Alia temo pri (mal)juniĝo rilatas al vizaĝo. En mia kazo mi travivis ian kontraŭdiran paradokson. Unu el la malplej montrindaj partoj de mia korpo estas mia dentaro, t.e. mi havas kariemajn dentojn, mi jam devis foroferi 4 el ili kaj la ceteraj estas en malregula ordo kun malbela aspekto. Antaŭ multaj jaroj mi komencis honti pri tio kaj mi, duonkonscie duonsubkonscie, rezignis pri plenaj rideksplodoj kaj malfermaj ridoj ĝenerale. Tio, principe, estas malrekomendinda el psika vidpunkto, tamen mi ricevis etan kompenson al tiu bremso pri feliĉo, mi prokrastigis kaj mildigis la aperon de sulkoj rande de buŝo kaj okuloj. Tiu estis mia sperto, kiun mi klopodas nun ne plu sekvi, fakte lastatempe mi partoprenis tri intensivajn kursojn pri klaŭnarto <:O)