Fojfoje mi min demandas kial verkoj, bildoj aŭ eĉ aludoj al seks(um)aj aferoj malabundas en Esperantio. Kun kelkaj miaj konatoj ni iam ŝercis asertante ke Esperanto fariĝos vere normala lingvo kiam ni disponos pri pornografiaj filmoj kaj gazetoj. Kompreneble ni ĉiuj konsentos pri la ordinara fikvalito de tia produktado ekster la esperanta mondo, sed ne estas tiu la kerno de la demando.

Venas al mia kapo kelkaj aŭtoroj kiuj iom enmergiĝis en tiuj voluptaj akvoj: Kalman Kalocay, Claude Piron, Arnaŭ Torras...kaj eventuale eldonaĵoj kiel La Kancerkliniko, Volapug' kaj iu instrukcilibro farita en Hungario enhavanta ilustraĵojn.

Parto de la esperantistaro, verŝajne pli en la junulara medio, dispropagandas la amaventurojn kiujn faciligas kongresoj kaj aliaj esperanto-aranĝoj sed la esperantaj publikaĵoj ne ŝajnas respeguli tiun homan konstanton. Ĉu oni timas ricevi la akuzon pri seksismo? ĉu ankoraŭ regas ioma sento de tabueco? Eros kaj Thanatos, Erotismo kaj Morto ĉie-estaj kaj ĉiam-estaj fenomenoj kaj bazaj pulsacioj de la homoj.

En okcidento kristanismo klopodis kiel eble plej sufoki la seksajn impulsojn kaj propriigi al si la morto-misteron sed en la realo erotismo montriĝis nesufokebla kaj aperis novaj same (mal)konvinkaj klarigoj pri la morto. Malaperinte la sufokilo (Dio), erotismo ekŝprucas en ĉiuj direktoj.

Ĉar substrukture la socio estis (kaj estas) seksisma, virinoj fariĝis dekomence seksobjektoj kaj ĝenerale la erotisma eldonproduktado kateniĝis al tio pro ekonomiaj kialoj. Feminismo intervenis por ekrompi tiun inercon, kun notinda sukceso se ni konsideras la longhistorian aĝon de patriarkismo.

Sed feminismo miskomprenita povus konduki al konfuzo. Eksplicita erotismo, en kiu ajn varianto ne estas, laŭ mi, seksismo. Viro kaj virino povas esti seksobjektoj, kaj fakte estas, sed ne nur, bonŝance. Per amo oni ricevas spiritan plezuron. Per amoro oni ricevas, fizikan kaj psikan plezuron.

Ĝis ĉi tie mia hodiaŭa cerbumado, mi eble daŭrigos pli poste.