De tempo al tempo mi renkontas blogerojn kaj komentojn en kiuj troveblas kelkaj lingvaj malĝustaĵoj aŭ eraroj. Ĝenerale etiko rekomendas ne rimarkigi tion, aŭ almenaŭ ne publike, sed samtempe ekzistas esperanto-parolantoj kujn tute ne ĝenas ke alia pli kompetenta aŭ veterana esperantisto faru korektojn kaj donu konsilojn, eĉ publike.
Publikaj rimarkoj havas la avantaĝon ke ili povas esti instruaj por aliaj homoj aŭ klarigaj por hezitantoj. Mi cerbumis kiel eblus identigi facile la homojn kiuj bonvenigas tiajn rimarkojn.
La unua ideo kiu venis al mia kapo estis aldoni asteriskon ĉe la fino de la nomo aŭ pseŭdonomo, ekzemple: Karulo *
En la kazo de homo kiu akceptemas korektojn sed en privata letero, oni povus enfermi la asteriskon jene: Karulo (*)
Nu, tiu estas nur ideo kiu ĵus ŝpruciĝis en mia neŭronejo :)
Send a message
Search for members
Miaohui says:
Peter Bowing says:
Ĉu oni ĝustigu? Tio ĉiam dependas de singardemeco. Se la skribanto skribas pri ĝeneralaj temoj, tiam jes; se pri sentplenaj temoj, ofte ne.
Ekzemple, ne skribu la jenon al iu.
Ne ‘mia filino mortigas hieraǔ’ sed ‘mia filino mortis hieraǔ’
Peter Bowing edited this comment 10 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
mi skribintus "Bonvolu ĝustigi" au "bonvole ĝustigu"; (dua linio)
"ĉu oni ĝustigu?"(tria linio)
ŝajne mankas plurala finaĵo en la lasta "temo" (kvara linio)
kredeble devus esti "filino mortigis" anstatau "filino mortigas" ("hierau" postulas is-tempon, sesa linio)
Krom tio, via opinio estas interesa kaj saĝa, dankon.
Peter Bowing replies:
Mi multe eraras pro nezorgemeco (Mi scias la gramatik-regulojn sed momente forgesas ilin), speciale ĉar por mi Esperanto estas nur skriblingvo, do mi neniam ‘aǔdas’ la erarojn.
Peter Bowing edited this comment 10 months ago.
Vladimír Türk*pro replies:
Peter Bowing replies:
Denove pro la ĝustigado mi dankas vin.
Bedaǔrinde mi tute ne pensas esperantlingve, kaj ĉiu frazo, kiun mi skribis, estas nurskriba traduko elde la angla.
Eĉ malbone, mi ĉiam rapide skribas ĉe Ipernity dum mia labortempo, kiam mi havas aliajn farotajn taskojn, so mi malofte ĝuste dediĉas atenton al precizon.
Milokula Kato says:
Karulo (Karles) * replies:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Do mi ŝanĝis mian nomon...
Karulo (Karles) * replies:
dormomusopro says:
Heliko (Alain)* says:
Korektadon de mia lingvaĉo mi volonte akceptos....
mi jam ŝanĝis miajn akordojn tiucele.
Amike, kara Karulo.
Sciu kara Peter, ke dank' al la retumilo " firefox " vi povas aldoni esperantan vorton
kaj tiel malfari kelkajn erarojn.....
Karulo (Karles) * replies:
dormomusopro says:
Ĉu facilas uzi vortaron de esperanto kun Firefox ?
Heliko (Alain)* says:
www.mozilla.com/en-US/firefox/all.html tiel "firefox" parolas esperante.
kaj vi povas ankaŭ elŝuti esperantan vortaron
addons.mozilla.org/en-US/firefox/search?q=esperanta&cat=all
Tiel vi povas agordi firefox por aŭtomate kontroli ortografion de viaj tajpitaj vortoj .
Se vorto ne ekzistas en la vortaro firefox substrekas ĝin per ruĝa koloro.
ĉu pli klara? Amike
Karulo (Karles) * replies:
mi elŝutis la esperantan version. Sed pri la vortaro mi ankoraŭ stumblas. Mi elŝutis ĝin sed nun mi tute ne kapablas ĝin trovi en mia komputilo :( kiel oni faras tiun agordon?
Zefirina says:
Karulo (Karles) * replies:
Vladimír Türk*pro says:
V I Z I László* says:
"ke ili povas rezulti instruaj por aliaj homoj aŭ klarigaj" = ke ili povas esti instruaj por aliaj homoj aŭ klarigaj ...
La ideo estas bona, sed mi timas, ke ĝi ne populariĝos, kvankam la publike svarmantaj eraroj kaj eraregoj povas esti danĝeraj por Esperanto. Pli frue longa tempo devis pasi ĝis la momento, kiam ies verko povis aperi en gazeto, kaj pluraj kompetentuloj kontrolis la tekston, eĉ se la aŭtoro estis fama verkisto.
La interretaj ebloj estas tro facile alireblaj, sed la legantoj ne havas helpon kontraŭ la malĝustaj, foje eĉ malĝustegaj tekstoj. En la tempo de presaĵoj estis memkompreneble, ke la gazetoj dungis korektistojn, kaj pro tio neniu ofendiĝis, ĉar tio estis deviga eĉ por la verkistoj de Nobel-premio.
Mia artikolo pri la sama temo atingeblas per la sekva ligilo:
www.ipernity.com/blog/61797/143305/comment/5351086#comment5351086