. Kun ili kaj kun miaj bofamilianoj mi daŭre tenas belan rilaton kaj mi feliĉas ke mia filo bone komprenis kaj adaptiĝis. En pli norda urbo, Salt, loĝas mia sola frato David, manaĝero de aktoroj kaj klaŭnoj kaj li mem klaŭnartisto. De li mi multe lernis pri sociaj kaj psikologiaj aspektoj de la homrilatoj kaj kundividis grandparte filozofion kaj ideologion. David estas sperta internacia vojaĝanto, kaj pro laboro kaj pro hobio. El tio rezultis ke li estas bona scipovanto de diversaj lingvoj. Ankaŭ mi devas al li danki mian iaman submergiĝon en la klaŭna mondo, kies spirito fluas paralele al la spirito de budhismo. Bona klaŭno estas kiel bodisatvo, li dediĉas sian vivon al la feliĉo de la aliaj.

Du estas miaj nuntempaj celoj, postsekvi la vivon de miaj plej proksimaj familianoj, almenaŭ ĝis kiam ili ne plu bezonos min, kaj organizi mian vivon tiel ke mi iam povu loĝi en montaro, najbare al Pirineoj, kie mi daŭrigos miajn ŝatokupojn en paca kaj freŝaera etoso.