Iam en Barcelono, mi partoprenis enkondukon al meditado pri la memo. La instruanto proponis al la homoj fermi la okulojn kaj serĉi kie estas la kerno de ni, la punkto au kio ajn estu identigebla kiel ni. Ĉu viaj kruroj? ne, tio ne estas mi. Ĉu via brusto? ne, tio ne estas mi? Ĉu via kapo? mmm..ankorau konkretu...Ĉu via vizaĝo, mentono, frunto,ktp.? ne, tio ne estas mi. Ĉu via cerbo? mmm...mi ne certas. Ĉu viaj neuronoj estas vi? mi ne scias.Ĉu vi ne scias? Ĉu vi ne scias kio vi estas? Neuronoj mortas sed vi ne mortas, eble vi ne estas la neuronoj. Eble vi estas la tuto kaj samtempe nenio. Ĉu vi estas la energio kiu kunligas ĉion? eble sed...energio ne pensas kaj mi pensas. El kie ekzakte fontas via ideo "mi estas mi"? Rigardu al spegulo kaj fingromontru la punkton. Mi ne povas...mi ne havas klaran ideon. Kiam oni vokas min surstrate mi turnas la vizaĝon al la alvokinto sed ja mi komprenas ke tio estas nura mekaniko ĉar mi estas fabrikita por tiaspecaj reagoj same kiel ŝaltilo eklumigas ĉambron je tuŝo. Aliaj reagoj estas pli malsimplaj, plurmekanismaj same kiel tiu ĉi komputilo...do, ĉu mi respondis al alvoko au ĉu simple la alvokinto ekŝaltis min?. Se tiel, mi estas nur parto de la alvokinto, same kiel lia buŝo, kiu siatempe devas esti enŝaltita. Mi estas li. Sed li ne havas propran memon, pro la sama argumento lau kiu mi ne havas.

(daurigota)