Jen mi listigas miajn blogojn, laŭ la kriterio de plej al malplej aktivaj. Endas klarigi ke temas pri menciado de blogoj starigitaj dum la periodo 2006 - 2013:

ESPERANTO Katalunlingva blogo por informi pri la nuntempo de esperanto kaj esperantismo al katalunlingvanoj.
KATALUNIO Blogo por informi al esperantistoj pri ĉio rilate al Katalunio, speciale pri la nunaj sociaj kaj politikaj ŝanĝoj, kiuj povus fini je la starigo de propra ŝtato.
ESTEM CANVIANT EL MÓN Katalunlingva. Ĝi celas esti informfonto kaj helpilo al ĉiuj homoj kiuj troviĝas en senlabora kaj malriĉa situacio.
EL RELAT DE DORIAN GRAY Katalunlingva blogo. Ĝi estas la plej persona kaj intima kaj celas kolekti miajn pensojn, verkojn kaj travivaĵojn.
RETPÚBLICA INDEPENDENT DE RÚBIES Malregule diverslingva (kataluna, esperanto, hispana). Ĝi estas parte reala kaj parte fikcia kaj celas instigi homojn al alproksimiĝo al la natura medio kaj renovigo de la homvaloroj.
MUZEO DE ESPERANTO DE SUBIRATS Ĝi naskiĝis kiel esperanto versio de la oficiala blogo de la muzeo dum la unua periodo (en kiu mi laboris kelkajn monatojn kiel ĉefgvidanto).
MONTSERRAT Esperanta blogo kiun mi kreis dum mia esperanto-aktivado en Igualada, mia naskiĝurbo. Ĝi celis faciligi al viziton de esperantistoj al la mondkonata montaro kaj monaĥejo.

Apartaj mencioj:

LA PAĜO DE KARULO PIKA KULO retejo kiun mi uzis kiel mikspoto en kiu mi ŝutis tre diversajn aferojn, plejparte destinitaj al esperanta publiko. Lastatempe mia intereso tiukampe translokiĝis al Facebook, des pli post la aĉaj ŝanĝoj faritaj en Ipernity flanke de la ipernitaj respondeculoj.

Fojfoje mi ŝutas informetojn en mian tviterejon Karles Berga.