Unu el la neeviteblaj temoj kiam oni aludas al sano kaj (mal)juniĝo estas streĉiĝo. Ekzistas esotera diraĵo kiu asertas pli malpli jene: kiam oni puŝtrudas en iu direkto, la rezulto emas al mala direkto. Kiam oni konstante timas pri malsaniĝo  au akcidentoj des pli facile iĝas fali en tiajn maldezirindajn situaciojn. Tre verŝajne ne indas obsediĝi pri la persona aspekto en rilato al juno kaj fiero. Surbaze de tiu empiria supozo, plej konvenas praktikado kaj lernado el pacigaj filozofioj kaj gimnastikoj: jogo, tajĉio, diverstipaj meditadoj, ktp.

Esence gravas repensi la propran vivon, la proprajn valorojn en la senco demandi ĉu vere estas necese vivi kun sento de graveco kaj dramo. Vivo ĉiam estas ŝanĝo (ŝanĝo estas la sola tutdaura afero en la vivo), kiam oni sukcesas tiun penson automatigi kaj bone digesti, paco envenas al oni tra granda fenestro.

En la praktiko oni povas komenci per plibonigo en la spirado. Koncentriĝo en spirado estas la aboco de sano en ĝia plej granda senco. Ĝi helpas mense kaj korpe en plena samtempo. Tion verŝajne oni povas ekscii el pluraj saĝuloj kaj pensoskoloj. Oni trovu la propran sojlon por tiu universala vojo.