Karulo (Karles) * Published on March 18, 2009
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Perquè hem fet malbé el planeta? (català, esperanto)
Posted on March 26, 2009
Al la senkondoma Papo (العربيةDeutschрусскийEsp añolFrançaisPortuguês עברית 한국어简体中文繁體中文日本語NederlandsI taliano)
Posted on March 25, 2009
9 comments (latest 8 months ago)
Primavera a Barcelona / Printempo en Barcelono
Posted on March 23, 2009
Tre interesa kantvideo
Posted on March 19, 2009
3 comments (latest 8 months ago)
Feliĉo en la du tendaroj
12 comments (latest 8 months ago)
Recomanant...Sostiene Pereira (italiano, español)
Posted on March 17, 2009
4 comments (latest 9 months ago)
Star Trek, fotoalbumo
Posted on March 12, 2009
Tibet
Posted on March 10, 2009
1 comment (latest 9 months ago)
Banalitat és fatalitat /Banalo estas fatalo
Posted on March 10, 2009
1 comment (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 330 times

Feliĉo en la du tendaroj

Wednesday March 18, 2009 at 11:20AM

Laŭlonge de mia vivo -mi estas preskaŭ 50 jara- mi konstatis ke kredantoj kaj nekredantoj vivas la samajn travivaĵojn, ĝojigajn kaj malfeliĉigajn. Eventuala diferenco do, nur povas esti post la morto. Sed se la dio de la kredantoj amas la homojn senkondiĉe (dio estas pura amo, krome ni estas diidoj), tio signifas ke nekredantoj atingos la saman sorton kiel la kredantoj. Resume, ateistoj povas feliĉi nun sen dio kaj poste kun dio :)

12 Comments / add your comment?

Michel de Sainte-Déprimepro says:
Karulo.... vi deliras. Mi ne scias pri la "ĝusta" penso de Dio, sed, oni instruis al mi ke Li oferas sian savon (la esprimo "senkondiĉa amo" estas trovaĵo de la moderna psikologio, ne tradicia koncepto kristana), sed neniam perfortas kiun ajn akcepti ĝin. Tio signifas ke ies postmorta sorto dependas de ties sincera volo. Persone, mi kredas ke tostiĝos en infero nur ateistoj kiuj vidas siajn proksimuloj kaj la tutan universon kiel simplajn ilojn por trafi siajn narcisistajn celojn.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
:) Michel, kara, kie vi perdis vian humursencon? Ĉu vojaĝante de Platono al Aristotelo ;)? Se mi estus tiel serioza kiel vi mi tuj sentintus min ofendita pro la esprimo "vi deliras".
Cetere mi aludas al inventitaj dioj, ne al Dio eventuale kaj vere ekzistanta.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
Verdire, mi ne trovis la vorton por traduki la francan "s'égarer". Mi unue uzi "deflankiĝi", sed mi ne certis. Do, mi uzis "deliri" esperante ke tio ne komencigis tutmondan militon.

Preterdirite, vi havas belan hartufon.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Kaj, por profiti la fadenon... esti bona kaj meritplena por plaĉi al diokuloj, ĉu ne estus ankaŭ formo de narcisismo? kial la emo kapti la atenton de Dio se ne? Ĉio relativas denove, he he...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
La kristana etiko postulas ke oni zorgu pri la proksimulo kiam li estas viktimo. Mi ne scias ĉu tio plaĉas vere al Dio, sed tio certe plaĉas al la viktima proksimulo. Kaj zorgi pri la viktima proksimulo estas la malo de zorgi ekskluzive pri sia narcisisma umbiliko. Ne temas pri emo kapti la atenton de Dio.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Do, Dio ne necesas por atingi ĝustan celon
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Michel de Sainte-Déprimepro replies:
La kredo pri Dio ne necesas, kompreneble. Nur necesas etiko prizorganta la viktimoj. Sed tia etiko estas ekskluzive jud-kristandevena, do diismdevena. En budhismo (ekcepte la nova sociisma budhismo de Ambedkar en Bharato tre inspirita de kristanisma etiko), ekzemple, la viktimo ne ekzistas ĉar la menso estas ĉiam la kaŭzo de sia sufero. La ateistoj kiel Michel Onfray kiuj prizorgas la viktimojn estas, vole-nevole, kripto-kristanaj. La verko de la franca pensulo René Girard tre gravas pri tiu temo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Vi pravas, ke la travivaĵoj povas sami aŭ simili. Tamen la kredanto en Jesuo scias, ke la ĉi-tera vivo daŭros tre nelonge. Kie oni pasigos la eternecon - jen estas la demando.

Vi pravas, ke Dio estas amo. Tamen Li estas justa. Li juĝos la gehomojn. Tiam neniu povos pravigi sin, ĉar ĉiuj estas kulpuloj. Nur Jesuo elaĉetas tiujn, kiuj fordonis sin al Li.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Mi ne estas kompetenta por kompreni pri la dijuĝoj, ĉu vi povas iom pli klarigi al mi, kiuj aferoj konkrete atendas al unuj kulpuloj kaj al la aliaj kulpuloj post la juĝo? (Lau via prezento ŝajnas ke dIo minacas la homojn: aŭ vi sekvas miajn indikojn aŭ io vere malbona atendas vin!)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 9 months ago.
Philippe De Vos says:
La plej grava afero estas ke Jesuo mortas pro miaj pekoj. Jesuo volas ke mi iru al la chielon por vivi kun li por chiam. Intertempe li volas helpi nin en nia vivo esti la lumo de la mondo kiu gvidas chiujn al li. Vere se oni agnoskas siajn pekojn kaj volas ke Dio vivu en ni tiam, tiam Dio promesas la vivon eternan. Dio benu vin.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Dankon pro la bondeziro :) Kiel budhisto mi povas certigi al vi ke vivo eterna ekzistas por ĉiuj, sendepende de Dio, kvankam mi ne tute komprenas kial oni supozu ke vivo eterna estas pli bona afero ol hipoteza simpla malapero.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Pri diaj aferoj mi rekomendas legi ankaŭ la informojn de Miaohui:
www.ipernity.com/group/41579/discuss/17776
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...