La dekdu membroj de la dependa kreado

La ekstera cirklo montras la dekdu membrojn de la dependa kreado aŭ nidanoj. Ili devas kuniĝi por ke ekestu la homa ekzisto kaj transiru la karmo. La ŝajne neevitebla sinsekvo de faktoroj por la ekzisto estas tio kio tenadas unuigitan la ciklon de samsaro, la mondo de konfuzo kaj sufero, ekde pratempo kaj ĝis la eterneco. Nidano signifas “ĉeno”, el tio venas sekve, kontinuo de ĉenreagoj: la percepto, markita per antaŭaj kondiĉigoj, influas en la nunon kaj tiu ĉi, siatempe, influas en la agado. El tio rezultas denove futuraj spiritaj karakterizoj...senfine.
La centra mesaĝo de la rado de la vivo estas klara averto por ke homoj ne eniru tiun ciklon kaj ĉefe evitu implikiĝon.

Las bildserio de la ekstera cirklo komenciĝas en la ekstera parto, dekstre de la pikdentoj de Jama. En la unua figuro videblas blinda maljunulino, simbolo de avidjo, la fundamenta nescio, kiel sento de miskomprenita identeco kaj nekompreno de la sufera karaktero de ĉiu vivestaĵo.
La droniĝo de la konscio provokas kvazaŭ spiritan blindecon kaj ekpuŝas la radon de la vivo kun ĉiuj ĝiaj doloraj travivoj.
La sekvanta bildo, laŭ la direkto de horloĝmontrilo, scenigas argillaboriston fabrikanta ujojn. Tiuj ujoj reprezentas niajn inklinojn rilataj al karmo kaj niajn psikajn preferojn, ĝenerale nekonsciajn, kiuj modlas nian vivon sen ajna kontesto.
La tria bildo montras diboĉan simion saltanta. Ĝi enkarnigas la konscion aŭ la kapablon provizi per kohera strukturo la senordajn psikfortojn. La konscio difinas ĉion ajn sur la vivovojo pere de nomo kaj formo.
En la kvara bildo estas montrataj du homoj en rivero remantaj sur malgranda boato. Nomo kaj formo baziĝas sur la impreso de la ses sensoj: la kvin konataj sensoj, nome, vido, aŭdo, flarsento, gusto kaj tuŝo, plus la sesa senso, t.e., la pensanta kaj organiza spirito.
La kvina bildo, domokun ses fenestroj, reprezentas la ses fundamentojn aŭ elementojn de la sensorganoj.

Tiuj ĉi kvin unuaj eroj de la dependa kreadĉeno fiksigas la bazon sur kiu kuŝas la konfuzo de vidjo, la senkondiĉa kaj ĉiam ĉeestanta konscio.Sekvanta ero en tiu spiralo estas la interagado, la sensa kontakto kun iu objekto el la ekstera mondo, reprezentita en la sesa bildo per viro kaj virino en seksa brakumado, unu el la plej potencaj formoj de kontakto. Tiu ĉi senskontakto provokas koncentritan emocian ŝarĝon el sensacioj kaj sentimentoj. Tio ĉi estas ilustrita en la sepa figuro per viro kun unu el siaj okuloj traborita per sago. Klare videblas la intenso de la sentimentoj, la disorientigo kiun ili produktas, sed ankaŭ la doloro kuntrenata.

El tiu ĉi sentimento-reago venas ofte la sekvanta ĉenero, kiu montras la soifon pri vivo aŭ la deziron de difinitaj sensobjektoj kaj do, la algluiĝo al la ekzistociklo. Tiel videblas en la oka bildo kiu montras viron trinkanta alkoholaĵon. En la sekvanta bildo aperas arbo kies fruktojn plukas la spirito de la jam menciita simio. La agoj posedantaj sekvojn sur la karmo portas, en si mem, la semon por maturi kaj doni fruktojn kiujn poste oni povas kolekti por nutrado. La ceteraj tri bildoj montras la neeviteblan proceson de la ekzisto laŭ la sekvo naskiĝo, maljuneco, malsaneco kaj morto, reprezentita per incinera fajraranĝo. Tiam la ciklo denove komenciĝas, instigita de la fundamenta senscio. Budho rekonis, sub la arbo Bodhi la neeviteblan kaj karakterizan suferon de la homekzisto kiel la unua Nobla Vero kaj montris la vojon por ĝia elimino.

La superado de la ciklo

La tuta rado estas tenata per la ungoj kaj pikdentoj de Jama, la mastro aŭ juĝanto de la mortintoj kiu, en la budhisma mitologio, estas rekonata kiel estro de la inferaj mondoj. Jama surportas kronon farita per kvin kranioj de forpasintoj, ili simbolas la kvin kleŝoj: kolero, orgojlo, pasio, ĵaluzo kaj senscio. Tiuj ĉi kvin emociaj obstakloj aŭ spiritaj venenoj iĝis ĉi tie ornamaĵoj de la dharmo, ĉar per la tantraj praktikoj, oni povas transformi iliajn energiojn.

For de la universo regata de Jama troviĝas la kvara Nobla Vero pri la fino de la sufero. Ni vidas ĉi tie, ĉe la dekstra-supra angulo, Budhon kiu fingromontras al la plenluno kiu brilas inter la nuboj. La luno simbolas la plenecon de la doktrinoj, kiuj povas konduki al la definitiva liberiĝo de la dolora sinsekvo de esto kaj morto, fenomenoj trairantaj la ilustritajn mediojn.
Masldekstre aperas Avalokiteŝvaro, la Bodisatvo de la kompato, en sia manifestiĝo kiel Padmapano, kies interveno ankaŭ povas liberigi la vivestaĵojn el la samsara ciklo.

Hispanlingva originala fonto de la teksto:

Prácticas de la meditación tibetana con tankas
Percepción, compasión y sabiduria
(ĉapitro: La rueda de la vida)

verkintoj: Nick Dudka y Sylvia Luetjohann

Eldonejo: EDAF, 2007