La 30an de januaro 1948a Gandhi estis murdita far ekstremisma baratano. Li ĉefrolis en la movado por la sendependo de Barato, surbaze de la rezistado ne-perforta kontraŭ la kolonizanta brita armeo. Pere de kampanjoj pri civila malobeo kaj longaj fastadoj, li starigis novajn batalvojojn kiuj igis lin simbolo por la pacistoj de la tuta mondo.

"Per ĉiu nova amikiĝo ni kreas firme la fundamentojn sur kiuj baziĝos la mondpaco. Je ĉiu ago kaj je ĉiu momento kiun ni spiras, ni konstruas la regnon de la ne-perforto. Tiu ĉi estas la vera hejmo de la homa spirito". (mahatmo Gandhi)

www.youtube.com/watch?v=Lcc9dJhZyCE