VORTARO

Aliĉilo: Folieto fabrikita el liĉiŝelo kiu permesas la partoprenon en ĉinaj kongresoj (liĉi estas mallongigo de li ĉinan). Antikve oni uzis ankaŭ alfumilon, ĉefe en la epoko de Fuman Ĉu. Klaku ĉi tie por vidi la konsiston de la aliĉilo. Personajn datumojn oni skribas en tiu parto nomita arilo.

Buljon'-sur-Mars': Plado tipa de la gastronomio de Marso, la loko kie okazis la unuaj renkontiĝoj de homoj parolantaj desperanton. La plado estis tiel bongusta ke la desperantistoj decidis bapti per tiu nomo la vilaĝon en kiu okazis la unua Kosma Kongreso Desperanto. Jen ĉi tie kongresano el Marso gustumante la buljonon kaj jen foto de s-ro Attacks, tiama prezidanto de la LKK.

Desperanta Ĉevito: Inventita lando kies loĝantoj estas verdaj kiel Peter Pan. La landnomo ŝuldiĝas al la historia raŭmana heroo kiu ĝin fondis: Vito Giorgius de Silferes. Ĉevitanoj havas propran senaton, konsulaton, vickonsulaton, insulaton kaj salaton. Por iĝi civitano egalrajta al ĉevitanoj sufiĉas paroli la raŭmanan lingvon kaj plenigi enketilon. Legendo asertas ke Desperanta Ĉevito troviĝas en iu mistera supera ekzisto-nivelo, foje komparata al tiu de Ŝangri-Lao. Jen ĉi tie video pri unu el la sesioj de la ĉevita senato diskutanta pri la rajtoj de la infanoj.

Desperanto-paralelanto: Desperanto-paralelanto estas homo kiu lernis la lingvon kaj ĝin paralelas sed tute ne interesiĝas pri la interna video. Kelkaj desperantistoj kredas tiun esprimon tre oportuna por sin prezenti tra la amasmondioj ĉar ĝi egaligas ilin al paralelantoj de aliaj lingvoj. Ekzistas la varianto desperanto-fono, etime devenanta el desperanto-faŭno, sed ĝi estas apenaŭ uzata.

Dido: En la jaro mo co mo post kristo kaj schleyer, grupo de reformemuloj grupiĝinta ĉirkaŭ la generalo B. Front, dise dentis de la desperanto-movado kaj kreis Didon, lingvo kun propraj karakterizoj. Ekzemple, anstataŭ diri paĉjo kaj paĉjino, oni didediras papo kaj mapo; ankaŭ oni forigis ĉapeletojn ĉar nur d-ro Atendanto estis senhara kaj ilin bezonis (vidu ĉe la artikolfoto); Dido ne havas akuzativon kaj ankaŭ ne advokativon, juĝistivon kaj sekretaritivon.

Famaj desperantistoj: Sam Enof (pli konata kiel d-ro Aten Danto, naskinto de la lingvo, homiakorano kaj malamikete de la nacjes), Will iam Old (nobelpremiuta poeto kaj poego), Ĉasimiron Bein (inventinto de la verbo ĉabei), Julio Baghy (filo de Junio Baghy kaj patro de Aŭgusto Baghy, praakademianisto), Entono Gravoski (graveska poeto), Emilo B. Irak (Eskribisto, Epsikologo kaj Erektoro de la Ekademio de la linkvo), Etmond' Privata (etmondano, li pretendis desperantumi private sed ne sukcesis), Kunlaman' Kalozaj (ĥirurgisto kiu ŝanĝiĝis al poeto, tradukisto kaj eldonisto pro siaj mankaloj).

Frika Venko: Parto de la desperanta komunumo kredas ke iam la tuta homaro estos frika. Tiu ĉi fino superkalifraĝilistikoespialidoza estas konata kiel la frika venko. Tiu ideo havas mitologian originon. Dio, en la 19a jarcento, vidante la kaosan etoson de Bjalistoko, decidis organizi laborkunvenon kun d-ro Atendanto. Fine de la kunveno Dio nomumis lin multlingvan poliglotmesion kaj transdonis al li du argilplatojn kun 16 ordonoj, pliposte konataj kiel la 16 Reguloj Desperantaj. Jen video de frikavenkistoj en Dua Vivo (Second Life) ĝuanta artan vesperon.

Gerda Malaperis: Ankaŭ konata kiel Verda Malaperiŝ, estas la nomo de la unua desperantistino malaperinta ene de la desperanta movado. Tiu misokazaĵo inspiris didaktikan kaj malrapidan filmon kiu sekvis la spurojn de la krimo. Sed ŝi ne estis la nura kazo, okulumante sur la nuna desperanto-movado, oni facile rimarkas ke la nombro de inoj estas suspektinde malalta. Povus temi pri trafiko de verdulinoj. Oni kredas pri reto de enfiltritaj fiuloj kiuj kidnapas kaj devigas iŝin instrui desperanton senpage en landoj kiaj Ĉevitistan, Klingonio kaj Burkina Ido. Jen foto de Verda Malaperiŝ farita iom antaŭ ŝia malapero.

Ho, mia kor': poemo verkita de d-ro Atendanto kiun li donacis al fondaĵo dediĉita al esplorado pri kormuskolaj malsanoj. Onidire li inspiriĝis dum stetoskopa aŭskultado al homoj suferintaj infarktojn. Poste li kabeis pri ĥirurgio kaj fariĝis okulisto sed morto atingis lin antaŭ ol li povis ekverki Ho, mia okul' (ne gvatu maltrankvile...).

ITF: Sigloj de Internacia Tele Flavido. Temas pri la projekto eniri la mondan libron de rekordoj (record guiness book) plenigante per mono la ŝparujon plej grandan de Brazilo. Post kelka tempo, la teleflavido kaj mem Flava Rivalo, la iniciatinto, malaperis en la triangulo de la Bermudoj. Klaku ĉi tie por vidi la eksan centralon (ŝparujon) kaj ĉi tie por vidi aktoritan dokumentarion pri la iniciato.

Kara miko: Lingva formulo por saluti homojn kies nomon oni ne konas aŭ oni forgesis. Ĝi venas el mallongigo de kara, mi konas vin de iu desperanto-aranĝo sed nun ne venas al mia kapo kiun.

Kokodrili: Drili kokojn en desperantaj rekokotiĝoj. Drili kokojn en internacia rekokotiĝo estas malĝentilaĵo al la homoj kiuj ne scipovas drili. Ankaŭ estas konsiderataj malĝentilaĵoj kacmani kaj aligatorini (tamen neniu scipovas aligatorini). Fidrilantoj organiziĝis kaj nuntempe ili posedas propran radio-elsendejon Radio Driland, omaĝe al la kantaŭtoro Bob Drylan. Noto: "drili" estas la arkaika formo de "trili" do, kokodrili estas aŭdigi kokotrilojn (kio cetere ne facilas).

Komensanto, eterna: Persono kiu pardonpetas ĉar li/ŝi malmulte aŭ malbone desperas. Nuntempe scienculoj diskutas ĉu eternaj komensantoj estas etno aŭ ĉu nur lingva minoritato. Ilia devizo estas kilvi fartas? Ĉar ili ĉiam havas la saman ideon oni nomas ilin samideanojn, kio plifortigas la etnan tezon, laŭ kiu ili parencus al la samoanoj, kiuj ankaŭ estas bonaj kaj bonfartaj homoj. Vidu ĉi tie familian foton de samideano ĉirkaŭita de samoanoj (la samideano estas tiu kun floroj sur la kapo).

KTP: Mallongigo de KanTi en Pluv'. KTP estas muzikensemblo kiu muzikas kaj kantas tradiciajn, popolajn, historiajn, desperantajn, dancigajn, tutmondajn kantojn. Ili kantas en la originalaj lingvoj (almenaŭ ili tion asertas sed neniu scias ĉar ili ruze elektas strangajn lingvojn) kaj en desperanto. Ili eldonis almenau tri diskojn: Soller de la klara temp' (pri siaj ferioj en Sòller, Majorko), Plaĝas al mi (pri siaj ferioj en Sòller, Majorko) kaj Surplaĝen venu vi (pri niaj ferioj en Sòller, Majorko). Jen du membroj de KTP kamuflitaj por eviti la persekutadon de siaj fanoj.

Ladespero: En la unua epoko de la desperantismo ne estis muziko. Oni devis atendi ĝis 1891 kiam Feliĉiano Menuo de Mandril, kuiristo de kongresoj, baraktante kaj sakrante por malfermi ladskatolon, inventis kanton kiu poste populariĝis sub la nomo Lad-espero aŭ Ladespero. Postaj desperantistoj eliminis la sakrojn kaj rafinis la kanton, laŭ la gusto de la frikavenkistoj.

Lideplant: Mallongigo de Linguo de planteta, estas lingvo kiu apartenas al la kategorio plantataj/kultivataj lingvoj, laŭdire de Altio Kultivoto, la ĉefa aŭ plej konata lideplantisto de la 21-a jarcento kaj plejverŝajne postaj.
Pro la subita apero de LdP-kantovideoj en privataj kaj publikaj spacoj en la momentoj plej neatenditaj oni povas ankaŭ nomi ĝin Lidefung'. sen risko tro mistrafi la kategorion "kultivata" (eventuale oni povas klasigi la lingvon kiel ĉampinjona).
Laŭ Viskipedio, LdP amanitaperis aŭ fungis unuafoje en San-Peterburĝono, dum amikeca babilado de peterburĝonanoj.
LdP iĝis pli internacia kaj bela ol Desperanto dank' al sia Interna Volapukigo (IVo). La origino de IVo ne estas klara sed laŭ iu teorio ne konfirmita kaj ne aŭdata, Ivon kreis Ivo La Peno, cerbumante pri kiel plupenigi la lingvolernantojn kiuj sukcesis regi la desperantan aŭ desperigan akuzativon.

Pasporta Cervo: Ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj. Pri ĝi respondecas TDEJO (Tutcerva Desperanto-Juhularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani (jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TDEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo). Jen foto de kelkaj pasportacervanoj atendantaj en flughaveno.

Pornoza Gvidlibro, la: Unu el la plej famaj kaj konataj libroj de la desperanta litenlaturo. Ĝi estis verkita de du elstaraj homoj erektus: Kunlamanoj Kalozaj kaj Gastojn Vaginajn. La unua projekto de Kalozaj estis skribi La kamasutro de l'Pornaso-n sed la prudenta Vaginajn konvinkis lin pri disdivido kaj aparta eldonado. La libro de Kalozaj finfine ricevis la titolon Sekretariinaj Sonetoj kaj estis subskribita per la pseŭdonomo Petis Penetris. Foto de la P. Gvidlibro ĉi tie. Kaj jen video en kiu Montse Costa, sekretariino, interpretas la sonetojn de Penetris dum intervjuo en loka televido.

Sal!: Malsukera mallongigo de la pli longa salato uzata kiel saluto far la desperantistoj. En la komenco de la desperanta historio oni uzis la formon saluton! sed, ĉar pli kaj pli da vegetaranoj aliĝis al la movado, finfine oni transiris al salaton! pli konforma al la fundamento kaj al la fundatomato. Sola problemo pri la nova formo estiĝas en restoracioj, kiam kliento diras salaton! al la kelnero kaj la kelnero ĝentile reciprokas la saluton kaj ne portas la menditan salaton.

Sam Enof: Kun kompleta nomo, Ludoito Lacaro Samuel Enofero, li naskiĝis en Via Listoko, nuntempe strato Pola. Oni konsideras lin la unua desperanto-parolanto post Dio (la ĉioscia). Li estis samtempulo kun la bato Ŝlejer, kreinto de Bolapug' , artefritita lingvo kiu atingis ioman sukĉeson. Sam verkis la faman Fundamenta Desperanto-n sur kiu baziĝas la lingvo (ĉar li multe atendis por sukcesi en la publikigo, li decidis subskribi ĝin per la pseŭdonomo D-ro Aten Danto).

Tohuvabohuo!: Neologismo kiun d-ro Atendanto provis enkonduki en desperanton sensukcese. Ĝi venas el la genezohebrea kaj signifas, pli malpli: B.Front, ŝtipkapulo, azeno bugru vin! La Fakademio Desperanto malaprobis la disvastigon de la vorto pro du motivoj: unue ĉar ĝi ne estis sufiĉe internacia kaj due, ĉar ĝi fariĝis arkaismo post la morto de B.Front.

Verda Stilo: La simbolo de la desperantistoj estas kvinpinta verda stilo. La kvin pintoj reprezentas la kvin kondimentoj: verda insigno, verda flago, verda broŝuro, verda poŝtmarko kaj verda malaperiŝ.