La rado de la vivo estas unu el la plej antikvaj pentromotivoj de la barataj tankaoj. Ĝi montras la samsaran mondon kaj kiel oni povas liberiĝi el ĝi. Ni povas imagi monaĥojn aŭ simplajn pilgrimantojn portantaj tiujn pentrorulaĵojn kaj ilin elruligantaj ĉe placoj de vilaĝoj por ilustri siajn eksplikojn pri la fundamentaj veroj de la budhismo.

Laŭ la tradicio, la rado de la vivo komenciĝis kiam la reĝo Bimbisaro de Magadho, grava protektanto de Sakjamuna Budho, serĉadis konvenan donacon por la reĝo de la apuda ŝtato.
Estis sugesto de Budho mem krei pentraĵon kun panorama vido pri la dharmo-doktrino kaj ankaŭ li mem donis instrukciojn pri kiel desegni la radon de la vivo.
Sub la pentraĵo oni skribis la jenajn versojn:

Agu bone, rifuzu la malbonon.
Observu la doktrinon de Budho.
Se per daŭra peno
vi sekvos vojon de memdisciplino,
vi povos forlasi la radon de la naskiĝoj
kaj fini la suferon.


Kiam la najbara reĝo ilin legis, li ne nur decidis senrezerve apliki al si mem sed ankaŭ ilin diskonigi en la tuta lando.

Fakte, la rado de la vivo montras en unu sola kvankam kompleksa bildo, la esencon el ĉiuj instruoj de Budho. Tial ĝi taŭgas por provizi ĝeneralan vidon pri la budhisma kosmo kaj, samtempe, por fortikigi la internan motiviĝon por la praktiko de la dharmo.
Krom videbligi ĉiujn aspektojn de la ekzisto ene de la samsaro, ĝi klarigas ankaŭ pri la reguloj kiuj kondukas al esto kaj al naskiĝo, kune kun la ebleco ilin superi kaj alveni al la solvado.
Ĝi ilustras klare la sekvojn de niaj agoj, kiuj povas konduki nin al mizeraj ekzistoj, suferplenaj, kaj montras ankaŭ la vojon al la kompleta liberiĝo. Tial oni kutime apudmetas la radon de la vivo ĉe la pordoj de budhismaj temploj, same kiel memorigilo kiel inspirfonto.

La elementoj de la bildo

Rigardante kun atento la figuron, ni povas konstati kvar cirklojn samcentrajn, en kiuj enestas diversaj scenoj. Por ilia klarigo ni sekvos la ordon kutime aplikitan al mandaloj, de la centro al la periferio.

La tri venenoj de la spirito kiel akso de la rado

La plej interna cirklo de la rado, la rotacia akso, estas ilustrita per tri bestoj kiuj reprezentas la tri venenojn radikajn de la spirito. La porko simbolas la blindiĝon aŭ la fundamentan nescion, ankaŭ eksplikata kiel duigan pensmanieron; la koko simbolas la pasion aŭ la avidon; kaj la serpento simbolas la malamon aŭ la agresemon.
La bazaj konsistaĵoj de la egoo konstante interagas por teni aktivan la iluzion de la vivo; tion oni povas kapti elvidante kiel la tri bestoj mordas la voston unu la alian.
El tiuj tri radikvenenoj elvenas la tuta samsaro kaj el ili venas ankaŭ la ses medioj kun siaj koncernaj vivestaĵoj. Kiam ni malproksimiĝas de la klara percepto kaj dronas en la spiritan pigron aŭ ni fervore sopiras al aferoj agrablaj kaj allogaj aŭ ni rifuzas aferojn malagrablajn kaj malallogaj, ni estas kaptitaj en la samsaro, turniĝante supren kaj malsupren laŭ la interna dinamiko de la rado.
Tiu ĉi interna cirklo de la rado ilustras la duan Noblan Veron pri la origino de la sufero.

Laŭ la tantra budhismo, la identeco de la samsaro kaj de la nirvano manifestiĝas en la sama grado en kiu oni kapablas kompreni pri la nescio en la ludo de la iluzio. Tiu ĉi ne-kono, avidjo, kiu aperos en la plej ekstera cirklo kiel unua ero de la ĉeno de la dependo-kreado, rilatas al la manko de kompreno implicita en la pasia karaktero de la ekzisto, kiu akceptas trompajn perceptojn kiel veran realon, tiel kondukanta al sufero kaj liganta, pro vivsoifo, al la karma ciklo de renaskiĝoj.
Konforme al mahajano, avidjo estas ankaŭ la ne-rekono de la vakueco kaj, sekve, la kredo pri iu “mio” disigita de la “aliaj”. Dum en la ses medioj de la rado de la vivo, la spiritaj radikoj ilustritaj en la centro reprezentas la formiĝon de la mondo, la ekstera cirklo de la dekdu elementoj de la dependo-kreado simbolas ĝian originon en la individua vivo.