Vivis iam infano, tre malgranda, vere malgranda, tiel malgranda ke li povus kuŝi sur la manplato de homo. Liaj gepatroj baptis lin per la nomo Etulet.
Iun tagon la patrino preparadis la tagmanĝon kaj al ŝi mankis iom da safrano por la rizo. Etulet, ĉiam gaja kaj fiera, sin proponis por iri al la vendejo. La patrino hezitis kaj timetis ĉar oni povus surtreti lin, sed Etulet diris:

-Ne zorgu panjo, mi kantos dum la irado kaj tiel neniu tretos min.

Kaj tiel li faris. La patrino donis al li moneron kaj Etulet, elirinte sur la straton, komencis laŭte kanti por ke ĉiuj lin aŭdu:

Patim, patam, patum, inoj kaj viroj kun altec’
Patim, patam, patum, zorgu ne treti al etulet’.

Kiam etulet atingis la vendejon kaj petis saketon da safrano, la vendisto konfuziĝis ĉar li ne sciis de kie venas tiu voĉo. Etulet komencis krii eĉ pli laŭte por aŭdigi sin:

-Mi estas ĉi tie, malantaŭ la monero, kaj mi volas saketon da safrano!

Finfine la vendisto vidis de kie venas la voĉo, li donis al Etulet la saketon da safrano.
Etulet sentis sin tre ĝoja kaj foriris el la vendejo kantante:

Patim, patam, patum, inoj kaj viroj kun altec’
Patim, patam, patum, zorgu ne treti al etulet’.

Iun alian tagon, la patrino de Etulet planis porti la tagmanĝon al la patro sed ŝi havis multajn taskojn ankoraŭ ne finitajn kaj ŝi timis malfrui. Etulet denove sin proponis por helpi sian patrinon portante la tagmanĝon. Li tiom multe petis kaj insistis ke, fine, la patrino ne plu povis malakcepti la proponon.
Tiel do, Etulet prenis la korbon kun la tagmanĝo kaj tre gaja ekiris al la arbaro, kie laboris lia patro hakante arbojn kaj, por ke ĉiuj sur la vojo lin aŭdu, li denove kantis:

Patim, patam, patum, inoj kaj viroj kun altec’
Patim, patam, patum, zorgu ne treti al etulet’.

Sed, subite, komencis pluvi kaj Etulet serĉis ŝirmejon por ne malsekiĝi, li kuris tre rapide sub brasikon kiu staris apud la vojo.
Tiam pasis tie malsata kaj manĝema bovo kiu, vidinte tiun belan brasikon tute ne hezitis kaj formanĝis ĝin per unu sola mordego. Kaj kun la brasiko, la bovo englutis ankaŭ la kompatindan Etulet, kiu estis kaŝita tie.
Je la tagmanĝa horo, la patrino rimarkis ke Etulet ne revenis el la arbaro kaj ŝi komencis maltrankviliĝi, des pli kiam la patro revenis post la laboro kaj diris ke li ne vidis la filon. Tiam ili ambaŭ rapide ekkuris sur la arbaran vojon.

-Etulet! Kie vi estas?

Ili plurfoje kriis ĝis kiam aŭdiĝis voĉo el malproksime:

-Mi estas en ventro de bov’ , sen neĝo kaj sen pluv’.

La gepatroj rekonis la voĉon de sia filo kaj ke ĝi venas el la interno de la ventro de bovo. Tiam ili kolektis faskojn da tritikplantoj kaj komencis manĝigi la malsatan beston. Post longa manĝado, la bovo estis ege, ege plena, tiel ke ĝi ne povis eviti eligi fortan puon, tiel fortan ke, kun la puo, eliris ankaŭ Etulet, kiu tre ĝojis kaj povis reveni hejmen kun siaj gepatroj kantante:

Patim, patam, patum, inoj kaj viroj kun altec’
Patim, patam, patum, zorgu ne treti al etulet’.

Kaj jen knabo jen knabin’, la rakonto venis al la fin’.

Adaptita esperantigo de kataluna popolfabelo
Originala titolo : Patufet