Karulo (Karles) * Published on May 25, 2009
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Biografiaj notoj (kompilo)
Posted on June 1st, 2009
Prosa i vers (recopilació)
Posted on May 30, 2009
Gladiator, Turandot i Barça (català, esperanto)
Posted on May 29, 2009
Erotiklaj temoj kaj rakontoj (kompilo de itaĵoj)
Posted on May 28, 2009
Kleruloj pri kleruloj
Plena Misilustrita Vortaro Desperanto
Posted on May 21, 2009
14 comments (latest 3 weeks ago)
El planeta libre
Posted on May 19, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
No te salves / Ne saviĝu - Mario Benedetti
Posted on May 19, 2009
9 comments (latest 6 months ago)
Si Dios fuera mujer - Mario Benedetti
Posted on May 19, 2009
3 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + share Alike
  1. Read 150 times

Kleruloj pri kleruloj

Monday May 25, 2009 at 03:54PM

Mi diru, antaŭ ĉio, ke mi malkleras kaj malklaras sed mi ŝatus iom paroli pri temo tuŝanta klerulojn. Antaŭ nelonge, iu mia amikino donacis al mi libron, unu el tiuj malgrandaj maŝinoj kiuj celas suĉi la personan tempon sen bezono de piloj aŭ, kiel diris Horatio Mora en Plenluna Ĝardeno, unu el la pordoj al la plidimensiaj mondoj de la sentempa konscio.

Ne facilas komenti tiun libron, almenaŭ ne kiel oni komentus verkon de Virginia Knight aŭ Agata Findberg, la aŭtoroj de verkoj kiaj La Ombro de la Ĉevalo kaj Subitaj Vesperiĝoj. Ne, la libro de mia amikino elstaras pro la interna proceduro de ĉenitaj sinsekvaj elementoj, kvazaŭ bendo de Mohavius, ĉiam trenanta, kiel en la fabeloj de Andermur, al densaj labirintoj de sentimentoj, kristaligitaj kvazaŭ inkaj tatuaĵoj.

Mia amikino ĝin donacis kun la espero ke mi trovuntus en ĝi iaspecan Graalon de persivala korifeo. Tamen estis jam Aristimides, la greko, kiu avertis pri tiaj ebriigaj trompoj maskitaj per pasiaj dolĉkoloroj de la amo. La libro, unuavide egala al kiu ajn libro, estas mensoga en si mem, en sia esenco. Ĝi pretendas, ekde la komenco de la legado, kvazaŭ Nosferalus en paper' blankpura, krei umbilikan ŝnuron tra kiu forŝteli la animon de la leganto kaj sekigi la eteran korpon fabrikitan de la homa sopiro al eterneco.

Ne diros mi, kiel faris Solĵenkov ĉe peto de siaj disĉiploj, ke mi malamas legi la mortajn pensojn de la homoj. Mem Soljenkov, en siaj leteroj a Korminsky, konfesis ke fine de sia vivo li volus konservi en sia memoro, kvazaŭ pasporto al la Ĉielo de Kirlian, la verkon de Rodés, ĉar li konsideris Rodéson ektrovinta la ŝlosilon al transmonda feliĉo.

Revenante al mia amikino, ŝi petis al mi konscian kaj aman legadon. Ŝi estis konscia pri mia rapidemo en ĉiuj sferoj de mia vivo kaj antaŭvidis ke nur senhasta legado permesus al mi kompreni la sencon de la preskaŭ hieroglifa traktado pri la homa destino. La libro, kun metafora enhavo kaj metafora celo, ne eskapas al la mensa komprenkapablo de la moderna homo, malgraŭ la fojfoje elita uzado de analogioj kiuj, laŭ unua aspekto, povus indiki ioman pedantecon de la aŭtoro sed...ĉu ne ankaŭ Robert Macman, Louis Bornet aŭ eĉ Cyprian de Lirias mem ne estis pedantaj en siaj baptoverkoj?

Mi promesis al mia amikino akuratan raporton pri la impreso kiun mi ricevis de sia donacita libro. Jen do, la impreso kiun mi ricevis estas ĝuste la sama kiun vi, nuna leganto, ĵus ricevis de mia recenzo. Recenzo kiun mi verŝajne povus reprodukti por ĉiuj libroj kies esenco estas: kleruloj pri kleruloj.



Noto: Mi forgesis averti ke ĉiuj nomoj kaj aludoj en mia recenzo estas inventitaj. Mi pardonpetas se iu provis serĉi informojn pri la homoj kaj verkoj.

Kiam mi legis la libron de mia amikino mi sentis ke la abundo de metaforoj kaj aludoj al alies homoj kaj argumentoj, ne nur ne helpas min sed ke ĝi kondukas min al psika frustriĝo, des pli ĉar multaj aludoj venas el la kulturfono de la autoro, kiu tute malsamas al la mia. Mi multe legis por malmulte lerni.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...