Karulo (Karles) * Published on February 8, 2010
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Kelkaj datumoj por kompreni Palestinon
Posted on February 15, 2010
19 comments (latest 3 weeks ago)
Knowing Catalonia
Posted on February 14, 2010
3 comments (latest 6 months ago)
Pasporta Servo 2010 (komuniko de UEA)
Posted on February 12, 2010
4 comments (latest 6 months ago)
Balls de bastons / Bastondancoj (1982)
Posted on February 10, 2010
2 comments (latest 6 months ago)
Esploro pri esperantista komercado
9 comments (latest 6 months ago)
Diraĵo de Antonio Machado / Dita d'Antonio Machado
Posted on February 1st, 2010
1 comment (latest 7 months ago)
Irena Sendlerowa, l'àngel del gueto de Varsòvia
Posted on January 31, 2010
7 comments (latest 7 months ago)
Skataluno (skavirino)
Posted on January 24, 2010
2 comments (latest 7 months ago)
Ipernitaj gastigantoj (cirkulero januara 2010)
Posted on January 24, 2010
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 590 times

Esploro pri esperantista komercado

Monday February 8, 2010 at 03:29PM

Nuntempe mi estas senlaborulo, unu el la kvar milionoj da tiaj loĝantaj en Hispanio. Tamen mi iel tiel elturniĝas por trovi enspezojn. Inter miaj rimedoj estas vendado en loka stratbazaro kaj tra interreto, kio havas du vojojn, vendado al proksimaj klientoj aŭ al klientoj por la tuta lando ( mi ne kuraĝis ankoraŭ vendi internaciskale, kvankam kelkaj eksterlendanoj plukas en la hispania vendportalo).

Mi ŝatus scii ĉu aliaj esperantistoj emus kunlabori per interŝanĝo de vendotaj varoj. Ekzistas la ebleco minimumigi la riskojn en la komenco per preskaŭ nula investo (aparte sendokostojn), mi klarigas:

Inter la varoj kiujn mi portas al surstrata bazaro troviĝas kelkaj akireblaj pli malpli senpage, kiel ekzemple sukersaketoj, libromarkiloj, uzitaj poŝtmarkoj, loteriaj biletoj, trajnbiletoj, cigarringoj, poŝkalendaroj, ktp. Mi antaŭsupozas ke en aliaj landoj la afero similas. Mia propono estus interŝanĝo de tiaj varoj inter diverslandanoj, tiel ke ĉiu vendisto povu oferti al siaj koncernaj klientoj pli ekzotikajn/rarajn ekzemplerojn.

Mi posedas plurajn stokojn el diversaj kolektindaĵoj kaj pretas unuapaŝe sendi provekzemplerojn al interesiĝantoj. Mi sugestis principe paperajn aferojn por faciligi sendadon sed, kompreneble, indus pristudi alispecajn produktojn laŭ la cirkonstancoj kaj konfido.

Se diversaj homoj interesiĝus ni povus krei apartan grupon en Ipernitio. Kaj se iu havas similajn proponojn, mi bonvenigos informon tiurilate.

Noto:

Memevidente se iu partnero deziras interŝanĝi por riĉigi sian privatan kolekton, tio same validas por aliĝi al la eventuala grupo.

9 Comments / add your comment?

V I Z I László* says:
Ŝajnas al mi, ke tiaj bagatelaĵoj ne valoras eĉ tiom, kiom kostas la poŝta sendo, sed profito certe ne aperus.

Eble pli da ebloj kaŝiĝus en la turismo, ekzemple en pasporta Servo, aŭ simila. Pro la diversaj servoj oni rajtas peti monon eĉ enkadre de Pasporta Servo, sed ekster ĝi oni povus bone propagandi ne senpagan, sed tre malmultekostan gastigon helpe de la virtualaj kontaktoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Dankon Laszlo. Nu, kiel vi tiom rapide kalkulis? Kelkajn hispanajn poŝkalendarojn mi vendas je 0'50 € po ekzemplero, se iu sendus (interŝanĝe per nevendeblaj ĉe mi) ni supozu...100 eksterlandajn, la vendo je tiu sama prezo supozus 50 €. Sendokosto eble estas...ni diru 5€ ? la profito estus 45 € . Sed tiu bagatela gajno povus estonte kreski per la elekto de pli ambiciataj varoj: Ŝampanjĉapoj kaj ĝenerale botelĉapoj tre modas ĉe ni, ili vendeblas (ordinaraj) je 1€ po ekzemplero. Eksterlandaj povus vendiĝi je rimarkinde pli alta prezo laŭ la kazo. ili ne pezas, do la sendokostoj ne estus grava problemo.
Kelkaj antikvaj loteribiletoj vendiĝas je dekoj da eŭroj (ĝis pli ol cent kelkakaze) po ekzemplero laŭ la antikveco kaj rareco.

Sed mi nur donis komencajn ideojn. Aliaj inĝeniaj ideoj povus doni pli da profito, nenio malhelpas evolui al alitipaj varoj. Sed evidente ne havus sencon intersendi elektronikajn aparatojn, ekzemple (jam de komence).

Via sugesto pri pasporta servo jam estis provita sensukcese antaŭ kelkaj jaroj (mi ne scias kial, ĉar ankaŭ al mi ŝajnis bona ideo). Sed eble nun oni jam ofertas tro multajn gastigoretojn kaj la ebla profito ne kompensus la organizadon kaj pretigadon.
Por kelkaj privatuloj ja povas funkcii, tamen. Mi memoras pri iu sinjorino Butler en Londono kiu konstante ricevis gastojn al kiuj ŝi postulis iom da pago pro servetoj. Sed ekster turismaj urboj la afero utopias*.

*(kaj mi ne mencias leĝajn komplikaĵojn)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 6 months ago.
V I Z I László* replies:
Nu! Vi bone surprizis min! Mi eĉ ne povus imagi, ke eblas vendi korkon de ĉampanjo. Ankaŭ poŝkalendaro por mi ĉiam ŝajnis rubo.

Nu, bone, mi ne estas granda komercisto, eble tial mi restis malriĉa.

Mi ne estas fakulo, sed mi pensas, ke per interreto multe plivastiĝis la eventuala gastaro, proksimume 1000 gastigantoj de PS. (fakte multaj tre limigitaj tempe kaj kondiĉe, sporade en la tuta mondo) ne ŝajnas tro forta konkurenco.

Vera konkurenco estas nur tiuj, kiuj troviĝas ĝuste en via regiono. Leĝaj problemoj kompreneble estas specialaj laŭ landoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Nu mi ne aludis al korko* sed al la metala ĉapeto sur ĝi, kiu indikas markon aŭ eventon. Tamen mi montris nur hipotezan situacion. Krizo pli kaj pli akriĝas kaj ne permesas foje teni normalajn prezojn. En la pozitiva flanko la originaleco (eksterlandeco) de varoj povas roli kontraŭpendole.

*(kelkaj homoj kolektas korkojn sed ili ankoraŭ ne pretas pagi inde)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 6 months ago.
Vitoresperanto says:
Mi jam pensis profiton pri vendado de poŝtkarto ne por mi, sed por helpa institucio... : http://www.ipernity.com/blog/32696/219094
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * replies:
Interese. Kiel evoluis la afero?
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Vitoresperanto says:
ha... Bedaŭrinde ne evoluis... neniu sendis poŝtkarton al mi... mi pensas ke kiam mi ricevos la unuajn kaj vicigi ilin en la blogo, informante kiu sendis kaj poste ĉu la poŝtkarto estis aĉetita, la afero iros pli bone...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vitoresperanto edited this comment 6 months ago.
Henri Masson says:
Pasintjare mi raportis pri aranĝo okazinta sur plaĝo de Vendeo : (EO) Profesia aplikado de Esperanto
http://www.ipernity.com/blog/32119/181612
Eble tiuj informoj helpos vin trovi vian vojon. Mi pensas ĉefe pri la itala propono pri "GNLD International". Vi trovos ligilojn kaj kontakteblecon kun la iniciatintoj, Lazzini Giancarlo kaj Luciano Viviani, en la artikolo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Koran dankon Henri,
temas vi vere impona kolekto da informoj. Mi faris unuan rapidan tralegon sed certe mi revenos al ĝi ankoraŭ kelkfoje.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...