Karulo (Karles) * Published on January 10, 2008
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
La vakcinoj sen mitoj
Posted on January 21, 2008
6 comments (latest 2 months ago)
Eros kaj Thanatos
Posted on January 16, 2008
5 comments (latest 21 months ago)
Alvoko por la 4a Iberia Renkontiĝo
Posted on January 14, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Kataluna modernismo
Posted on January 13, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)
3 comments (latest 22 months ago)
Vira kamaradeco
Posted on January 9, 2008
3 comments (latest 22 months ago)
PEPE (ĝisdatigita 22/01/2008)
Posted on December 28, 2007
8 comments (latest 22 months ago)
Bela, varmiga kaj ebriiga
Posted on December 27, 2007
1 comment (latest 23 months ago)
La tradicia fekanta ŝtipo
Posted on December 21, 2007

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 123 times

La arkitekto (reala travivaĵo per metaforo)

Thursday January 10, 2008 at 12:32PM

Estis iam. Arkitekto vojaĝanta en sia lando renkontis etan vilaĝon kiu aspektis al li tre ĉarma kaj alloga. Ĉar estis preskaŭ nokte, li serĉis restadejon kaj mendis ĉambron. Sekvan matenon, dum li matenmanĝis, li komencis babiladon kun la estrino de la domo.

Arkitekto kaj estrino malkovris kelkajn koincidojn pri siaj ŝatokupoj, ili ambaŭ amadis muzikon. La arkitekto scipovis ludi fluton kaj la estrino bone regis akordionon. Tiun vesperon ili tre amuziĝis ludante siajn instrumentojn.

Ĉar al arkitekto la tempo ne urĝis, li decidis pluresti en la vilaĝo. La sekvan tagon, la estrino informis al li ke la vilaĝanoj ĵus preparadis sian ĉeffeston, okazonta en la Feina Arbaro, ke ŝi estis parolanta kun la organizantoj por ke ankaŭ li ĉeestu la feston kiel invititon kaj ŝi sukcesis. La arkitekto tre ĝojis, li ŝategis festojn ĉe arbaroj. La estrino proponis al li kune ludi muzikpecojn dum la celebrado. La arkitekto tuj akceptis kaj komencis elekti kaj praktiki kelkajn el sia repertuaro, tiujn kiuj povus plej plaĉi al la vilaĝanoj.

Sed la sekvan tagon, dum li trinkadis sian kafolakton, la estrino alportis bedaŭran novaĵon. La festo estis provizore nuligita ĉar la lignoponto kiu kondukis al arbaro disfalis en la riveron kaj ne ekzistis alternativa vojo. Tamen la estrino informis ke la organizantoj jam laboras por trovi rimedon.

La arkitekto, tre danka al ŝi kaj al la vilaĝanoj, ekhavis ideon. Profitante siajn profesiajn konojn, li konstruis ŝtonponton en la sama loko kie antaŭe situis la ligna. La nova ponto estis pli larĝa kaj fortika.

La sekvan matenon li montris al la estrino la rezulton de sia tagnokta laborado. Ŝi eksurprizis kaj gape admiris la konstruaĵon. La arkitekto petis al ŝi bonvole informi la vilaĝanojn pri la donaco. Ŝi akceptis la taskon kaj informis al li ke ŝi forestos el la restadejo por ioma tempo, dum ŝi renkontiĝas kun la vilaĝanoj. Tamen ŝi promesis iel teni lin informita pri la novaĵoj.

La estrino foriris. La arkitekto memelturniĝis en la restadejo kaj la tempo komencis pasi. Tagon post tago, la arkitekto pli kaj pli maltrankviliĝis. Novaĵoj ne alvenis, li ne sciis ĉu informo pri la ponto estis donata, kiom da homoj partoprenus la feston, kiujn muzikpecojn ili ludus kune, kiom longe daŭrus ilia partopreno, ĉu oni devus kunporti ion por regali, ĉu estus dancado,...

La tempo plu pasis. La tagon de la festo alvenis kuriero al la restadejo. Li portis mesaĝon de la estrino: "Hodiaŭ estas la festo, ĝi okazos en la urbodoma placo, bv. porti vian fluton kaj klasikmuzikan pecon".

La arkitekto perpleksis. Li piediris ĝis la ŝtonponto kaj malkovris eĉ ne spuron de iu ajn vizito. Neniu vilaĝano estis uzinta la ponton. Eĉ neniu homo venis por ĝin scivoleme rigardi.

Li revenis sur siaj paŝoj malĝoja kaj deprimita. En la restadejo li renkontis ankoraŭ la kurieron. La arkitekto skribis leteron por la estrino kaj donis al li. La mesaĝo estis: " Pardonu min, mi malbone fartas...mi revenas hejmen".

3 Comments / add your comment?

Lluís says:
Kia freneza konduto, tiu de la estrino.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
En la realo miksiĝis diversaj faktoroj en la bedaŭra okazaĵo: la animstato de la estrino, ŝia kapablo rilati al homoj, la specifa dinamiko de malsama popolo (vilaĝo, amikaro) kaj la malfacila adaptiĝo al novaj pontoj (interreto).
Posted 22 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kun tia virino neniam kmencu ion ajn! Ĉar neniel okazos kunmuzikado.
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...