Mi reorientigas mian ŝipon. Monelspezoj pro mia filo devigas min pli koncentriĝi en laborokupo kaj ankaŭ mi deziras entrepreni denove la aventuron esplori kaj ekskursi kun ekovilaĝaj celoj, kio devigos min foresti el la urbo fojfoje anstataŭ ipernitverki.

Krom tio, pasintan merkredon mi havis la okazon kontroli la intereson pri esperanto en Igualada. Mi organizis prelegon kiun ĉeestis entute 5 homoj (antaŭ 20 jaroj, sama aranĝo venigis 1 !!) do, ne tute malbone sed sufiĉe por prividi kiom da laboro kaj tempo oni devos investi por iom roli en la publika vivo de urbo kun 40.000 enloĝantoj.