La luma kaj la malluma flankoj de la Bardo*

La sekvanta (dua) malgranda cirklo montras, maldekstre, figurojn kiuj movas sin supren per sia propra forto; tiu ĉi estas la luma flanko, kie manifestiĝas la kvalito kaj la sekvoj de la bonaj agoj, speciale la plenumon de la spirita praktiko, kondukanta al ĉiam pli vasta konscio, al pli bona renaskiĝo kaj, fine, al la liberiĝo de la ciklo de ekzistado kaj al budha iluminiĝo.
En la malluma flanko, dekstre de la cirklo, oni montras male, la destinon de la homoj kiuj, pro siaj negativaj agoj, estas trenataj malsupren, en migrado al statoj pli kaj pli sufokaj kaj doloraj. Akorde kun la grado de konscio kaj la intenso de la projekcioj kaj la timoj, oni travivas la provizoran Bardo-staton kiel sonĝo inter la morto-dormo kaj la vekiĝo de la sekvanta naskiĝo en unu el la ses ekzistomedioj, montrataj en la sekvanta cirklo.
Kiel oni montras Budhon en la ses ekzistomedioj, tio dependas de ĉiu esenco de la naturo de Budho. Tamen, tiu ĉi cirklo de la rado de la vivo evidentigas ke la salto al la libereco, la vojo al vekiĝo, estas absolute ligita al la homa ekzisto. Tiel, tiu ĉi scenara sinsekvo ilustras la trian Noblan Veron pri la elradikigo de la sufero.

La ses ekzistomedioj

La reprezento de la ses ekzistomedioj okupas grandan parton de la rado de la vivo. La malsamecoj inter ili estas rezulto de la karmo-kondiĉoj kaj, finfine, de diversaj influoj kiuj, en ĝiaj formoj negativaj aŭ mistorditaj, estas komprenataj kiel “venenoj de la spririto”.
Tiuj ĉi formoj de energio estas korespondaj al la kvalitoj de la Kvin Familioj de Budho kaj oni povas apliki al ĉiuj fenomenoj, kiel ekzemple al la karakterizoj de la homa personeco.

Estas tri malsuperaj medioj en kiuj regas la senĉesa suferado: la inferoj varma kaj malvarma, la medio de la malsategaj kaj eterne frustritaj spirituloj, kaj la regno de la bestoj.
Ene de la tri superaj medioj, en kiuj la sufero, almenaŭ parte, estas interrompita, troveblas:
la ĉielo de la dioj, la medio de la ĵaluzaj dioj kontraŭstaraj, kaj nia homa mondo.
En la budhisma kosmologio tiuj ĉi medioj estas komprenataj, unuflanke, kiel veraj ekzistaĵoj al kiuj ĝiaj enloĝantoj alvenis pro difinitaj karmo-kaŭzoj kiuj determinis la vivkondiĉojn. Aliflanke, el pli moderna vidpunkto, tiuj ĉi statoj estas komprenataj kiel statoj de la spirito en kiujn ni falas foje-refoje pro niaj nestabilaj emociaj kaj spiritaj cirkonstancoj, ofte ŝanĝiĝantaj.

La medio plej profunda, malsupre kaj meze, estas la infera mondo. En la tradiciaj budhismaj tekstoj oni priskribis la turmentojn de la malvarma kaj varma inferoj, ekstreme severaj (tre verŝajne kun la celo timigi) kaj sen iu ajn ebla eskapo. La travivo de la eksteraj inferoj, sed ankaŭ de la internaj, aperas kiel tuja efiko de la malamo enhavata en la perfortaj agoj sed ankaŭ de la pensoj plenaj je venĝemo kaj agresemo.
En la karakteroj varma aŭ malvarma de la inferoj kaj la punoj tie okazantaj, speguliĝas la varma furiozo kaj la malvarma kolero kiuj kondukis al tiuj statoj. Ĉi tie oni povas prividi la plifirmigon de psikologia situacio, en kiu speguliĝas mem la agreso en ĉiu aspekto de la ekstera mondo.

Maldekstre de la infera mondo troveblas la medio de la preta-oj aŭ malsategaj kaj eterne frustritaj spirituloj. La loĝantoj de tiu ĉi mondo, reprezentita per roka kaj arida pejzaĝo estas dominitaj de mistordita sensacio de malsufiĉo kaj, samtempe, de nesatigebla avido. La energio puŝas ilin al la konstanta deziro ĉion posedi kaj akumuli sed, ĉar ili ne permesas al si mem paŭzon por ripozi, ili ne povas ĝui siajn akiraĵojn. La malsategaj spirituloj havas grandegajn buŝojn sed iliaj gorĝoj estas tiom mallarĝaj ke la nutraĵoj ne povas trapasi kaj tiel, nenio povas trankviligi ilian voreman malsaton. Ĉio kion ili trinkas, bruligas ilian buŝon kvazaŭ fajro kaj iliaj ventroj dikas pro ne digestitaj nutraĵoj. Ili vivas kaptitaj en mondo de avido kaj akaparemo, en senelira situacio.

Ĝuste ĉe fronta flanko, en la malsupro de la rado kaj dekstre de la infera mondo, troveblas la mondo de la bestoj. Je unua rigardo, tiu ĉi mondo povus ŝajni al ni plaĉa, sed la bestoj estas konstante okupitaj ĉasante kaj vorante unuj la aliajn, kaj sekve, ili estas dominitaj de la timo esti vorataj. El la vidpunkto de la karmo, la travivado en tiu ĉi medio, estas sekvo de la neglekto kaj la senscio. Bestoj estas komune karakterizataj de ĝia instinkta tuj-reagemo kaj ĝia nekapablo havi konscian sperton.
Malgraŭ la ekstera diverseco videbla en la medio, ĉiu bestoj kondutas, finfine, laŭ sama etalono kiu akordas al la specio.

Kontraste al la tri malsuperaj medioj, tiuj de la infero, la frustritaj spirituloj kaj la bestoj, konsiderataj maldezirindaj lokoj por renaskiĝo, troveblas la tri medioj pli superaj, tiuj de la dioj, la ĵaluzaj dioj kontraŭstaraj kaj la homoj.
Plej supre, en la supera duono de la cirklo, ni povas vidi la ĉielon de la dioj aŭ deva-oj, kiel ekstremo oponita al la infera mondo. Ili ĝuas ŝajnan paradizan vivon kaj ili fieras pri tio, sed ili estas katenitaj al la eŭforia enmemiĝo. Sed ankaŭ tiu stato estas submetita al efemero kaj, kompare, kiu ajn alia stato aspektos “infera”.

Dekstre, sub la ĉielo de la dioj, kuŝas la medio de la ĵaluzaj dioj kontraŭstaraj aŭ asuroj, kies aspekto pensigas pri la grekaj titanoj. Laŭ la mitologio, ili iam estis vivantaj kun la dioj de la ĉielo sed poste ili falis en ebria stato al la maro de la mondoj. Ili implikiĝas ĉiam en senfine multaj penoj kaj bataloj kontraŭ la ĉieldioj kaj ankaŭ inter ili mem okazigas konstantajn militojn por atingi la superregon. la motivo de tiuj bataloj estas la arbo de la senmorteco kiu konsecias la dezirojn: ĝiaj radikoj kaj trunko troviĝas en la medio de la asuroj, sed nur la ĉieldioj povas pluki ĝiajn fruktojn.
Tial la asuroj klopodas batali kontraŭ la ĉieldioj kaj faligi la arbon, sed ĉiuj iliaj streboj estas kondamnitaj al malsukceso.

La lasta medio, maldekstre kaj sub la ĉielo de la dioj, troveblas, fine, la homa mondo. Oni montras tie la homojn en siaj diversaj okupoj ĉar, male ol la dioj, ili devas labori kaj peni; Ili estas tre ofte serĉantaj idealan situacion. La homoj vivas en la nura medio en kiu la dharmo estas instruata kaj, danke al tio, eblas la vekiĝo. Nur la homaj estaĵoj povas kompreni la esencon de la fenomena mondo kaj atingi la liberiĝon el la samasaro. Tiun redempton oni komprenu kiel elkroĉiĝo el la ciklo de la rado de la vivo, el la sufero pro la efemereco. Pro tio ĉi, la naskiĝo kiel homa estaĵo estas konsiderata kiel afero eksterordinare valora.

Same kiel okazas ĉe la dekduopa scenaro de la cirklo plej ekstera, tiuj ĉi ses ekzistomedioj ilustras la unuan el la Kvar Noblaj Veroj de Budho: la vero pri la sufero. En la ses medioj aperas iu Budho kiel indiko de tio, ke principe la redempto ĉiam estas ebla. En ĉiu medio oni uzas la koncernan “lingvaĵon” kompreneblan por la enloĝantoj. Antaŭ la preta-oj ekzemple, la Budho tenas ujon kun la nektaro de la vivo kaj, antaŭ la ĉieldioj, ĝi ludas liuton. En la homa mondo, Budho aperas kun bovlo por peti almozon, kio devas esti interpretata kiel indiko por la vojo al liberiĝo.

* (transira stato, ekzemple inter ekmorto kaj sekvanta renaskiĝo)