La kosmopolita retgazeto Le Cool ĵus dediĉis al mia librovendejo (Clàssic) anguleton en unu el siaj lastaj paĝoj. Vidu: lecool.com/cities/barcelona/newsletters/es/current.html

jen la teksto elhispanigita:

Brokanta librejo Clàssic. Ĝin komencis antaŭ 30 jaroj lia patro per uzitaj kino- kaj fotoaparatoj. Li poste reorientigis al lia ĉefa intereso: la libroj. Tiel estas, hodiaŭ oni povas trovi en Clàssic jen malnovajn projekciilojn jen fotilojn, iun kudromaŝinon, komiksojn, bildkartojn, kalendarojn kaj ĉion kion oni forlasis kiam homoj ankoraŭ aŭskultadis muzikon per kasedoj. La plej vendataj, la libroj en oferto: tiel libroj pri tritiklaboro kiel klasikaj de ĉiuj tempoj, aŭtoroj kaj temoj (kvankam la juvelojn de la krono li gardas en privata kolekto). Vere temas pri brokantaj libroj je brokantaj prezoj! Krome, tie estas la sola publika spaco en la urbo kie informiĝi pri esperanto. Sen ajna dubo, paralela mondo kaj ne poluita, malgraŭ lia proksimeco al la svarmo de turistoj rondirantaj la Sanktan Familion*

*(Gaudí-katedralo)