Printempo jam alvenis kaj ĝi estas la sojlo de somero kun sia kutima feriepoko. Eble vi jam cerbumas pri sopirata vojaĝo eksterlanden kaj tio inkluzivas uzi kaj ĝui Esperanton.
Jen ŝanco reviziti (laŭkaze aliĝi) la grupon Ipernitaj Gastigantoj, kie atendas vin 124 gastigemuloj el tre diversaj landoj. Konatiĝu kun la homoj tra Ipernitio, familiariĝu kun la moroj kaj kulturoj tra la mondo. Invitu viajn konatojn!