Karulo Published on January 14, 08
by Karulo

Karulo's blog

Browse posts
Forpasis Claude Piron :(
Posted on January 23, 08
10 comments (latest 8 months ago)
Kiu vere regas ĉi mondon?
Posted on January 23, 08
3 comments (latest 8 months ago)
La vakcinoj sen mitoj
Posted on January 21, 08
4 comments (latest 8 months ago)
Eros kaj Thanatos
Posted on January 16, 08
5 comments (latest 8 months ago)
Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo
2 comments (latest 8 months ago)
Kataluna modernismo
Posted on January 13, 08
2 comments (latest 8 months ago)
La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)
Posted on January 10, 08
3 comments (latest 8 months ago)
Vira kamaradeco
Posted on January 9, 08
3 comments (latest 8 months ago)
PEPE (ĝisdatigita 22/01/2008)
Posted on December 28, 07
8 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 334 visits

Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo

Monday January 14, 2008 at 06:49PM

La 14an, 15an kaj 16an de marto

okazos la 4a Iberia Renkontiĝo. Ĝi estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. Ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.La programo ĉefe baziĝos sur plurkultureco kaj diverseco, la ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. La magistrato de la urbo proponas la ĉefan teatron, ekspozici-salono kaj la junulara centro por okazigi la programerojn. Krom tio, oni ankaŭ esperantumos, kulturiĝos kaj diboĉos surstrate.Por gastigi la partoprenantojn, ni proponas tranokti senpage amasloĝeje en urba mezlernejo, tial, nepre portu vian dormosakon, matraceton kaj prizorgu viajn manĝojn. Se vi deziras pli da komforto, en la urbo abundas ĉiuspecaj hoteloj, restoracioj, trinkejoj, vendejoj, ktp.Mi petas vian helpon diskonigi la aranĝon. En la retejero

http://www.esperanto.cat/ir2008/grafikajhoj_eo.htm

vi trovos grafikaĵojn por publikigi en viaj retejoj.La retejo de la renkontiĝo estas:

http://www.esperanto.cat/ir2008/

.

alŝutis Karles je la 7:18 PM 0 komentarioj

2 Comments / add your comment?

Joan Inglada says:
Dankon pro la informo. Mi ĉeestis la du antaŭajn, antaŭ du jaroj en Lourinha (Portugalio) kaj pasintjare en Madrido (Hispanio) kaj vere ĝuis la junan esperantan etoson kaj la bonkvalitajn programerojn.

Atentu Karles, la tagoj ŝanĝiĝis al 14a, 15a kaj 16a de marto.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Dankon pro la atentigo, Joan.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.