Unu el la taskoj kiun mi tuj faris en Rúbies estis la redaktado kaj dissendado de cirkulero kiu celis informi pri mia agado kaj, samtempe, proponi laŭvolan engaĝiĝon al simpatiantoj. Nun mi tradukas tiun teksto-prezenton:

 

Projekto Rúbies

 

Jaro 1970.La familio Baŭlies forlasas la vilaĝon. Ili estas la lastaj, la aliaj familioj jam antaŭe rezignis, elmigris al pli facilaj regionpartoj aŭ simple formortis.

En Rúbies nur restis la domoj kaj la preĝejo, ĉiuj ili ruiniĝantaj tagon post tago.

Nur unu loĝinto, Joan, ankoraŭ rezistas la pason de la tempo. Li apenaŭ supervivas bredante kelkajn bovinojn sur la hardaj kultivejoj.

Jaro 1998.Dum unu el miaj solulaj ekskursoj, mi malkovras, ĉe la fino de vojo borderita de rubusoj kaj kverkoj, la vilaĝon Rúbies, natura balkono super la rivero Noguera Pallaresa kaj eksterordinara rigardejo al la montaro Montsec.

Ĝi impresas kaj ravas min. Mi alvenis tie per GR-pado (logdistanca itinero), kiu trairas antikvan fosiliejon kaj modestan rojon kun malgrandaj akvosaltoj. Tiu rivereto estis siatempe kanalizita de la lokaj agrokulturistoj por akvumi legomĝardenojn. Mi trovis ankaŭ, apud la vilaĝo, fruktarbojn nun libere kreskantaj, for de homaj prizorgadoj.

Mi decidas ne plu cerbumi. Mi decidas resti en Rúbies. Mi deziras haltigi la morton de la vilaĝo kaj esti parto de ĝia pejzaĝo. Mi konstruos domon laŭ la antikva maniero, plibonigos la preĝejon, purigos la stratojn kaj la vojojn, liberigos el forĵetaĵoj la uzitajn ebenojn kaj faciligos la aliron al fontoj. Mi volas ekflegi la naturon de Rúbies, protekti ĝin de la predantaj homoj, tiuj kiuj planas transformi la mondon en senfinan urbanizaĵon.

Multon mi deziras fari kaj mi tre ĝojus kalkuli je vi. Sed ne timu, tute ne temas pri mono. En tiu ĉi. mondo-parto ne estas bankoj, eĉ se ĉi tie troviĝas mirinda natura riĉeco.

Vivas ĉi tie bestoj kaj plantoj kiujn ni kune povas malkovri, ŝtonoj kaj rokoj en mil formoj. Jen propono: vizitu min, spiru la freŝan aeron, aŭdu la plaĉajn sonojn, ĝuu nekonatan pacon.

Provizore mi loĝas en tendo. Ĝi povas gastigi ĝis kvar homojn sed, preter tiu nombro, kuraĝuloj povas bivaki en la vilaĝo. Kaj, mi ege dankus se vi profitus vian viziton por kunporti ion ajn kio al vi ne plu utilas en via hejmo kaj tamen plu utilos ĉi tie. Kalkulu min se vi bezonas masaĝon, esperanto-lecionojn, ĉiĉeronadon, interŝanĝon de ideoj, ktp.