Somero jam apudas kaj mi profitas la okazon por memorigi al vi la specialan oferton kiun mi starigis por esperantistoj kaj por amikoj de esperantistoj. Se vi, aŭ iu alia de vi konata, planis ferii en suda Eŭropo, jen notu ke vi, li, ŝi, ili, ... povas tranokti aŭ mem resti iom da tempo en Igualada, urbeto ne tre malproksima de Barcelono kaj de la fama montaro Montserrat. En la ĉirkaŭaĵo troveblas kastelo, montorigardejo kun romanika preĝejo, muzeo pri la historio de la papero kaj muzeo pri ledo. laŭ la epoko eblas trafi flugbalonan, infanteatran kaj kinan festivalojn, kreadon de homturoj dum ĉeffestoj...
Je meza distanco troveblas familiaj plaĝoj (specifa busservo dum julio kaj aŭgusto) kaj la Muzeo de Esperanto de Subirats.
Se vi plu interesiĝas, nur iru al http://labrokanteria.blogspot.com.es/2013/04/vacances-igualada-barcelona.html
Kaj se vi deziras kundividi la informon kun neesperantistoj, simple elektu la preferatan lingvon en la versio-menuo.
Laste kaj ne balaste, al interesiĝontoj mi helpos en la lernado/praktikado de esperanto, tiel ke viaj/iliaj ferioj estos ankaŭ lingve riĉigaj.
Ĝis, kaj bonvenon kiam ajn!