Ŝajnas ke mi trompis min. Mi tute kredis ke, tuj post la forlaso de mia antaua laborloko (librovendisto), kaj eniro en la liston de senlaboruloj mi havos pli da libera tempo sed...ne. Mi intervjuas kun du labor-orientistoj, mi esploras pri interreteblecoj en bibliotekoj kaj aliaj publikaj centroj, mi informiĝas pri kursoj por plialtigi mian laborkompetenton, mi devas organizi mian domon kaj , nun, malplenigi magazenon de mia patro kiun li planas redoni al ludona posedanto, vizitado de dimanĉaj bazaroj (por provi vendi akumulitan materialon de mia vendejo)...intertempe mi cerbumas ĉu enspezi monon denove kiel instruanto de esperanto, kio puŝus min, i. a. , al aliĝo al esperantaj aranĝoj, kiel ekzemple la tuj okazonta Hispana Kongreso kaj ankau al revigligo de miaj e-kontaktoj en Katalunio.

Al ĉio ĉi aldonu la komencon de feriado far mia okjara filo Mikel, pri kiu mi devas zorgi venontan semajnon kaj, verŝajne, tutan auguston. Ni ne forgesu ankau pri socia vivo. Mi rehavas mian antauan amikecon kun virino kaj siaj fratinoj kaj iŝi promesis al mi helpi krei novan amikreton en Igualada, mia (mal)nova nuntempa loĝloko.

Tempo estas kiel sableroj en tremanta mano, ĝi eskapas tre rapide. Mi sukcesas ne streĉiĝi sed nepre mi devas rezigni kaj prokrastigi multajn aferojn :-P