En català: Rúbies 3, l'acampada

Unuamomente ni instalis mian tendon apud la rojo, mezvoje inter la fonto kaj la plej bonaj bankuvetoj, sed tio montriĝis poste ne tre taŭga pro du kialoj: la proksimeco al akvo signifis loĝi en teritorio regata de plej diversaj fluginsektoj, kelkaj el ili inside pikemaj. Krom tio, la distanco al la vilaĝo kaj al akvo-provizejo estis tro longa.

Tiel do, ni serĉis kaj trovis oportunan lokon apud la vilaĝo, je apenaŭ tri minutoj de la fonto. La loko estis diskrete kaŝita, tiel ke hazardaj vizitantoj eĉ ne suspektis ke ie proksime staras tendo. Tio estis grava por eviti nedeziratajn vizitojn (dum mia restado tie, mi konstatis la alvenon de plej diverstipaj homoj kaj ne ĉiam fidindaj kaj agrablaj, kiel ekzemple ĉasistoj, ebriemaj festantoj kaj skinuloj).

Joaquim, pro sia laboro, nur restis kun mi semajnfine, la ceterajn tagojn mi devis,kiel planite, aranĝi sola miajn aferojn. Pro mia nova situo, la natura manĝoŝranko ne taŭgis, tial mi kunportis metalan valizon por anstataŭo. La tendo estis ĉe la ekstera korteto de iu domruino kiu ankoraŭ konservis sufiĉe altajn murojn, kiuj montriĝis tre oportunaj kontraŭ la ventoj. Fakte, la interno de la duonfalinta, jam sentegmenta domo, estis uzebla kiel sekura kameno. Kompreneble la ebleco havi fajron, des pli en vintra sezono, estis trezoro pri kiu mi ne pretis rezigni. Ĉe la flanko de alia muro mi konstruis modestan kuirejon kie mi disponis pri malgranda fornelo kaj la necesa manĝilaro.

Kutime mi profitis anoncitajn vizitojn por ricevi manĝprovizojn sed ankaŭ ofte mi iris semajnfine al vilaĝo aŭ al urbo por aĉeti, kvankam la plej proksima vendejo troviĝis je preskaŭ duhora piedirado. Ĉiukaze mi havis tempon por kio ajn mi bezonis, la limo estis nur la sunlumo, mi ne volis uzi poŝlampojn pli ol strikte necese.