Karulo Published on July 12, 08
by Karulo

Karulo's blog

Browse posts
Mia lasta kreaĵo (en la kataluna)
Posted on July 21, 08
1 comment (latest 2 months ago)
Vivi sane 4
Posted on July 18, 08
Vivi sane 3
Posted on July 17, 08
Vivi sane 2
Posted on July 15, 08
1 comment (latest 2 months ago)
Kio estas vivi sane?
5 comments (latest 2 months ago)
Tempo fugit
Posted on June 22, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Vakcino respondecas pri autismo?
Posted on June 8, 08
11 comments (latest 3 months ago)
kore kaj koruse pri la koro
Posted on May 29, 08
7 comments (latest 3 months ago)
Per la kuntekstok komprenublas molte
Posted on May 27, 08
2 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 140 visits

Kio estas vivi sane?

Saturday July 12, 2008 at 11:51AM

Ofte, kiam homoj ekkonas min kaj mi klarigas mian dokumentitan aĝon ili miras per nekredemaj okuloj. Foje kelkaj eĉ petas al mi mian oficialan identigilon. Mi aspektas ĉ. 10 jarojn pli juna. Mi informas pri tio, ne pro vanteco, ĉar mia aspekto kunportas ankaŭ kelkajn sociajn malfacilaĵojn kiujn mi pritraktos en aparta blogtempo. Mi raportas mian sperton kvazaŭ enkonduko al debato pri la kliŝa aserto laŭ kiu, por esti juna oni devas praktiki "sanan vivon".

Sed kio diable estas "sana vivo"? Ĉu manĝi vegetaĵojn? ĉu praktiki sporton? ĉu multe ekskursi? Eble estas kombino de tiuj kaj aliaj faktoroj sed en kiu proporcio? sub kiuj kondiĉoj? Plej verŝajne ne ekzistas recepto universale aplikebla.

Miaopinie "sana vivo" estas lernado pri si mem kaj aplikado de la plej saĝajn konkludojn. Por kelkaj, trinkado de biero estas malkonvena al sano pro la entoksigo de la biologiaj funkcioj. Por aliaj, kuntrinkado de biero kun amikoj estas gajiga aranĝo kaj, sekve, pozitiva por korpo kaj menso.

Laŭ mia disponebla tempo, mi planas rakonti pri mia sperto ĉi-kampe. Mi rakontos kion kaj kial mi provis diversajn kondutojn kaj adaptiĝojn en la vojo al mia celata sano. En kelkaj kazoj la informoj estos preskaŭ nerefuteblaj, ekzemple ke fumado sekigas kaj sulkigas la homhaŭton, krom multaj aliaj konstatoj ne tuj videblaj. Sed en aliaj kazoj eble vi iom surpriziĝos kaj eĉ emos kontraŭstari, ekzemple pri la maniero feki. Feki sur "seĝo" malfaciligas la naturan digestoproceson kompare kun la malnova (konata ankaŭ kiel "turka") sistemo en kiu oni pli faldas sin por feki ĉe planka truo.

En venonta blogero mi daŭrigos la temon, sekvante improvizitan liston de meditaĵoj kaj provproponoj.

 

5 Comments / add your comment?

Milokula Kato says:
Mi protestas kontraŭ la uzo de la vorto 'turka' kiel referenco al fekmaniero!

Almenaŭ atendu la horon kiam Turkio iĝos plenrajta membro de EU. Tiam ni ĉiuj dronos en la ...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Milokula Kato edited this comment 2 months ago.
Lars Sözüer pro replies:
... feliĉo, vi sendube intencis skribi!
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Karulo replies:
Mi tute ne celis iel ofendi, se tiel estis. Mi aludis al kolektiva memoro, au tion kion mi memoras kiel disvastiĝinta vortuzo en mia areo (mi pardonpetas ke mi falis en lokismon, kaj tiel ne taŭga en tiu ĉi speca babilejo). Sed mi ne komprenas ke pli sana maniero digesti povas misfamigi landon! Aŭ eble mi mislegas kaj Milokula Kato nur ŝercemis...:)
Posted 2 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Oni atendu la daŭrigon al tiu atentinda blogaĵo...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi atendas detalojn... Ha, kiom facilas skribi pri intencoj rakonti! ;) Kuraĝon!
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.