Karulo (Karles) * Published on December 5, 2008
by Karulo (Karles) *

Karulo (Karles) *'s blog

Browse posts
Streap tease /eknudiĝo (por ĝisostuloj)
Posted on December 19, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
Esperanto, cuarta llengua de la Penedesfera
Posted on December 17, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
Samadhi-esperanto
Posted on December 17, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
Lasu min aŭdi vin
Posted on December 10, 2008
5 comments (latest 12 months ago)
Mia vivo en Igualada
6 comments (latest 11 months ago)
Alvenas la K.K. (KatKongreso)/Arriba el caco (CatCongrés)
Posted on December 3rd, 2008
2 comments (latest 12 months ago)
Ensalona klarigo pri viskoza seksumado
Posted on November 28, 2008
5 comments (latest 12 months ago)
Historia kuriozaĵo
Posted on November 27, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
La mojosa Nikolao
Posted on November 27, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 434 times

Mia vivo en Igualada

Friday December 5, 2008 at 04:35PM

Mi jam menciis ke mi estas senlaborulo sed, kompreneble, mi klopodas ĉiutage ekhavi enspezojn. Do, mi rakontos al vi kiel mi samtempe ŝparas monon, enspezas monon kaj kontribuas al ekologio.
Mia ĉefa enspezfonto estas vendado tra interreto, mi havas mian propran tekkomputilon kaj fotilon, kiuj estas miaj nepraj laborinstrumentoj. Dum aliaj homoj povus fari tion hejme aŭ en iu oficejo, mi elektis publikan bibliotekon. La cefbiblioteko de Igualada malfermas 7'30 horojn/tage do, preskaŭ tipa horaro de laboristo. Ĉiumatene kaj ĉiuposttagmeze mi ĝin vizitas kaj ekspluatas kvazaŭ ĝi estus mia privata oficejo. Tiu sistemo permesas al mi eviti pagon de retaliro, ŝparon pri hejtilo, kaj reŝarĝon de komputila baterio.
La biblioteko troviĝas je 10 minuta biciklado de mia domo. Sekve tio instigas min sporti dum almenaŭ 40 minutojn tage, mi uzas nek aŭton nek buson.
Alia avantaĝo estas la rapida dispono pri videoj, diskoj kaj libroj el plej diversaj temoj kiuj eventuale helpas min en miaj esploroj kaj verk(et)oj.
Dum la laborado, la poŝtelefono restas malŝaltita kaj mi povas agadi kun minimumaj ĝenoj, kio faciligas la koncentriĝon kaj fekundan uzon de la tempo.
Laste, mi estas ĉirkaŭita de homoj kiuj ofte pretas helpi antaŭ malgrandaj problemoj kaj demandoj.
Malmulte pli mi povus peti ;)

6 Comments / add your comment?

Niko Kalivoda says:
Tio estas bonega maniero subteni sin! Via "profesio" ŝajnas al mi pli-malpli ideala kaj liberiga. Sed mi havas unu demandon: kion vi vendas? Ĉu rubaĵojn, kiuj ankoraŭ uzeblas?

Mi havas amikon, kiu havas la saman laboron, sed kiel bicikloriparisto. Li trovas ĵus-elĵetitajn aŭ tuj-elĵetotajn biciklopartojn kaj uzas ilin por fari "novajn" biciklojn, kiujn li poste vendas perinterrete.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Antaŭe mi estis brokanta librovendisto en Barcelono sed mi heredis de mia patro ankaŭ brokantajn varojn pri foto kaj kino. Al ĉio mi aldonas aferojn kiujn eventuale mi aĉetas en pulbazaroj, ricevas donacojn de konatoj aŭ eĉ interŝanĝas, laŭ komuna intereso, kun samtipaj profesiuloj. Estonte la provizado povus pli strukturiĝi ekzemple aĉetante rekte ĉe privataj domoj sub la moto: ne forĵetu ĝin! mi prenos kaj kompensos per iom da mono! (aŭ rabatoj ĉe mia vendejo).
Ne ĉio vendeblas, aŭ almenaŭ ne profite vendeblas, tra interreto, tamen sperto helpas selekti la taŭgajn kaj kanalizi alivoje la netaŭgajn (mi vendas unu foje monate sur urbodoma placo, kaj mi havas etan viziteblan magazenon).
Posted 12 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * edited this comment 12 months ago.
Pako Belmonte says:
Mi klopodos kaj lerni kaj kunlabori je tiu relative nova vendovojon. Fakte mi timegas la monmovigon tra la reto, pro mia sensperto, sed vi denove vigligas min por lerni kaj agi.
Dum mi ankaŭ estu senlabora, nur agi. Iam post kelkaj monatoj mi esperas eĉ pagi.
Ĉiukaze plejbonŝancon al vi, kara, kaj ni restu retkonekte.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Pro mia malriĉeco la risko movi monon tra interreto ŝajnas al mi (en mia kazo) minimuma, preskaŭ fajfinda. Ĝis nun, uzante du konkretajn kontojn, unu realan (Caixa Girona) kaj unu interretan (Paypal), en plej malbona okazo mi povus "perdi" 200 €. Per tria konto, al kiu transkasigi la ŝparojn, oni povas atingi la sekurecon de vi celata.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Coral havas ian rilaton kun fatras-vendistoj. Unu el ili estas najbaro de Galapagar kaj bona amiko. Lia ĉefa negoco estas aĉeti malmultekoste en tiaj bazaroj (cetere... ĉu "PUL-bazaroj"?, bazaroj de PULOJ!!!), ĉefe al ciganoj. Poste li riparas aŭ ornamas la objekton kaj revendas ĝin. Coral ankaŭ havas parton de sia negocoj en tiu vojo.

Malbonŝance, tiu amiko devas fermi sian vendejon pro sia sanstato. Tamen li plu marĉandadas...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Milokula Kato says:
Treege interese! Kaj brave! Observu vin mem, vian ĉirkaŭaĵon kaj ĉirkaŭulojn, blogu pri ĉio? ĉu vi vendas per E-bay? Rakontu plu!
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...