La [* |....|originalo estas publikigita ĉe Rúbies 2, la malkovro

Post kelkaj ekskursoj kaj vizitoj en la regiono de Montsec, iun tagon amiko mia veturigis min ĝis la tiam ankoraŭ nekonata Rúbies. La enamiĝo estis tuja. Rúbies havas privilegian situon mez-alta, ĝi estas ŝirmata de la ventoj unuflanke, dank' al apuda montmuro kaj samtempe, en alia flanko ĝi balkonas al proksimaj valoj kaj montaroj.

Ĝi posedas naturan fonton kiu siatempe provizis la vilaĝon. Mi devas klarigi ke Rúbies senhomiĝis ĉirkaŭ 1960, pro migrado al aliaj vilaĝoj kaj urboj kie vivo ne tiom hardis. Kiam mi alvenis tie, ankoraŭ eblis vidi la konturojn de la forlasitaj kultivejoj kaj la konstruaĵoj iam uzataj kiel besto-gardejoj. Ne tro for de la fonto, la akvo cirkulis tra diversaj deklivoj formante, tie kaj tie, naturajn bankuvojn. En somera tempo ni tre ŝatis praktiki tie nudismon, submergante nin en tiujn malgrandajn "jakuzzi"-ojn.

La domoj estis en diversgrada ruino-stato, la unuajn noktojn ni elektis dormi en la malgranda preĝejo, kiel faris kutime ĉiuj hazardaj ekskursantoj. Sed, kiam mi decidis serioze komenci tie mian loĝprovon, mi serĉis oportunan lokon por starigi tendon (tiam estis printempo). Akompanis min tiutempe Joaquín, mia plej bona amiko. Li havis kaj stiris propran aŭton kaj multege helpis min en tiu unua periodo, kiam mi bezonis alporti la necesaĵojn: tendo, matraco, manĝoj, akvujoj, iloj, ktp.

Li estis foje, eĉ pli entuziasma ol mi pri la aventuro kaj konstante havis ideojn kaj proponojn. Ekzemple, en argileca montetflanko li ekfosis improvizitan manĝo-ŝrankon por teni la nutraĵojn en freŝaj kondiĉoj kaj ekster la atingo de avidaj bestoj, ĉefe vulpoj kaj ronĝuloj.