Oni ŝatas nuntempe diri ke interreto estas nova ŝanco por ke Esperanto reviglu. Mi kredas ke unu el la sekretoj aŭ trajtoj de la nuptado inter ambaŭ fenomenoj, espo kaj interreto, estas certa kongruo pri tujeco kaj malprofundo en la mesaĝado. La interreta generacio estas superŝutita el informado, homoj rezignas enprofundiĝi en la mesaĝoj ĉar ilin ravas la bunteco, Oni preferas bildon prefere al teksto, mallongan rakonton prefere al longa eseo. Oni preferas flateti tridek "amikojn" anstataŭ pridiskuti kaj rezoni manplenon da argumentoj. Tio bone adaptiĝas al la esperanta kielvifartismo. Unu el la eternaj ne solvitaj problemoj de la esperanto-movado estas la varba memkaptilo, t.e., oni vaste reklamis ke esperanto estas tre facila kaj unu simpla kurso sufiĉas por ĝin regi. Sed nur tre eta parto de ĉiu kursanaro atingas la nivelon por starigi facilan konversacion.
Eternaj komencantoj estas granda proporcio de la sin nomata esperantistaro. Interreto permesas al tiuj homoj partoprenon en internacia komunumo. En Ipernitio, ekzemple, oni ne postulas iun ajn nivelon de lingvokono ĉar plej multaj uzantoj de Ipernitio (ne esperantistoj) establis etoson de minimuma interveno aŭ implikiĝo. Regnas ĉefe "fotoalbumoj" sekvataj de koncizaj "oooh, nice, wonderful, good, superbe, tre jolie, congratulations,..la neesperanta kielvifartismo.
Maksimismo kaj minimismo en unu. Multaj intervenantoj kaj malmulta intervenado.
Tio estas entute mia impreso sed mi ne kapablas - kaj ne volas- juĝi la fenomenon.
Send a message
Search for members
César Dorneles says:
Karulo (Karles) * replies:
Roland Platteau says:
Mi pensas, ke Interreto ne instigas al eterna-komencantismon, male, esternaj kimencantoj estas timidaj esperantistoj, kiu ne korespondas, ne legas, ne uzas Esperanton krom la unuaj frazoj de la monataj renkontigxoj ! Dank' al interreto, ili havas finfine okazon praktiki, kion ili ali ne farus. Kaj finfine utiligi Esperanton.
la "oooh-nice shot-wonderful"ismo (!) okazas plej ofte per la angla !
Karulo (Karles) * replies:
Ĉiuokaze Roland, mi ne konstatas grandan diferencon inter via mesaĝo kaj mia. Fakte mi mallerte esprimis ke la platformo Interreto/ipernitio estas nova ŝanco por komencantoj kaj, nerekte, ni povas (per ipernitio) travidi ke ni ne estas tiom malsamaj al la ceteraj homoj (neesperantistoj).
Funde de la afero ŝprucas mia timo (mi estis longe librovendisto) ke la socio ĝenerale eniras la "fast" (tuj)-eraon. Tuj prepari manĝon, tuj manĝi, tuj fari foton, tuj publikigi, tuj aĉeti vojaĝon, tuj fari kurson, tuj maldikiĝi, tuj resaniĝi, tuj telefonmesaĝi...ktp.
Kompreneble, tio estas nur grandtrajte. Ĉiam estas, estis kaj estos esceptoj kaj mi opinias tre grave ke esceptuloj ankaŭ videbliĝu en la novaj platformoj.
Karulo (Karles) * edited this comment 8 months ago.
Vladimír Türk*pro says:
Karulo (Karles) * replies:
Manolopro says:
Sed la afero, kiun vi ne analizas, estas ke ene de Esperantujo, multaj konfuzas iperniton kun socia reto (kia facebook, ekzemple) kaj uzas ĝin ĝuste laŭ tiu maniero por kiu ipernito apenaŭ kontentige servas la celon. Mi iomete ĉagreniĝas kiam esperantisto ĵus aliĝinta kontaktas min en ipernito kiel banalan amikon.
Do, la "kielvifartismo" en ipernito devenas de tiu konfuzo.
Mi mem uzas ĝin ĉefe kiel ĝian ĉefan celon diktas: kundividi fotojn, filmetojn proprajn aŭ de amikoj, alispecajn dokumentojn, ktp. Eĉ la blogajn rimedojn de ipernito mi uzas plej ofte ĉirkaŭ aferoj propraj al fotoj, dokumentoj, ktp de ipernito kaj ankaŭ por adresi mesaĝon al miaj kun-ipernitanoj.
Mia konkludo: oni uzu tiun servon por ĝia celo kaj ĉio kongruos multe pli glate.
Karulo (Karles) * replies:
Vladimír Türk*pro replies:
Manolopro replies:
Vladimír Türk*pro says:
Milokula Kato says:
Mi ĵus (antaŭ duona horo) adiaŭis kvinopan esperantistan familion tranoktintaj ĉe mi. Ni konas unu la alian persone ekde ok jaroj. Ili venas gaste jam duan fojon.
Min ne kontentigas kielvifartismo. Por mi ĝi estas nur la unua ŝtupo al amikeco kaj pli profunda interŝanĝo. Ne kun ĉiuj, kompreneble. Kaj ne tuj, ankaŭ kompreneble.
Karulo, gratulon pro la trafa vorto (se vi mem kunmetis ĝin).
Milica Lopicic says:
kaj pri facebook - mi tro malŝatas ĝin, ĉar mi opinias ke ĝi tro malkaŝas privataĵojn (kiel Granda frato), kaj mortigas vivantan komunikadon inter homojn...
Manolopro replies:
Kiam mi aliĝis al tiu ĉi servo, mi celis ĉefe montri —kaj vidi— fotojn de esperanto-renkontiĝojn. Mi komencis tiel, sed poste mi deziris ankaŭ montri mian regionon kaj ankaŭ tion kio ŝokas min el miaj ekskurso al aliaj regionoj kaj landoj (ekz.,tiu serio pri nederlandaj bicikloj). Ankaŭ la artisma flanko de fotografio interesas min en ipernito.
Wel says:
Karulo (Karles) * replies: