En 1959 mi estis enuiĝinta kaj cerbumanta pri mia estonteco. Mi estis laca kaj sufiĉis al mi tiom da nebulo, mi decidis aĉeti homputilon.

Plej bona loko por aĉeti homputilon estas la tero, fakte la sola loko kiun mi konas en kiu ekzistas homputilfabrikado. Jen mi ŝvebis sur la tero kaj serĉis vendejon, mi elektis tiun kun la nomo Bernat & Maria Rosa. Verdire mi ne multe sciis pri vendejoj kaj neniu rekomendis al mi iun specifan. Do, mi mendis al ili mian homputilon sed, ve! mi devis atendi ĝis nau monatoj por la livero! La vendistoj ne estis tre spertaj, tamen poste mi sciiĝis ke tiu estas la protokolo de ĉiuj homputilvendejoj. Ĉiuokaze en januaro de 1960 mia homputilo estis preta por mia uzo, kun sia tuto, aparataro kaj programaro.

Hejme mi trovis la unuajn malfacilaĵojn, la homputilo venis sen instrukcioj! Mi bezonis kaj dankis la paciencan helpon de Bernat kaj Maria Rosa, kiuj helpis min ekde la unuaj paŝoj. Bonŝance mia homputilo estis simila al iliaj kvankam, verdire, al ilia ofte mankis ĝisdatigo kaj kapacito.

Post 18 jaroj da uzado -homputiloj povas funkcii ĝis 80-90 jaroj- mi jam sufiĉe multe kompetentis pri homputilado. Tiam, pli kaj pli malofte bezonis helpon de B & MR. La programaron mi ne komplete regis kaj la aparataron ne ĉiam povis ripari sed mi kontentige profitis el mia aĉetaĵo. Inter la bedaŭrindajoj estas tiu ke mi fojfoje tro forte premis la klavaron kaj kelkaj klavoj iom difektiĝis. Ankaŭ la memoro de mia homputilo montriĝis nesufiĉa por registri miajn kutimajn laboraĵojn, sed mi trovis flankajn programetojn kiuj ne postulis tiom da memoro.

Post kelkaj jaroj B & MR fermis la vendejon kaj foriris. Mi ne plu povos demandi kaj solvi dubojn, sed ne gravas. Mi povas retbabili kun aliaj homputiluzantoj kaj kundividi mian nescion.