Kvankam mi ne devis alfronti vere danĝerajn bestojn kaj indianojn kiel Kevin Costner en la filmo Dancante kun lupoj, ne mankis en Montsec bestoj el pluraj specioj, kelkaj el ili el konsiderinda mezuro kiel aproj kaj vulpoj. Ĝuste unu el la tieaj vulpoj respondecas pri anekdoto kiun Joaquin kaj mi ĉiam memoris kun rido:

Estis dum unu el la semajnfinoj en kiuj ni ambaŭ tranoktis tende. Iun sabatan nokton, jam vespere ni metis ĉiujn niajn aferojn en la tendon kaj nin mem en la dormosakojn kaj pace endormiĝis. Dimanĉe frumetene, Joaquin zipe malfermis la tendon kaj eligis sian kapon eksteren. Mi estis ankoraŭ dormanta kiam mi aŭdis de li laŭtan ho, ve! Je lia krio mi vekiĝis kaj demandis pri la kialo de lia eksklamado. Li plu malfermis la pordon kaj invitis min mem vidi la motivon: sternitaj dise ĉirkaŭ nia tendo troviĝis forŝiritaj rubosakoj enhavintaj la forĵetitaĵojn de unu semajno, plastoj, paperoj, ŝtofoj, skatoloj kaj kelkaj manĝorestaĵoj. Pro la spuroj trovitaj sur la grundo ni konjektis ke temis pri vizito de vulpo.

Dum la rekolektado de la rubaĵoj, ne sciante ĉu insulti la beston aŭ rekoni nian stultan forgeson pri la sekurigo de la sakoj, io frapis nin...ni trovis unu maplenan plastbotelon kiu fakte devintus esti plena ĉar ni planis ĝin malfermi dimanĉe aŭ poste. La botelo estis dentŝirita kaj la enhavo malaperinta sen spuroj, eĉ guto. Eble kelkaj el vi diros: ho ja, la besto verŝajne soifis kaj simple profitis la donacon. Mi konsentus se ne estus pro unu eta detalo, ne temis pri akvobotelo, ankaŭ ne pri limonado, eĉ ne pri drinkaĵo, temis pri...lesivbotelo! Vi ne povas imagi kiel nia grumblemo fulmorapide metamorfozis al ridkrevo. Tiun tagon ni faris nian unuan nehoman amikon, kiun ni baptis per la nomo Lleixiu (Lesivo).

Kompreneble ni lernis bonan lecionon pri zorgado de rubaĵo. Dum mia posta restado en Rúbies mi ofte aŭdadis vespere aŭ nokte la scivolemajn promenadojn de Llexiu ĉirkaŭ mia tendo kaj en du okazoj mi povis eĉ vidi lin (aŭ ŝin) forkuranta kaj sin kaŝanta en la arbustaro.