Karulo (Karles) * Published on December 23, 2008
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
The God Delusion (english/español)
Posted on January 15, 2009
1 comment (latest 11 months ago)
Imagine by Neil Young
Posted on January 13, 2009
Stand by me
Posted on December 27, 2008
4 comments (latest 12 months ago)
La gran mentida
Posted on December 23, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
La plezuro kiel pravigo
6 comments (latest 12 months ago)
Streap tease /eknudiĝo (por ĝisostuloj)
Posted on December 19, 2008
1 comment (latest 12 months ago)
Esperanto, cuarta llengua de la Penedesfera
Posted on December 17, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Samadhi-esperanto
Posted on December 17, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Lasu min aŭdi vin
Posted on December 10, 2008
5 comments (latest 12 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 364 times

La plezuro kiel pravigo

Tuesday December 23, 2008 at 05:04PM

Mi komencis legi la libron Esperanto sen mitoj, de Ziko M. Sikosek. Ĝi estas tre interesa kaj instrua por identigi tre diversajn kaj oftajn misojn de esperantistoj kiuj ripetiĝas, en diversaj gradoj, generacion post generacio.

Pro la fakto ke, estante esperantistoj, ni apartenas al minoritato, ni alkutimiĝis al la sento ke ni devas konstante pravigi nian (lingvo)elekton. Tion pli akrigas la tre disvastigata ideo, inter neesperantistoj, ke la angla jam plenumas tion kion ni celas. Por eliri el tiu preskaŭ minuskomplekso, ni elĉerpas la konatajn argumentojn: esperanto pli facilas, esperanto neŭtralas, esperanto logikas...kun siaj respektivaj subargumentoj: monŝparoj, protektado de lingvaj minoritatoj, propedeŭtikaj valoroj, ktp.

Sed nun mi volas rimarkigi al vi pravigon kiu, laŭ mi, tute ne banalas: la plezuro ĝin uzi. Ĉu iu demandas al biciklanto la kialon de lia/ŝi bicikluzado ĉar aŭtoj estas pli konfortaj kaj rapidaj? Ĉu iu demandas al akvo-trinkanto kial li/ŝi ne trinkas limonadon aŭ bieron, pli bongustaj? Ĉu en societo de ŝakludantoj iu proponas ke la ludantoj praktiku korbopilkon ĉar pli sana?

Ni timas ke fremduloj konsideru nian esperantistecon tempoperdo. El tia vidpunkto estus ankaŭ tempoperdo danci, kanti, viziti teatron, legi revuon, aŭ eĉ dormi sieston. Se via agado estas plaĉa al vi, vi ne bezonas pliajn defendilojn (kvankam ili ekzistas sed postulas pli da cerbostreĉo).

Nenie estas skribite ke ni estu herooj. Neniu organizo, ekzemple, defendas piedpilkon kontraŭ korbopilko aŭ aliaj ŝatokupoj. Por mi esperanto, krom lingvo, estas ankaŭ ludo kaj mi ĝin vere ĝuas. Tiun ludan aspekton de la lingvo mi klopodas reliefigi okaze de informaj prezentoj. Kaj mi kredas en la potencialo de tiu valoro de Esperanto.

6 Comments / add your comment?

Jens S. Larsen says:
La plezuro kaj la malplezuro estas ambaŭ same bonaj argumentoj. La Esperanto-komunumo, sola el ĉiuj lingvokomunumoj en la mondo, bezonas lingvistikajn argumentojn por sia plua ekzistopravigo. Tio ja estas malagrabla. Aliaj lingvoj bezonas nur la argumenton ke iliaj parolantoj formas socian unuon, kaj socia unuo havas ekzistopravigon se ĝi nur povas teni sin; potenco egalas al rajto. Sed ni Esperantistoj pretendas la rajton ekzisti, eĉ se ni ne havas menciinde multe da socia potenco (krom super la aliaj planlingvoj). Tio ja estas stulta, ĉu ne?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen edited this comment 12 months ago.
Karulo (Karles) * replies:
Ŝajne mi konsentas kun la fono de via ideo sed grincigas miajn dentojn via aserto ke "malplezuro estas bona argumento". Sed eble nur temas pri la maniero envortigi vian pensaĵon, ne la pensaĵo mem.
Sed mi insistas en mia teorio: se ni donas oportunan ludilon al infano, kial ni devas konvinki lin por ke li ludu? Se la ludilo estas bona sufiĉos simple doni funkciadinstrukciojn.
(kompreneble mi ne kontraŭas ke konkretaj homoj, preferinde kompetentuloj, argumentu sur lingvistika, politika kaj socia kampoj, sed ankaŭ tion eblus fari plezure, ĉu ne?)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Jens S. Larsen replies:
Nu, la afero ja estas ke se oni pensas ke necesas pravigo, tiam la plezuro jam estas for...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
"La plezuro kaj la malplezuro estas ambaŭ same bonaj argumentoj" - vi diris. Se ni laborus nur krome la plezuro, mi estas konformistoj. Se ni laborus pro la malplezuro eble mi estus mazohistoj. Miksu ĝin kaj mi estos ordinaraj homoj. Eble, ordinaraj kun neordinara hobio - ni shatas bela kaj utila ideo de internacia lingvo...
Nenio estas blanka-nigra.
Mi ne deziris komenti, jam mi deziras al Vi agrablan festotagojn kaj sukcesplenan 2009. Mi esperas ke mi en 2009 denove renkontiĝis en nia Ipernity esperanta reto.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda says:
Mi tute konsentas, Karulo! Malgraŭ ke mi subtenas tiujn tradiciajn argumentojn (propedeŭtikon, neŭtralecon, ktp), la plezuro estas nemalmenciinda faktoro! Mi eklernis Esperanton kiel lingvan ludon. Mi vidas ĉiun lingvon kiel belan, grandan ludon, kaj mia originala kialo por elekti Esperanton, estis ke ĝi lerneblas per senkostaj interretkursoj, dum lernado de aliaj lingvoj postulas tro da mono kaj tempo.

Malplaĉas al mi, ke homoj tiom ofte deklaras ion "tempoperdo" ĉar ili mem ne ĝuas ĝin. Tio ja okazas, kiam homoj kontraŭargumentas Esperanton. Kaj foje kiam mi diras, ke mi ŝatas konstrui artlingvojn, homoj akuzas min de malŝpari mian tempon. Mi ĉiam volas respondi, "Vi ŝatas malpensi antaŭ la televidilo. Mi ŝatas okupiĝi pri miaj tempoperdoj."
Posted 12 months ago. ( permalink )
Pako Belmonte says:
Prave, kara karul'. Esp-o estas komunikilo sed ankaŭ ludilo. Ĝi permesas tiom granda kvanto da esprimvojoj, ke tiu libero fakte estas plezuriga. Almenaŭ de mia vidpunkto, tio sufiĉas por plu ĝui esp-on. Pri tempoperdo... kion diri? Nuntempe konsumisma kaj stresiga socio flankigas la valoron de tempogajno, do ĉiu elektu kiel perdi aŭ gajni ties tempon. Ankaŭ mi respondis per argumento jena: esp-o igas min ĝui ne nur la esp-an lingvon, sed ankaŭ kompreni kaj malkovi aspektojn de la aliaj, kaj miaj kaj fremdaj lingvoj. Esp-o, glate kaj plezure, utilas al kapablo kapti nuancojn kaj vortludojn eĉ el tiaj antaŭe konataj lingvoj.
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...