Karulo (Karles) * Published on May 18, 2008
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Tempo fugit
Posted on June 22, 2008
4 comments (latest 17 months ago)
Vakcino respondecas pri autismo?
Posted on June 8, 2008
11 comments (latest 17 months ago)
kore kaj koruse pri la koro
Posted on May 29, 2008
7 comments (latest 18 months ago)
Per la kuntekstok komprenublas molte
Posted on May 27, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Ne eliksiron sed tekkomputilon
8 comments (latest 18 months ago)
Aĥ! kia gastrito!
Posted on May 16, 2008
10 comments (latest 19 months ago)
El la Ministrejo pri Vibrantaj Lingvoj
Posted on April 28, 2008
Support Team Tibet
Posted on April 10, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Geedziĝo produktas divorcon
Posted on April 9, 2008
18 comments (latest 18 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 594 times

Ne eliksiron sed tekkomputilon

Sunday May 18, 2008 at 08:32AM

Mi jam revenis el mia renkontiĝo kun Panoramiks, la druido, kun kiu mi pritraktis miajn sanproblemojn. Sed li ne volis doni al mi herban trinkaĵon, anstataue li donis al mi, per nur 450 €, porteblan komputilon Packard Bell. Li diris ke mi devas suĉi ĝin zorge, nur unu horon tri fojojn tage, antau au post ĉiu manĝo. Post dekkvin tagoj ŝajne mi povos alpreni pri grandajn dozojn kaj sentime reveni al mia natura ipernivirtuala antaua stato (kie gastritoj estas foreliminataj de retvirusoj , komputilkoboldoj kaj ttt-gnomoj.

Hodiau mi estas ĉe la sojlo de urba biblioteko (estas dimanĉo), sidanta ĉe la supro de la granita ŝtuparo. Provanta la medikamenton receptitan de Panoramiks. Ho ve! sunlumoj kaj aliaj lumoj respeguliĝas en la ekrano kaj malhelpas sed...ho malve! mi bonege kaptas la interretan signalon de la librejego! Finfine libroj kaj komputiloj frate kunvivas :)

8 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Fartu pli kaj pli bone, amiko!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Dankon César :)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Rebonvenon!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Dankon Lluís. Cetere mi ne forgesis pri la onta iama ekskurso, en julio mi estos multe pli libera...
Kaj ankoraŭ, la 30an de majo estos la adiaŭa tago en BEK, mi faros donacojn al ĉiuj vizitantoj por fine malplenigi la lokalon. Vi estas invitita ;)
Posted 19 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Argh, hieraŭ mi ne rekontrolis la daton, kaj memoris kvazaŭ vi fermas fine de la monato. Ni kun Onjo planis nepre veni. Sed ĵus kontrolinte, mi vidas ke vi jam pasigis la adiaŭan tagon... Ni tre bedaŭras tion, ke ni ne partoprenis ĝin!!
(mi provis telefoni, sed ŝajne mi ne havas ĝuste ajnan telefonnumeron vian.)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Fakte mi ne kapablis organizi ion specialan por la lasta tago. Parolinte kun la posedanto ni interkonsentis ke mi ankorau povas resti almenau unu plian semajnon gxis la redono de la sxlosilo, se tio taugas al vi ankau la invito plu validas.
Antau kelkaj tagoj ni efektivigis la malabonon al Timofònica do, vi povas definitive forstreki la numeron 93 246 37 36. (nun validas 66 45 17 17 3)
Kaj ankorau novajxo. Mia planita ekskurso al Llobregat-sxprucejo :) estis prokrastita far miaj amikoj. Tiel kreskas la eblecoj veturi al Nuria, ni vidos.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Ni julie sxajne havos la gepatrojn de Onjo cxi tie, kaj ni iros aldone al la hungara IJK. Krom tio, sxajne cetersomere ni povas ekskursi. Tamen pro la varmo ni devos ekmigri tre frue matene!
Ni povas gastigi vin en la Garrotxa, mi pensas. Tio helpos al frua ekpromeno. :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Fakte mi ne scias kial mi skribis "julie", lasta okupita semajnfino por mi estos la unua, de monato junio (dimanĉe la sepan mi ekskursos kun amikoj al la naskiĝejo de l'Llobregat). Post tio ni povas elekti, ĉu la 14an, ĉu la 21, ....kontrolu ĉu vi kaj Onjo emas tiam. Kaze ke mi venus kun mia filo Mikel, ĉu eblus gasti ĉe vi? Ni povas porti dormosakojn se necese.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...