Estis tempo en kiu Rúbies ne estis forgesita paradizeto. En la epoko de la hispana intercivitana milito, Montsec estis rifuĝejo kaj trairejo de soldatoj kaj milicanoj. Rúbies estis strategie situita kaj estis ĉirkaŭata de pluraj naturaj kaŝejoj kaj konvenaj lokoj por sin defendi kaj rezisti al la malamikoj. Dise troveblis tranĉeoj kaj aranĝitaj kuŝkavoj en kiuj ŝirmiĝis, tre verŝajne, la respublikanaj rezistantoj, kaj povus esti ke, pli poste, ankaŭ makisoj profitis la avantaĝojn de la tiea orografio.

Tion mi kutimis spekuli ĉiufoje kiam mi trovadis, tie kaj tie, militajn restaĵojn, kuglojn, rustiĝintajn bombpecojn, difektitajn ladbotelojn kaj diversajn aliajn feraĵojn ne facile rekoneblajn. Mi eĉ aranĝis kaŝitan lokon, tre proksime de la tendo, por teni mian kolektatan milittrezoron tiel ke mi povus montri al vizitantoj. Kelkajn specimenojn de mia "muzeo" mi ankoraŭ konservas en mia librovendejo.

Memorante pri tio, mi ĉiam ridetas kiam kelkaj amikoj iom gapmiene demandas min: ĉu vi ne enuiĝis sola en la montaro? Tutcerte ne, mi povintus fariĝi amatora historiisto kaj kombini tion kun la konstruado de ŝtondomoj, lernado pri faŭno kaj flaŭro kaj plenpaca legado de libroj. Ankaŭ, kiel vi povas facile imagi, mi planis havi mian legomĝardenon. Tiun planon mi iom komencis sed ne sufiĉe efektivigis ĉar mi donis prioritaton al konstruado kaj plibonigado de miaj loĝkondiĉoj.

Tamen mi memoras la vere plaĉan kaj entuziasmigan kolektadon de lokaj fungoj per kiuj mi preparis bonegajn supojn kaj omeletojn. Mi estis pli feliĉa ol infano kun bombonskatolo. Ankaŭ en la konvena tempo, la tiea naturo regalis min per rubusberoj, pomoj, vinberoj, kulinaraj herboj, piroj, figoj kaj aliaj frandaĵoj. Mi estis vera Adamo en la dia ĝardeno. Bedaŭrinde mankis Eva, mi saŭdadis pri ŝi. Sed en tiu "geneza" etoso ne mankis la serpento. De tempo al tempo mi vidis forfuĝantajn kolubrojn kaj eĉ vipurojn, ili estis tre belaj sed kelkfoje danĝeraj. Se iu el vi konas Eva-n, bv. memorigi al ŝi ke ni devas renkontiĝi por paroli pri la temo.