Karulo (Karles) * Published on June 22, 2009
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Hipo kaj Tamo ŝanĝis loĝejon (rakonteto por mia filo, Mikel)
Posted on June 27, 2009
6 comments (latest 4 months ago)
Ciberateisme, una activitat de risc?
Posted on June 26, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Neda
Posted on June 23, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Qualsevol nit pot sortir el sol / En ajna nokt' eliros sun'
Posted on June 22, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
L'Estaca / La Paliso (dediĉe al la irana popolo)
9 comments (latest 5 months ago)
Post Interkona Vespero (PIV)
Posted on June 18, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Persépolis (español, català)
Posted on June 18, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Barcelonatges (català, español, esperanto-muziko)
Posted on June 17, 2009
2 comments (latest 5 months ago)
Recolzem el poble iranià! / Support of uprising in Iran / Kunhelpu la iranan popolon
Posted on June 14, 2009
1 comment (latest 5 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 324 times

L'Estaca / La Paliso (dediĉe al la irana popolo)

Monday June 22, 2009 at 06:32AM

LA PALISO. Kataluna kanto, simbolo de la rezisto kontraŭ la diktaturo(j).

Avo Sizet' min admonis antaŭ pordeg' en maten',

suno ĉiele balonis, jen ĉaroj pasis kaj jen.

ĉu vi ne vidas palison? ŝnuro nin ligas al ĝi.

Se ni akceptas ĉi mison, marŝo ne eblos por ni

Pelu ni kune, falos ĝi, kaj longe staros ĝi ne pli,

jen ĝi ekfalas, falas, falas, ege putra estas ĝi.

Pelu ni forte tien ĝi, kaj forte tien pelu vi,

jen ĝi ekfalas, falas, falas, kaj liberos fine ni.

Troas jam la tempospaco dum pelis ni sen efik',

spertas mi senton de laco, sed firmas ĝia radik'

Certe en ĝi putro enas, tamen ĝi ŝajnas gigant',

foje volforto forsvenas, tiam min helpas la kant'.

Pelu ni kune…

Avo Sizet' jam ne vivas, venis malbona ŝtormvent'

kun ĝi Sizet' nun fordrivas, restas kun mi nur silent'.

Se mi renkontas junulon, lasta ĉi kant' de Sizet'

iĝas ĝi ago-stimulo, pri la liber' iĝas vet'.:

Pelu ni kune…

Akordojn trovu ĉe

http://www.angelfire.com/ok/stenjo/palis3.html

9 Comments / add your comment?

Milokula Kato says:
Dankon! L'Estaca delonge iĝis nia familia kanto. Mia filo apenaŭ lerninte paroli ripetadis: tomba-tomba.
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Milokula Kato edited this comment 5 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
:)
Posted 5 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Falu, falu, la muroj de mil jaroj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ege bela.
Dankon Karul'!

[???ESPERANTO???]
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Ankaŭ dankon al vi kiu donis al mi la ideon (kiam vi parolis pri La Bela ciao...)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Saintroyre Suzanne says:
Dankon, Karulo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
:)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Júnior Madrigal says:
Tiu estis unu el la unuaj kanzonoj en la kataluna kiun mi konis, kaj sendube unu el la plej belaj, ne nur pro ĝia melodio, sed ankaŭ pro ĝia kunteksto.

Pro tiu kuntekto, ĝi multege similas al la brazila muziko "caminhando" (marŝante), ankaŭ konata kiel " Pra não dizer que não falei de flores" (Por ne diri ke mi ne parolis pri floroj) de Geraldo Vandré:

http://www.brazilo.com/portugala/mz_caminhando.html

http://www.youtube.com/watch?v=PDWuwh6edkY
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Dankegon Júnior, mi estis antaue aŭdinta la kanzonon de Vandré kaj jam tiam ĝi impresis min, des pli nun ke vi helpas ĝin enkadrigi en historiaj kaj politikaj momentoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...