Karaj, nuntempe mi konsideras la ideon vivi iom da tempo eksterlande (Francio, Britio aŭ Italio), mi scivolas ĉu estas en tiuj landoj iniciatoj aŭ projektoj kiuj akceptus kunlaborantojn. Mi pretas pagi ĉambron aŭ vivspacon kombinite kun volontula laborado. Mia celo estas plibonigi mian lingvonivelon de fremdaj lingvoj kaj fari tion apud/ĉe esperantisto(j) estus ideale. Mi bonvenigos demandojn, proponojn kaj informojn en mian FB-spacon. Antaŭdankon!

Ĉisomere mi volontulis ĉi tie http://www.valdibrucia.it/
La ĉefgvidanto, Pierre Pellizzari, komprenas Esperanton kaj bonvenigas ĉiam esperantistojn