Diras taoismo ke fleksemo estas atributo de juneco kaj rigideco estas atributo de maljuneco. Ni naskiĝas meze de malsekeco, kiam ne plu estas spaco en la panja baseno. Tiam nia korpo estas milda, tenera, glata al tuŝo,modlebla. Ni mortas malgracie, kun malfacila elasto, seka haŭto, severa korpo.

Infanoj povas vivi la unuajn monatojn per simpla likva dieto, nur poste, iom post iom oni enkondukas pli solidajn manĝojn, pli sekajn. Estas facile asociigi nutraĵojn, almenaŭ idee, la juno/maljuno. Vegetarana menuo pli plenas el akvo (juno) ol karnovora elekto (seko, maljuno). Onidire la plej efika kosmetika fajnilo por la haŭto estas akvotrinkado. En kontraŭa flanko, ruiniganta la haŭton, troviĝas la troa sunbaniĝo (sekiĝo). Venas al mia kapo ankaŭ la bildo de tipa ĝisosta kamparano kies epidermo similas al orografia mapo kvazaŭ oni povus legi lian aĝon kalkulante la nombron de sulkoj sur frunto kaj manoj.

Mi ĉiam amis montarojn, en sama mezuro ol mi malŝatis sabloplaĝojn. Ankaŭ povas esti ke en montaro spireblas pli da oksigeno pro la proksimo al arbaroj. Iam mi aŭdis ke la lando nomata Reĝlando de Mustang (ĉe Himalajo) posedas la rekordon de centjaruloj. Mi aŭdis ankaŭ ke popoloj kies ĉefnutrado baziĝas en fiŝoj (likvo/juno) pli facile atingas longan aĝon. Sed mi ne legis sciencan argumenton pri tio. Ĉiu mem decidu kredi aŭ ne.