Saluton,
mi estas Karles Berga (legu sur e-Vikipedio) kataluna esperantisto ekslibrovendisto kaj nuntempe serĉanta laborokupon. Ĉar mi havas iom da ŝparita mono, mi decidis dediĉi tiun ĉi jaron al studado de diversaj aferoj, inter ili lingvojn.

Unu el tiuj lingvoj estas la itala, pri kiu mi havas mezan nivelon. Mia plano, se ne aperos la atendita laboro, estas submergiĝi en itala lingvomedio baldaŭ , t.e., mi deziras pasigi ĉ. unu monaton en Italio, probable en aŭgusto.

Por tiu celo mi ŝatus kombini la studadon kun kontaktado de italaj esperantistoj, same unuope kiel grupe, laŭokaze.

Tiu ĉi mesaĝo celas ekkoni kiuj esperantistoj ŝatus renkontiĝon aŭ viziton. Mi ne kuraĝas certigi ankoraŭ detalojn pri la vojaĝo ĉar mi devas pasigi unu laboran intervjuon kiu povus kondiĉigi la planon.

Dum mia vojaĝo, mi pretos helpi lokajn esperantistojn, jen sur la esperanta tereno, se miaj konoj estas utilaj, jen sur io ajn: domtaskoj, ĝardenado, kunvartado de infanoj, diverstipa volontulado, ktp.

Same pri pli simplaj aferoj kiel vespera kafumado aŭ bierumado en amika etoso. Mi disponos pri mono por tranokti en modestaj restadejoj kiam necese, do, mi foje pasportservumos kaj foje mi restos en neesperantaj tranoktejoj.

Principe, por ne komplikigi aferojn mi emas italumi en la nordo sed mi pretas konsideri aliajn proponojn kiuj signifos ne tro plialtigi miajn vojaĝ-kaj-restadkostojn.

Se vi restos en via urbo en aŭgusto kaj pretas akcepti viziton aŭ renkontiĝon, bv. skribi al mi kaj mi tenos vin informita pri ontaj detaloj: k.berga(ĉe)gmail.com

Se vi emas, jen du el miaj blogoj:
www.nitradukas.wordpress.com
www.labekbotelo.blogspot.com

amike,
Karles Berga