Karulo (Karles) * Published on January 21, 2008
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Recenzo pri mia vendejo
Posted on January 24, 2008
2 comments (latest 21 months ago)
PEPE (ĝisdatigo)
Posted on January 24, 2008
6 comments (latest 21 months ago)
Forpasis Claude Piron :(
Posted on January 23, 2008
10 comments (latest 21 months ago)
Kiu vere regas ĉi mondon?
Posted on January 23, 2008
3 comments (latest 22 months ago)
La vakcinoj sen mitoj
6 comments (latest 2 months ago)
Eros kaj Thanatos
Posted on January 16, 2008
5 comments (latest 21 months ago)
Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo
Posted on January 14, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Kataluna modernismo
Posted on January 13, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)
Posted on January 10, 2008
3 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 149 times

La vakcinoj sen mitoj

Monday January 21, 2008 at 07:32PM
Ĉiujare la ŝtato bombardas nin pri la avantaĝego vakcini infanojn. En Katalunio la vakciniĝo ne estas deviga kvankam oni intence kaŝas tion kaj la civitanaro naive akceptas la kvazaŭdogmon de la vakcinoj.
Sed ĉu vakcinoj estas tiel sanmiraklaj kiel oni anoncas diverskanale? Jen kelkaj raportoj nuancigaj:
VARIOLO
La variolo estus malaperinta ĉ. 1870 se la “kompliculoj” de Jenner ne estus persvadintaj la parlamenton trudi la variolvakcinon al infanoj en 1867, kio kaŭzis la plej vastan variolepidemion, ĝis la kulmino de 42.000 mortintoj en 1872.

POLIOMJELITO
La nordamerikaj aŭtoritatoj nuntempe serioze konsideras ekŝanĝi sian politikon antaŭ la evidento, ke ĉiuj kazoj de poliomjelito estas kaŭzitaj de la specifa vakcinado.

TUBERKULOZO
La plej vasta vakcineksperimento, disvolvita en suda Barato, pri la vakcino BCG, okazigis pli da tuberkulozkazoj en la vakcinita grupo ol en la kontrolgrupo.

DTP (difterio-tetanoso-kokluŝo)
La vakcino el kokluŝo konsistas el infektita infana muko kune kun formadehido, aluminio kaj merkuro.

En Nederlando esplorado pri la temo montris ke 512 infanoj el 540 suferis malsanreagojn post la DTP-vakcinado.

Laŭ esploro de kalifornia universitato, 1.000 kazoj el la subitmortoj en la jaro ŝuldiĝas al la DTP.

MORBILO
Laŭ la revuo US Science, 26% el la infanoj vakcinitaj kontraŭ la morbilo postsuferis artralgion aŭ artriton
 
Ĉi informoj estas elprenitaj kaj esperantigitaj el la retpaĝo: http://www.vacunacionlibre.org/
.
 
Mi havas infanon, Mikel, kiu sane evoluis post sia naskiĝo ...ĝis la dua dozo da triobla vakcinado. Tiam li eksuferis bronkioliton kiu bezonis portempan hospitaliĝon. Tiu epizodo devigis nin, la gepatroj, rekonsideri la bonecon de la vakcinprogramo. Ni decidis ne plu vakcini nian infanon ĉar, i.a., ne ekzistas la ebleco suferi difterion, poliomjeliton aŭ tuberkulozon.
Por kokluŝo, morbilo kaj aliaj vakcineblaj malsanoj (kaze de apero) ekzistas oportunaj medikamentoj kaj terapioj.
Unu el la "ŝajne" plej timigaj malsanoj estas tetanoso, sed ni vidu informeton en la retpaĝo http://www.vacunas.net/guia_padres/Seccion_3-OK4.pdf :
En Hispanio, en 2001, ekestis 29 kazoj da tetanoso, el kiuj nur unu (!) estis infano. Kaj la raporto ne informas ĉu li mortis aŭ ne.
Kokluŝo nuntempe: 3 kazoj/jare por ĉiu 100.000 homoj.
Poliomjelito: la lasta kazo registriĝis en 1989.
Morbilo: inter 2000 kaj 2006 ŝajne nur estis 1 morto (ne infano)
Parotidito: preskaŭ ne ekzistas mortodanĝero kaj la vakcino ne certe imunigas.
Difterio: la lasta kazo registriĝis en 1986.
.
Iom pli da informoj elĉerpeblas en: http://www.dsalud.com/numero3_7.htm (kun aludoj al alilandaj grupoj kaj organizoj)
 
Ĉi artikolo estis publikigita originale en:

labekbotelo.blogspot.com/2006/11/vakcini-ne.html

 

6 Comments / add your comment?

Lluís says:
Tute interesa informo, eĉ kun ligiloj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Onjo says:
dankon pro la grava informo!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Interesa, tiuj aferoj ne estas suficxe konataj
Posted 22 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Vivu homeopatio!
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Pedro Hernández says:
Mia plej aĝa fratino 52 jara, estas invalido pro poliomilito. Mia patrino rifuzis vakcini ŝin, kaj estis la sola infanino el sia grupo, kiu ne estis vakcinita. Nun ŝi havas unu kruron dek centimetrojn pli mallonga ol la alia. Se nun tiu malsano estas tiom malofta, estas ĝuste dank'al la vakcinado.
Do, bonvolu ne tiom gaje eligi konkludojn legante TTT de konkreta grupeto, kies akademiecon kaj nefanatikecon mi pridubas. Kaj bonvolu legi pri la konsekvencoj de la ne-vakcinado: http://en.wikipedia.org/wiki/Vaccine_controversy
Posted 2 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Via vidpunkto estas bonvena Pedro, kvankam ni jam pritraktis tiun aferon antaŭe. Mi insistas ke mia celo ne estas presvadi iun ajn pri por nevakcinado. Mi celas ke, ĉe tiu grava medicina interveno, kiu fakte temas pri agreso al la propra korpo, ĉiu bone informiĝu. Medicina scienco ne estas neŭtrala, almenaŭ en la praktiko. Se oni devas alpaŝi al vakcinado, oni konu la porojn kaj la sedojn. Vi spertis tre proksime la porojn kaj mi spertis la sedojn. Diskutado pri tio estus longa kaj eble nefruktodona.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...